Elementa lernejo

unuagrada lernejo de kutime 4, foje 6 jaroj
(Alidirektita el Bazlernejo)

Elementa lernejo estas la unua lernejo (deviga en kelkaj landoj) por 6-jaraj infanoj, kie ili lernas legi, skribi, kalkuli kaj ekscias unuajn informojn pri historio kaj geografio.

Elementa lernejo en Český Těšín, Ĉeĥio

En kelkaj landoj oni komprenas sub la nocio "elementa" nur la unuajn kvar klasojn (ĝis la 10-a jaro de infano), en aliaj landoj 8 aŭ 9 klasojn (ĝis la 15-a jaro). En tiuj landoj, kies elementaj lernejoj havas nur kvar klasojn, la klasojn 5 ĝis 9 kovras la diversaj tipoj de mezlernejoj. En la superaj klasoj de la elementa respektive meza lernejo oni instruas fundamentojn de unuopaj sciencoj: matematiko, fiziko, kemio, zoologio, botaniko, mineralogio, astronomio.