Pri tiu ĉi sono Stanislavice (pole Pri tiu ĉi sono Stanisłowice, germane StänzelsdorfStanislowitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Český Těšín en distrikto Karviná. Ĝi troviĝas proksimume 6 km okcidente de Český Těšín. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 158 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 562 loĝantoj.

Stanislavice
pole Stanisłowice, germane Stänzelsdorf, germane Stanislowitz
vilaĝo
Stanislavice, ŝoseo
Oficiala nomo: Stanislavice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Český Těšín
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Subbeskida montetaro
Domoj 158 2010
Situo Stanislavice
 - koordinatoj 49° 45′ 29″ N 18° 32′ 55″ O / 49.75806 °N, 18.54861 °O / 49.75806; 18.54861 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 386 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 275 m s. m.
Katastro 3,97 km² (397 ha) Stanislavice
Loĝantaro 562 (2021)
Denseco 141,56 loĝ./km²
Unua skribmencio 1440
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 62
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Stanislavice
Portalo pri Ĉeĥio

Stanislavice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,97 km².

Historio redakti

La unuaj mencioj pri vilaĝo Stanislavice (germane Stänzelsdorf) estas el la jaro 1440. Stanislavice estis devene konsisto de posedaĵo de teŝinaj princoj. Ĝis hodiaŭaj tagoj estas konservita la tn. Dolní dvůr (Malsupra korto), kiu superis mastrumadon kaj de la loka Unueca agrikultura kooperativo, kaj de entrepreno Ŝtataj bienoj Karviná. Nuntempe ĝi estas uzata por entreprenado kaj dank' al tio ĝi estas almenaŭ minimume retenata. Al la pereinta Horní dvůr (Supra korto) dominis malfrue baroka kastelo el la jaro 1775. Tiu estis "avancita" de la loka Unueca agrikultura kooperativo je kortbirdarejo kaj post totala devastado ĝi estis en la jaro 1967 detruita. Konservita restis nur kapeleto de Johano Nepomuka el la 18-a jarcento.

Post integro al Český Těšín, farita al la 1-a de januaro 1975, la municipo estis des pli multe neglektata. La plej videbla rezulto estas plena devastado de kulturdomo. Paradokse plej bone retenata memorindaĵo estas tiel tanko – donaco de soldata formacio el urbo Martin, kiu estis meze de la municipo lokigita en la jaro 1968 (pli poste estis al ĝi alkonstruita bazo).

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869473
1880467
1890446
1900381
1910420
1921456
JaroLoĝantoj
1930487
1950427
1961494
1970532
1980497
1991476
JaroLoĝantoj
2001517
2011567
2021562

Pluaj fotoj redakti