Deva [DEba] estas rivero en la nordo de Hispanio. Ĝi fluas tra la aŭtonomaj komunumoj Kantabrio kaj Asturio. Ĝi elfluas en la vilaĝo Fuente Dé (Kantabrio) kaj enfluas en la Kantabran Maron (Atlantiko).

Deva
Rivero Deva en Camaleño
rivero
Bazaj informoj
Situo Kantabrio Asturio
( Hispanio)
Longeco 64 km
Akvokolekta areo 1 195 km²
Averaĝa trafluo 33,4 m³/s
Fluo
Fonto Fuente Dé (municipo Camaleño)
- Alteco super marnivelo 1 100 m
Enfluejo Kantabra Maro
Estuaro Tina Mayor (limo inter Kantabrio kaj Asturio)
- Alteco 0 m
Geografio
vdr

Ĝia plej granda alfluanto estas la rivero Cares, kiu elfluas en Asturio kaj alfluas al Deva en la vilaĝo Panes, ĉe Puente Llés. Kaj Deva kaj Cares estas popularaj por fiŝkaptistoj pro tio, ke en ili abundas salmoj.

Nomo redakti

Oni pensas, ke la nomo devenas de diino Deva de la kantabroj. En la monto Cildá oni trovis altarŝtonon dediĉitan al tiu diino, kiu estas konata en la kelta landaro pro ties rilato al akvo. La vorto Deva estas kelta kaj ĝi eble estas rilata al radiko di- (de la hindeŭropa *deiwos, en la latina divus, diva, tio estas dio en Esperanto). Tiun ĉi nomon oni uzas ankaŭ en Galegio, en la samnomaj riveroj (Deva) en la provincoj Pontevedra kaj Oŭrenso, kiuj enfluas en la riveron Minjo; estas ankoraŭ alia rivero Deva en Gipusko.