Liébana

Liébana (prononcu LJEbana) estas komarko de okcidenta Kantabrio, en norda Hispanio, ĉe la montaro Picos de Europa.

Liébana
Lando (Hispanio)
Provinco Kantabrio
Ĉefurbo Potes
Municipoj 7
Areo 574,83 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
5 860 loĝ.
10,19 loĝ./km²
Liébana en Kantabrio.
vdr
Panoramo de Potes, la komarka ĉefurbo.
Vojo en la montaro Picos de Europa. La turismo rilata al marŝado plej viglas en la komarko Liébana. En tiu ĉi foto videblas la ekse mineja vojo, kiu konektas la vilaĝojn Tresviso kaj Urdón.
Monto Peña Ventosa, en Liébana.

Municipoj redakti

Geografio redakti

Liébana estas monta komarko ampleksanta kvar valojn (Valdebaró, Cereceda, Piedrasluengas kaj Cillorigo) kiu konektiĝas en Potes, la komarka ĉefurbo. Ties ĉefaj riveroj estas la rivero Deva, Quiviesa kaj Buyón. La krute altaj areoj en ties flankoj estas formitaj de kalkŝtono per karsta procezo.

La granda profundeco de la valoj, kun grandaj diferencoj en alteco kaj krutaj deklivoj, kreas grandan diverson de medioj kie vivas pluraj vegetaj specioj: inter ili abundas floroj, eŭropaj fagoj anzinoj, korkokverkoj kaj diversaj klasoj de kverkoj (tigfrukta kverko, pirenea kverko kaj Quercus lusitania). Ankaŭ estas multaj paŝtejoj kaj planto-kultivoj. Pro ĉirkaŭa kaj mallarĝa reliefo ekzistas mikroklimato malsama al resto de la regiono, kie estas atlantika klimato. Do, dum en la profunda parto de Liébana ekzistas mediteranea klimato, kiu iĝas pli humida kaj atlantikeca kaj eĉ subalpina en la alta parto, ĉe la montaro Picos de Europa. La averaĝa temperaturo estas 28 °C plej alte kaj 8 °C plej malalte. Pluvo ankaŭ estas pli malabunda ol en aliaj areoj de Kantabrio (800 mm ĉiujare kompare al 1.000-1.200 mm averaĝe en la resto de Kantabrio).

Ekonomio redakti

La ekonomio de Liébana ŝanĝiĝis lastatempe, kaj la iam plej aktiva unuaranga sektoro estas nun malpli grava ol kampara turismo, danke al ties pejzaĝoj kaj la turisma allogo de la Nacia Parko Picos de Europa. Tamen, la ekonomia disvolviĝo alportita de turismo plej aktivis nur la vilaĝon Potes (komarka ĉefurbo), kaj apenaŭ vigligis la ekonomion de apudaj municipoj. Tial, la nombro de loĝantoj pligrandiĝis en Potes sed malkreskis en la aliaj municipoj.

Historio redakti

Fine de la 14-a jarcento, la reĝo Johano la 1-a de Kastilio transdonis la regadon de Liébana al sia kuzo Juan Téllez de Kastilio, kiu estis la Sinjoro de Aguilar de Campoo kaj filo Tello Alfonso de Kastilio. En la dua duono de la 15-a jarcento, la kontrolo de Liébana estis kaŭzo de tiame oftaj nobelaj konfliktoj kaj daŭrigis longan disputon inter la heredantoj de Juan Téllez de Kastilio (la Markizo de Aguilar de Campoo) kaj la idaro de ties dua edzino Eleonora de la Vega (la dukoj de Infantado). En 1576 juĝado pravigis la dukojn de Infantado.

Sanka Beato de Liébana (ĉ. 730 - ĉ. 800) venis en la komarkon kaj vivis tie ĝis sia morto. Li estis monaĥo, teologo kaj geografo plej konata pro sia verko Komentarioj pri Apokalipso, verkita en 776 kaj enhavanta unu el la plej fruaj kristanaj mondo-mapoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti