Rura amasmigradokampara amasmigrado estas esprimo uzata por aludi al elmigrado, ĝenerale de junaj personoj (adoleskuloj kaj junaj adoltoj) el la kamparo al urbo. Tiu procezo estas tre antikva kaj akceliĝis pro la Industria Revolucio kaj, ĉefe, el la dua duono de la 20-a jarcento. Ĝi montras diversajn rapidojn kaj kvantojn, depende de la landoj kaj la epokoj. Ĝi estas konsiderata speciala tipo de migrado ĉar en tiu, oni ŝanĝas ne nur de loĝloko, sed plej ofte ankaŭ de profesio, ĉar estas pli facile troveblaj laborpostenoj en urboj rilataj al industrio aŭ servoj ol al agrikulturo aŭ manmetioj; ĝi estas konsiderata speciala tipo de migrado ankaŭ pro la tiom grandaj diferencoj geografiaj kaj inter la oportunoj, kvanto kaj karakteroj de la tre diferencaj tipoj de dungado kiuj ekzistas en la kamparo, rilate al la urbo, krom la ŝanĝoj en la sociaj, kulturaj kaj mediaj aspektoj de la urba vivo.

Escamilla, en la provinco Guadalajara, Hispanio, perdis pro kampara amasmigrado grandan parton de sia loĝantaro: el 591 personoj en 1960 restis nur 40 loĝantoj en 2005, kaj pro elmigrado kaj pro la sekva maljuniĝo.

La salto iĝas pli kruta, kiam oni elmigras ne nur al urbo, sed ankaŭ al regiono aŭ lando kie oni parolas alian lingvon. La lingvaj malfacilaĵoj okazigas malavantaĝojn por la alvenintoj. Tiele en Hispanio meze de la 20a jarcento oni elmigris amase el suda Hispanio (kaj el senhomaj areoj de la centro) al metropolaj areoj de Madrido, Barcelono kaj Eŭskio; kelkaj el tiuj kiuj iris al Katalunio suferis lingvajn problemojn, kelkaj ne tiom, depende el la personoj kaj la areoj de loĝado kaj laboro. En dua tajdo la rura elmigrado celis al aliaj centreŭropaj landoj, nome Francio, Germanio, Svisio, Belgio kaj Nederlando. En la landoj de franca lingvo ne estis tiom da problemoj, dum la elmigrintoj al areoj kun germananederlanda lingvo, pli malsimilaj de la hispana, suferis pli da alkutimiĝaj problemoj.

La preĝejo de la abandonita domaro Novospasskoje, Saratova provinco, Rusio.

En Portugalio oni elmigris ĉefe el la ruraj areoj centraj al Lisbono kaj duarange al Porto. Tio rezultis en senloĝigado de kelkaj ruraj areoj kaj malgrandaj vilaĝoj. Pro la tendenco en Portugalio al vivo en malgrandaj domaroj le efiko de kontaĝo ne estis tiom terura kiom en suda Hispanio (krom Kastilio), kie la dekomenca elmigrado rezultis en kontaĝa amasmigrado por ne resti en pli senhoma loko ol antaŭe. En Italio oni elmigris el suda Italio al Romo, sed ĉefe al nordaj industriaj areoj de Milano kaj Torino. Tiele la sociaj kaj kulturaj diferencoj inter nordo kaj sudo iĝis pli evidentaj en la lando. En Grekio oni elmigris ĉefe al Ateno. En Orienta Eŭropo kelkaj ruraj kaj montaraj areoj restis senhomaj.

En postaj stadioj okazas alia tipo de rura elmigrado. La unuaj tajdoj celas trovi pli facile troveblan aŭ pli komfortan laborpostenon por la (ge)patroj. En duaranga tajdo okazas ne tiom drasta elmigrado el malgrandaj vilaĝoj al proksimaj urboj, foje provincaj aŭ regionaj ĉefurboj. Tiam oni celas ne nur laborpostenojn, sed foje eduklokon por gefiloj (ekzemple en mezlernejoj, universitatoj ktp.) kaj ankaŭ rapidan aliron al servoj (vendejoj, bibliotekoj, oficejoj, negocoj) aŭ al distraj ebloj (kinejoj, teatroj, kulturaj kaj muzikaj eventoj ktp.). Ofte familioj aĉetas novan loĝejon en la urbo, dum plutenas la vilaĝan hejmon, kiu estas uzata nur por semajfinoj, ferioj ktp. La totala rezulto estas urbigo de la familia vivo.

La konsekvencoj en urbaj areoj estas evidentaj. Sed plej danĝera estas la rezulto en la ruraj areoj: senloĝigo, maljuniĝo de la loĝantaro (maljunuloj ĝenerale preferas resti en kamparaj areoj), malapero de servoj (bazlernejoj, kuracejoj, oficejoj, transporto ktp,), malpliigo de la produktado de agrikulturaj, brutobredaj, krudmateriala, manfara produktado. Malofte venas pozitiva sekvo, nome reveno de naturo (flaŭro kaj faŭno) profitante la malpliigon de la homa premo.

Vidu ankaŭ redakti