Cabezón de Liébana

Cabezón de Liébana [kabeZON deLJEbana] estas municipo en okcidenta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Liébana.

Cabezón de Liébana
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39571
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 565  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 8′ N, 4° 35′ U (mapo)43.135555555556-4.575Koordinatoj: 43° 8′ N, 4° 35′ U (mapo) [+]
Alto 363 m [+]
Areo 81,43 km² (8 143 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabezón de Liébana (Kantabrio)
Cabezón de Liébana (Kantabrio)
DEC
Cabezón de Liébana
Cabezón de Liébana
Situo de Cabezón de Liébana
Cabezón de Liébana (Hispanio)
Cabezón de Liébana (Hispanio)
DEC
Cabezón de Liébana
Cabezón de Liébana
Situo de Cabezón de Liébana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabezón de Liébana [+]
vdr
Municipa teritorio de Cabezón de Liébana, okcidente de Kantabrio.

Geografio redakti

Ĝi limas sude kun Pesaguero, oriente kun Polaciones kaj Rionansa, okcidente kun Potes kaj Vega de Liébana kaj norde kun Lamasón kaj Cillorigo de Liébana.

Demografio redakti

Por areo de 81,43 km² estas 580 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis 1 600 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

 
Preĝejo de Sankta Maria de Piaska.
 
Plurkolora kapitelo de la preĝejo de Sankta Maria (Piasca).

La 580 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:​

  • Aniezo, 32 loĝ.
  • Buyezo, 37 loĝ.
  • Cabariezo, 12 loĝ.
  • Cabezón de Liébana (ĉefurbo), 96 loĝ.
  • Cahecho, 50 loĝ.
  • Cambarco, 34 loĝ.
  • Frama, 161 loĝ.
  • Lamedo (foto de la tabelo), 31 loĝ.
  • Luriezo, 47 loĝ.
  • Perrozo, 59 loĝ.
  • Piasca, 75 loĝ.
  • San Andrés, 36 loĝ.
  • Somaniezo
  • Torices, 27 loĝ.
  • Ubriezo 5 loĝ.

Cabezón de Liébana estas siavice la municipa ĉefurbo. En 2008 ĝi havis 96 loĝantoj (INE). Ĝi estas je distanco de 122 km de la kantabra ĉefurbo, Santandero, kaj je altitudo de 363 metroj super la marnivelo.

Ekonomio redakti

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado, sed translokiĝis al turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la apuda Nacia Parko Picos de Europa kaj la preĝejo de Sankta Maria (Piasca), kies fasado estas la ĉefa motivo de la municipa blazono.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti