Jaroslav Hladký
Jaroslav Hladký (vivis en la unua duono de la 20-a jarcento) estis ĉeĥa esperantisto.
Kvankam li ne postlasis sian biografion kun la vivdatoj, li tamen tre aktivis en la movado kaj ankaŭ lia literatura agado estas sufiĉe ampleksa.
En januaro 1931 li fariĝis komitatano de nova Regiona Esperantista Ligo, kiu en junio samjare ŝanĝiĝis je Regiona Ligo Silezia kaj J. Hladký iĝis ĝia sekretario. Dum la kunvenoj li ofte laŭtlegis el siaj tradukoj. Tiuj aperadis en la revuo Ligilo en Prostějov.
Tradukoj
redakti- Jan Vrba: Homo de dio (Olomouc, MEP, 1936)
- Jan Neruda: Li estis fripono (Ĉeĥoslovaka antologio 1935)
- Vladimír Stiegler: Perla koliero (Ligilo 2/1931)
- František Sokol-Tůma: Vintro en montaro (el romano „Valašská světnice“, Ligilo 3/1931)
- Vilém Mrštík: El „Fabelo de la majo“ (Ligilo 5/1931)
- Julius Zeyer: Amo sub itala suno (el „Jan Maria Plojhar“, Ligilo 7-8/1931)
- Alois Jirásek: Adiaŭo kaj foriro de Machovec en fremdlandon (Ligilo 10/1931)
- Tomáš Garrigue Masaryk: Ĝendarmoj serĉas vin ... (Ligilo 3/1932)
- Leo Vladyka: Timegulo (Ligilo 4/1932)
- K. Beista: Ora panjo (Ligilo 1933)
- Eda Cenek: Fantomo en ŝakto (Ligilo 1933)
- Jaroslav Hubálek: Oktobro (Ligilo 1933)
- Vlada Kantor: Brulanta tombo (Ligilo 1934)
- F. Skácelík: Maljunulino (Ligilo 1934)
- Josef Čapek: La printempo (Ligilo 1935)
Recenzoj
redaktiPri Homo de Dio
|
Propraj artikoloj
redakti- Kristnaska noktomezo (Ligilo 12/1931)
- Plantado de memor-arbo en Český Těšín (Ligilo 9/1932)
- Nia brava regiono (Ligilo 1934)
- Regiona Esper. Ligo dum la lastaj tri monatoj (Ligilo 1935)
- Regiona Esperantista Ligo (Ligilo 1935)