Český Těšín

urbo en Ĉeĥio

Noto: Ne konfuzu la urbon kun la pola urbo Cieszyn. Ambaŭ partoj (Český Těšín kaj Cieszyn) kreas unu urbon, unu parto estas la ĉeĥa kaj la alia la pola.

Český Těšín
germane Tschechisch Teschen, pole Czeski Cieszyn, silezie: Česki Ćešyn
urbo
Urbodomo en Český Těšín
Oficiala nomo: Český Těšín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Český Těšín
Historiaj regionoj Teŝina princlando, Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Subbeskida montetaro
Fervojstacio Český Těšín
 - fervojlinioj n-ro 321, fervojlinio 320
Najbaras kun Cieszyn Pollando
Parto(j)
Rivero Olše
Situo Český Těšín
 - alteco 270 m s. m.
 - koordinatoj 49° 44′ 46″ N 18° 37′ 34″ O / 49.74611 °N, 18.62611 °O / 49.74611; 18.62611 (mapo)
Areo 33,8 km² (3 380 ha)
Loĝantaro 23 282 (2024)
Denseco 688,82 loĝ./km²
Estiĝo por ambaŭ partoj de la urbo
 - bazoj de loĝigo 6-a ĝis 5-a jarcento a.K.
 - laŭ legendo 810
 - urbaj privilegioj 1290
 - divido de la urbo 1920
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 737 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0803
NUTS 5 CZ0803 598933
Katastraj teritorioj 7
Urbaj partoj 7
Bazaj setlejunuoj 22
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Český Těšín
Retpaĝo: www.tesin.cz
Portalo pri Ĉeĥio
La dividita urbo: pola Teŝino (maldekstre), rivero Olše, ĉeĥa Český Těšín (dekstre). Vido el la teŝina Piastida turo.

Český Těšín (germane Tschechisch Teschen, pole Czeski Cieszyn) estas urbo en Ĉeĥio, en Moraviasilezia regiono, apud la landlimo kun Pollando. Vivas ĉi tie 23 282 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Těrlicko, Vělopolí, Třanovice, Ropice, Třinec, Chotěbuz, Albrechtice kaj Teŝino.

Ĝeneralaj informoj redakti

Ĝi estis avancigita je urbo en la jaro 1292, sed jam ekde la jaro 1154 ĉi tie estas menciata burgo en la pola bordo de rivero Olše. En la urbodomo estas memortabulo pri agadinta ĉi tie Jiří Třanovský (15921637), kiu estis evangelia predikanto, eldoninto de memorinda kantaro Cithara Sanctorum (70 eldonoj) kaj aŭtoro de multnombraj religiaj kantoj. Slovaka verkisto Ján Kalinčiak ĉi tie estis direktoro de evangelia gimnazio. Romanoj de verkisto František Sokol-Tůma „Na kresách“ kaj de František Sláma „Černá kněžna“ ĉerpas temon el Těšín-regiono. En la urbo estas poligrafia industrio, sekvanta produkt-tradiciojn de presejo el la jaro 1806. La urbo havas Patrujgrafian instituton de la silezia historio kaj ĉi tie havas sidejon ankaŭ distrikta patrujgrafia muzeo. En la urbo estas frekventataj limpasejoj, ĉar la trafluanta rivero Olše estas ŝtatlimo kaj ĝi apartigas la urbon en du partojn – sur la unua bordo situas la ĉeĥa parto Český Těšín kaj sur la alia jam la pola urbo Cieszyn.

La blazono de la urbo prezentas duturan kastelon kun malfermita pordego, super kiu ŝvebas flava aglo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 423
18807 439
18908 492
190010 656
191013 214
19218 068
JaroLoĝantoj
193010 554
195012 985
196115 536
197015 825
198023 389
199128 711
JaroLoĝantoj
200126 429
201425 000
201624 787
201724 650
201824 599
201924 438
JaroLoĝantoj
202024 297
202123 130
202223 468
202323 487
202423 282

Statistiko redakti

Český Těšín havas, laŭ statistiko de 2003-12-31, 25.891 loĝantojn, el kiuj 12.607 estas viroj kaj 13.284 estas virinoj. Inter la daŭraj loĝantoj troviĝis en 2003 ĉirkaŭ 600 eksterlandanoj, plejparte poloj (496) kaj slovakoj (72). La areo de la urbo estas 3.380,85 ha.

Historio redakti

Český Těšín kaj Cieszyn estis unu urbo (Teŝino) ĝis la fino de la unua mondmilito.

La urbaj privilegioj de Teŝino estis agnoskitaj en 1290. Ĉirkaŭ ĝi situis samnoma duklando, kiu apartenis al Silezio kaj ek de 1298 agnoskis superecon de la bohemiaj reĝoj. Kiam la agnata (vira) devenlinio de la dukoj ĉesis en 1625, ĝi iĝis rekta kronlando bohemia.

En 1766 princo Alberto de Saksujo edziĝis kun filino de Maria Teresia, kiu ricevis la duklandon kiel doton.

Je la 13-a de majo 1779 Maria Teresia kaj Frederiko la 2-a tie ĉi subskribis la packontrakton de Teŝino, kiu finis la bavaran hered-vican militon.

En 1822 ĝin ricevis arkiduko Karlo, en 1895 lia nevo arkiduko Frederiko.

Post la unua mondmilito, en 1919, Ĉeĥio armee okupis la regionon. En 1920 la rivero Olše estis fiksita kiel limo, kaj la kvartalo Saska Kępa fariĝis la urbo Český Těšín.

En 1938 Pollando rericevis la regionon rezulte de la munkena interkonsento, sed en 1939 germanoj okupis ĝin kaj aldonis ĝin al Supra Silezio. Fine de la dua mondmilito en 1945 la limoj de 1920 estis restarigitaj.

Transporto redakti

 
Fervoja stacio en Český Těšín

Tra Český Těšín gvidas grava fervoja vojo numero 320 de Bohumín al Čadca[1]. En Český Těšín havas haltejon ankaŭ ekspresaj trajnoj de Prago al Žilina. Estis ankaŭ konekto inter Český Těšín kaj Cieszyn, sed de la 12-a de decembro 2009[2] ne plu estas tiuj ĉi trajnoj.

Famuloj redakti

En la urbo naskiĝis hungara aktoro Mici Erdélyi.

Esperanto redakti

Oficiala fonda kunveno de Regiona Ligo Silezia okazis la 20-an de septembro 1931 en Český Těšín (38 partoprenintoj). Komitato konsistas el: prezidanto Ludwik Krysta, sekretario Jaroslav Hladký, kasisto Franciszek Skulina, bibliotekisto F. Petrák, revizoroj Karl Adámek kaj František Křetínský.

Post la malpermeso de Esperanto-movado en Germanio (1936) la Regiona Ligo Silezia en 1937 decidis aligi ĉiujn siajn membrojn al Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko.

Partneraj urboj[3] redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti