Tanko estas batalveturilo, moviĝanta per raŭpoj, markanta sin per granda pafforto kaj grandega kiraso. La unuaranga armilekipo de la tanko estas kutime kanono. La ĉefa armilekipo de la tanko estas kutime muntita en turnebla turo (360°). La duaranga armilekipo estas maŝinpafiloj. La vorto tank signifas cisterno en la angla kaj ĝi estiĝis dum la unua mondmilito en la brita ministerio de milito por sekretigi, kio tankoj estis. La unua serie fabrikata kaj batale aktivigita tanko nomiĝis Mark I.

La usona tanko M1A1 Abrams estas tipa moderna ĉefa bataltanko. Turo estas malalt-profila, bone integrita en la tutan formon de la veturilo.
La sovetia tanko T34/85

Priskribo redakti

Destino redakti

Tanko estas destinita por neniigi malamikan surteran teknikon, precipe kirasitan, fortikaĵojn kaj vivforton kutime per rekta pafado de la kanono kaj de la maŝinpafilo. En periodo de la komenco de la Dua Mondmilito ĝis nuntempo ĝi kreas ĉefan atakan forton de ĉiuj modernaj surteraj armeoj. Ĝi estas tre efika armilo en ataka kaj defenda operacoj. La grandega armil-ekipo, masiva kaj rezista blendo kaj alta moviĝemo en tereno faras el ĝi unu el la plej gravaj armiloj de la surteraj soldataroj. Ekzistas mito, ke infanterio facile haltigos la tankojn. Tio ne estas vero. La infaterio haltigos la tankojn, nur kiam ĝi estas anticipe preparita en fortikaĵoj aŭ tranĉeoj. Se tio ne estas tiel, la infanterio estas rapide masakrita. Dum atakoj de tankoj la infanterio estas eksponita al grandega psika premo, tiam estas neniigo de ĉiu malamika tanko malgranda venko. Blenda teruro estas fenomeno, kiam malspertaj soldatoj subiĝos al paniko, tuj kiam ili ekvidos tankojn, kiu estas rimarkebla ekde la Dua Mondmilito. Tial en kelkaj armeoj estas parto de ekzercado ankaŭ "trejnado de nervoj", kiam ili ordonos al soldatoj elfosi malprofundan tranĉeon kaj kaŝi sin en ĝi. Sekve super la tranĉeo ili ripetite veturadas per tanko, por ke soldatoj almenaŭ ekzerce spertu la proksimecon de ŝtormantaj tunoj da ŝtalo kaj knarantajn raŭpojn.

Malavantaĝoj redakti

Nuntempe kaj ĉefe en proksima estonteco la plej granda malavantaĝo de tanko fariĝos ties malalta moviĝemo sur strategia nivelo - la maso de tanko estadas multe pli ol 50 tunoj. Por longaj distancoj ĝia transŝovo sur propra akso estas problema pro alta konsumo de movigsubstancoj, dimensioj kaj damaĝigo de vojoj. Ties aviadilan transporton komplikigas ties maso - tankojn kapablas transporti nur pezaj transportaviadiloj, ĉe kiuj estas problemo kun flughavenoj. Neniigi ĝin eblas proporcie facile per telekondukata kontraŭtanka misilo, eĉ kiam jam aperas pluraj metodoj de defendo kontraŭ ili - fumigaj grenadoj, reaktiva blendo, rompigaj ekipaĵoj, rimedoj de aktiva defendo. Malfortaj lokoj de la tanko estas:

  • Masko de motoro (kutime supre aŭ malantaŭe sur la korpo de tanko) — foje sume la plej malforta loko de la tanko, kien koncentriĝis pafado de aviadiloj aŭ ĵetitaj brulboteloj. Nuntempe la tankoj havas en tiu ĉi loko blendajn ĵaluziojn, kiuj dumbatale estas hermetike fermitaj.
  • Raŭpojgrenado, eksplodaĵo, peco de relo aŭ granda ŝtono lokigita inter radojn povas malŝmirigi aŭ trarompi raŭpojn (kontraŭ tio kelkaj tankoj havas sekurigilon).
  • Kanontubo — ĝi estas neniigebla per grenado aŭ per eksplodaĵo; eblas ĝin damaĝigi per pafado de grandkalibraj armiloj aŭ en ties internon enŝuti ŝtonojn kaj gruzon kaj per tio malfunkciigi ĝin.
  • Fermilo kaj ĉiuj eniroj en la veturilon — dumbatale ili ja estadas fermitaj, sed tio ĉiam ne estadas la situacio, pafado en la mallarĝajn spacojn de tanko estas por hom-ekipo morte danĝera.
  • La supra parto de tanko estas kutime malpli multe blendita — elaere la tanko estas neniigebla jam per 30 mm aŭtomata kanono (uzante respondantan municion).
  • Kaj multe da aldonaj aferoj.

Kvankam tio ŝajnas esti facila, veni en la proksimecon de tanko eblas en la praktiko nur en urbo aŭ en netrarigardebla tereno. Al tanko veturanta plenrapide la alproksimiĝo estas preskaŭ ne ebla. Plua malfortaĵo de la tanko estas ties postuloj je loĝistiko kaj hom-ekipo: en kirasitaj aŭ mekanizitaj divizioj necesas por sekurigi unu tankon 20 kaj pli da homoj kaj al tio granda kvanto de brulmaterialo, kiu estas transportata en vundeblaj cisternaj aŭtomobiloj aŭ en brulmaterialujoj. La tankoj kiel armilo estas sen tiu ĉi sekurigo neaktivigeblaj. Tiu, kiu volas neniigi kirasitan divizion, klopodas tion plej ofte ĝuste per neniigo de tiu ĉi sekurigo.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de tankoj.

Konstruo redakti

 
Priskribo de tanko
1. Raŭpoj
2. Kanono
3. Kotŝirmiloj
4. Ĵetiloj de fumig-grenadoj
5. Turo
6. Ŝirmilo de motoro
7. Trarampejo (enir-aperturo)
8. Laŭaksa maŝinpafilo
9. Korpo de tanko
10. Antaŭa maŝinpafilo (historia koncepto)

La korpo de tanko redakti

 
float

(9) - Baza trunko de tanko, en ĝi estas batalspaco de hom-ekipo, provizoj de brulmaterialo kaj municio kaj motoro kun rapidumkesto kaj kluĉiloj. La trunko de tanko estas en la tuta antaŭa parto tre bone blendita, la fruntaj blederoj apartenas al la plej dikaj. La flanka blendo de la trunko estas malpl forta, simile ankaŭ la suba kaj la supra blendo, la malplej forta estas kutime malantaŭa blendo de la trunko. La dikeco de la blendo ŝanĝiĝas laŭ tio, kia estas verŝajneco, ke ĝi estos eksponita al malamika pafado kaj ankaŭ laŭ tio, kiel gravajn partojn de la tanko ĝi ŝirmas kaj kiaj estas eblaj sekvoj de ties trarompo. La motoro kutime troviĝas malantaŭe kaj ties ŝirmilo (6) estas proporcie dimensia. Kutime ĝi estadas ekipita per moviĝemaj ĵaluzioj por plibonigi fridigon de la motoro. Tio estas danĝera malfortaĵo de la tanko, ĉar la ŝirmilo de tanko kaj sub ĝi metita motoro kaj fridigo estas trarompeblaj per pli forta grenado aŭ ofte jam per 30 mm kanono (de supre). Pli malnovaj tipoj de tankoj (el periodo de la Dua Mondmilito) havis antaŭe unu maŝinpafilon (10), kiun kutime priservis priservanto de sendostacio, sed tiu ĉi maŝinpafilo ĉe hodiaŭaj tankoj ne plu estas uzata.

Ĉasio redakti

 
float

(1) - Raŭpa ĉasio sekurigas eminentan trairivecon de la tanko eĉ en la peza, malegala aŭ malmulte veturebla tereno. Ĝi portas la tutan pezon de tanko devante sin egaliĝi kun malrektaĵoj de la tereno kaj dampi nedeziratan balancadon de veturilo. La radoj estas risortigitaj. La sistemoj de risortigo estadas plej ofte turnigstangoj aŭ hidropneŭmatikaj dampiloj. Tiuj sekurigas, ke ĉiu rado akomodiĝos al la tereno kaj la raŭpo laŭvorte "ĉirkaŭgluos" eĉ tiun plej ĝiban surfacon. Danke al tio, la raŭpa ĉasio scias eminente superi tre malfacilan terenon, kie radĉasio paneus, kaj nome eĉ je multe malpli granda pezo de la veturilo. La raŭpoj estas de supre kovritaj per kotŝirmiloj (3). Sur la kotŝirmiloj estas ofte lokigitaj blendpendigiloj (flankaj fermiloj), kiuj ŝirmas la proporcie senteman ĉasion antaŭ damaĝigo, malaltigas demaskantajn signojn (kirligitan polvon) kaj bruegecon plialtigante blendan ŝirmon de la flankoj de la trunko.

Unu el malfortaj lokoj de la tanko estas la ĉasio. Tiu estas nome malpli multe blendita kaj por ties eliminigo sufiĉas trarompi la raŭpojn aŭ difektigi la movigradon aŭ streĉigradon. La tanko fariĝas malmoviĝema, do ĝi devas esti fortirita, aŭ la hom-ekipo devas ĝin ripari surloke, kio estas laborraba kaj danĝera.

Problemon de vundebleco de la ĉasio eblas nuntempe solvi per ordinaraj pneŭmatikaj radoj. La kiras-tekniko de modernaj radoj havas aŭtomatan alblovigadon de la radoj, kiu kapablas kompensi eĉ plurfojajn trapafojn per infanteriaj armiloj. Ekzemple la sudafrika kirasita veturilo (RHINO) havas pure 8-radan ĉasion - se oni neniigos unu radon, la ceteraj ankoraŭ forportos ĝin. Sed la rezisto de la rada ĉasio, trairivo kaj veturigecoj en peza tereno senĉese karakterize malprogresas post la raŭpa ĉasio. [1] Arkivigite je 2007-03-13 per la retarkivo Wayback Machine - ĉu radoj aŭ raŭpoj? (angle). Sed la ideo uzi sur la tanko radan ĉasion estas tre malnova kaj ekzistis ankaŭ rad-raŭpaj tankoj. Moviĝante en peza tereno ili uzis raŭpojn, kio donis al ili bonan traireblecon, sur firma surfaco aŭ sur vojoj ili uzis radojn, kio donis al ili altan rapidecon. Ekzemple sovetaj tankoj de tipoj BT (BT-5, BT-7) uzis raŭpojn surtiritaj ĉirkaŭ la radoj. Ekzistis eĉ variantoj, kie la tanko havis radan ĉasion, kiu estis falebla kaj por tereno ili ricevis raŭpojn. En la praktiko montriĝis, ke tiaj ĉi ĉasioj estas tro komplikaj kaj nefidindaj.

Turo redakti

 
float

(5) - La turo estas lokigita sur supra flanko de la trunko de tanko. Ĝi moviĝas sur globlagro. Modernaj tankoj havas unu plene turnigan turon (je 360°), sed ekzistas ankaŭ tankoj senturaj kaj en la pasinteco ekzistis ankaŭ tankoj plurturaj (soveta tanko T-35 havis kvin turojn, el tio tri kun kanonoj kaj maŝinpafiloj kaj du kun maŝinpafiloj). En la turo de tanko estas kreita batalspaco, en kiu estas lokigita hom-ekipo, parto de municio kaj precipe la ĉefa armilo de tanko - kanono. La tanka turo estas eminente blendita, la plej dika blendo estas en la antaŭa parto de la turo, la flanka kaj la malantaŭa blendo estas je iom malpli forta, la malplej forta estas kutime plafona blendo de la turo. La kanono kaj kun ĝi kunigita laŭaksa maŝinpafilo estas ofte kovrita per "masko de kanono" - per blendo ŝirmanta malfortan lokon de la tanko - spaco inter moviĝema fiksigo de la kanono kaj la frunta blendo de la turo. La turnigado de turo estas direktata per elektromotoro aŭ per hidraŭla movpovumo aŭ en la pasinteco ankaŭ permane - per kranko (tio estas uzata ĝis hodiaŭ kiel sava). Postuloj por povumo kaj precizeco de la movpovumo de la turo estas grandaj, la turo kutime pezas kelke da tunoj kaj postulata rapideco kaj ĉefe precizeco de la turnigado estas altaj. Sur la supra areo de la turo estas lokigitaj celigaj aparatoj (celigiloj), gvat-aparatoj (periskopoj kaj optoelektronikaj aparatoj), antenoj de sendostacioj, meteologiaj sensoroj, kutime ĉi tie estas ankaŭ enir-aperturoj (trarampejoj) por hom-ekipo de la tanko - precipe por komandanto, pafisto kaj ŝargisto (7).

Trarampejo por la komandanto estas ofte plialtigita - ĝi kreas tureton por la komandanto, kun travidejoj aŭ periskopoj, kiuj ebligas al la komandanto pli bonan rigardadon tra la ĉirkaŭaĵo. Apud la enir-aperturoj de la hom-ekipo estas ofte sur orbit-rondoj lokigitaj kromaj armiloj de la tanko - maŝinpafiloj por pripafado de surteraj kaj aeraj celoj. La maŝinpafiloj estas iam direkteblaj ankaŭ elinterne de la tanko. Sur flankoj de la turo estadas lokigitaj ĵetiloj de fumgrenadoj (4), destinitaj por rapide krei fumbarilon antaŭ tanko okaze de atako per telekondukataj kontraŭtankaj misiloj (ili estas ofte efikaj ankaŭ kontraŭ infraruĝaj kaj termsensoroj). Ili povas enhavi ankaŭ specialajn ŝrapnelajn obusojn por batalo kontraŭ infanterio en senpera proksimeco de la tanko.

Kanono redakti

 
float

(2) - La tanka kanono estas preskaŭ ĉiam lokigita en la turo kaj ĝi prezentas ĉefan armilekipon de la tanko. La unuaj tankoj (el la unua mondmilito) havis kanonojn lokigitaj en blenditaj alkonstruaĵoj sur la flankoj de la trunko - la t.n. barbetojsponsonoj. Ekzistis ankaŭ tankoj, kiuj havis la kanono lokigita en la antaŭ parto de la trunko - el la unua mondmilito St Chamond kaj Schneider CA1 (Francio), A7V (Germanio), el la Dua Mondmilito ekzemple M3 Lee kaj M3 Grant (Usono), el postmilita periodo Stridsvagn 103 (Strv-103/S-Tanko (Svedio)). Tre rare estadas en la turo de bataltanko uzita pli ol unu kanono. Ekster la turo muntita kanono estas ankaŭ tre nekutima, en la pasinteco estis tiel fabrikitaj kelkaj improvizitaj konstruoj, nuntempe tio estas eksperimentaj konstruoj.

En modernaj tankoj la kanono havas kutime glatan kaneladon de la paftubo, kio donas al la obusoj pli grandan komencan rapidecon je konto de malpli granda precizeco. La glata kanelado de la paftubo forigas ankaŭ komplikaĵojn estiĝantaj dum uzado perrotacie stabiligitaj kumulitaj obusoj kaj tre rapidaj sagaj subkalibraj obusoj stabiligitaj per aloj.

Kelkaj modernaj tankoj havas aŭtomatan ŝargadon, kio ŝparas unu tankiston kaj spacon en la turo. Tiu ĉi sistemo estas uzata precipe ĉe sovetaj kaj rusaj tankoj ( (T-64, T-72, T-80, T-90, Nigra aglo, T-95), sed ankaŭ ĉe franca tanko Leclerc. Ĝis nuntempo aktivigitaj aŭtomataj ŝarg-aparatoj en la tankoj prezentis nur "kontentigajn" rezultojn, la ŝargado ne estas ankoraŭ sufiĉe rapida kaj preta, aliflanke - en la danĝera spaco de repuŝejo de la tanka kanono neniu troviĝas, maso de ŝargataj obusoj ne estas limigita per eblecoj de priservo. La kanono de nuntempaj tankoj estas stabiligita en du ebenaĵoj helpe de giroskopo kaj fortig-aparatoj, levigo kaj mallevigo de la kanono restas la sama, senrilate al la movo de tanko, ne gravas, ĉu la tanko balanciĝas aŭ turniĝas, la kanono celas tien, kien ĝi estis ekcelita. En la plej modernaj tankoj estas el la paftubo de kanono elpafeblaj ankaŭ kontraŭtankaj telekondukataj raketaj misiloj, kiuj kapablas trafi per pafado ankaŭ helikopteron, primare ili estas destinitaj por batalo kontraŭ malamikaj tankoj en grandaj distancoj. Oni komencis uzi ilin en la soveta T-64.

Blendo kaj ŝirmado redakti

Enkonduko redakti

La blendaĵo estas ekstreme grava, ĉar la tanko devas atakante elteni trafojn far la malamikaj armiloj, ĝis kiam ĝi neniigos aŭ ne ĉirkaŭveturos ilin. La tankoj ne estas blenditaj per la same dika blendo en ĉiuj partoj, sed ĉefe antaŭe kaj sur la turo. Estas blendataj sole batale plej multe eksponataj partoj, por ke estu ŝparita la maso. La partoj, kie estas nur malgranda ŝanco, ke ili estos trafitaj, estas blendataj malpli multe. Do ekzemple malforta blendaĵo de sube kaŭzas grandan vundeblecon per kontraŭtankaj minoj. La malpli forte blenditaj lokoj estas la plej ofta celo por pafistoj el kontraŭtankaj armiloj. Tial estas por la soldataroj vive grave ekkoni la malfortaĵojn en la blendaĵoj de la propraj kaj de la malamikaj maŝinoj. La efikon de blendaĵo ankaŭ plialtigas klinigo de la muroj. Ju pli granda estas tiu ĉi klinigo, des pli granda energio estas bezonata por ties trarompo. Trapafoj de la blendo plimulte kaŭzos eksplodon de la kunveturigata municio, premo de la eksplodo signifas tujan morton de la hom-ekipo, la eksplodo efte levigos la turon de tanko dekojn da metroj alten. Sovetaj tankistoj, dum la Dua Mondmilito, ofte ne forlasis siajn trafitajn tankojn, sed se tio eblis, ili gvidis plu pafadon kontraŭ la malamiko, ĝis kiam elĉerpiĝos la municio. En certaj kazoj tio estis sufiĉe efika, ĉar dumbatale neniu zorgis pri eliminitaj kaj pli-malpli ĉirkaŭbruligitaj tankoj.

Pasiva ŝirmo redakti

Pasiva ŝirmo de la tanko konsistas precipe el ties blendaĵo, konstrua aranĝo kaj kamuflaĵo.

  1. La tasko de kamuflaĵo estas precipe malfaciligi malkovron de tanko en batalkampo, kompliki ties ekrimarkon kaj celigon de kontraŭtankaj armiloj. La tanko kun nekonvena kamuflaĵo estas rimarkebla en distanco pli ol 5 km, la tanko kun kvalita kamuflaĵo estas rimarkebla malpli ol 3 km per la libera okulo. La kamuflaĵo ne konsistas nur en kamuflaĵo en videbla lumo, sed ankaŭ en infraruĝa tereno kaj termtereno kaj en radiolokiga tereno.
  2. La tasko de konstrua aranĝo estas malaltigi amplekson de damaĝigo de tanko dum trafo kaj ŝirmi pli gravajn sistemojn per tio, ke estas "oferitaj" sistemoj malpli gravaj.
  3. La blendo ŝirmas la gravajn elementoj de tanko antaŭ damaĝigo per falanta pafaĵo. Ties tasko estas malebligi trapenetron de la pafaĵo (aŭ ties neniigaj efikoj) en la internan batalspacon de tanko.
Homogena blendo redakti

Laminita aŭ verŝita ŝtalo kun pli alta enhavo de kromo. molibdeno kaj nikelovolframo (tiu estas uzata malofte, ĉar ĝi estas multekosta) aŭ ankaŭ dumvarme aŭ plej bone dummalvarme laminita mangana aŭstenita ŝtalo iam ankaŭ persurface hardita (elekstere la blendo estas dura kaj elinterne persistema. La unuaj blendoj de tankoj estis fabrikataj per nitado el plataj blenditaj tabuloj, pli poste oni komencis uzi veldadon de blenditaj tabuloj kurbigitaj en unu aŭ du ebenaĵoj kaj en la periodo de la Dua Mondmilito estis priregita ankaŭ teknologio de forĝado de la tutaj turoj kaj la trunkoj de tanko el ŝtalo. Sed la veldado estas senĉese uzata dum fabrikado kaj dum riparado de tanka tekniko. Homogenaj blendoj estas senĉese uzataj ankaŭ nuntempe, eĉ kiam en la plej endanĝerigitaj lokoj iom post iom anstataŭas ilin tavolita blendo.

Aldona blendo redakti

Aldonaj tabuloj de homogena blendo estis alnititaj aŭ alvelditaj sur la plej multe endanĝerigitaj aŭ sur malfortaj lokoj de normala blendo kaj per tio ili plifortigis ĝin. Sur tanko M1A1 Abrams estas kelkaj aldonaj tabuloj de blendo el malriĉigita urano, kio pli karakterize plialtigas ties reziston kontraŭ kumulativaj kaj subkalibraj sagaj obusoj (dum hidrodinamika trarompo havas decidan signifon denseco de materialo de blendo).

Antaŭstariga blendo redakti

Antaŭstariga blendo estas tabulo de blendo lokigita sur teniloj en certa distanco ĉirkaŭ endanĝerigitaj partoj de tanko, ekzemple ĉirkaŭ la turo, sur flankoj de la trunko kaj la ĉasio. Tasko de la antaŭstariga blendo estas la falantan pafaĵon interrompi aŭ eksplodigi ankoraŭ antaŭ ties kunpuŝiĝo kun la ĉefa blendo de tanko kaj per tio malaltigi ties trabatecon. La antaŭstariga blendo ne bezonas esti ŝtala aŭ entute metala, same bone povas servi malmola gumo kaj similaj materialoj. Dum Berlina operaco sovetaj hom-ekipoj de tankoj uzis kiel antaŭstariga blendo kontraŭ timataj germanaj bazukoj risortajn kradojn el litoj. Ekzistas kelke da fotografioj de tiaj ĉi tankoj, inkluzive de kelkaj, sur kiuj risorta krado estas disŝirita pro eksplodo, sed la tanko estis nedifektita kaj batalkapabla. Fotografioj de kirasveturiloj el lastaj konfliktoj, ekz. en Irako kaj en Ĉeĉenio montras kirasveturilojn kaj tankojn ŝirmatajn kelkloke per kradkonstruoj el metalaj zonoj, en kiujn alkroĉiĝas kumulaj pafaĵoj de permanaj kontraŭtankaj armiloj kaj eksplodas en nekonvena distanco de la blendo, kio malaltigas ties efikon.

Tavolita (kombinita) blendo redakti

Principo de tavolita blendo konsistas en alternigado de tavoloj de materialo kun diversa denseco (specifa denseco), firmeco kaj strukturo. Ĝi estas efika kontraŭ pafaĵoj kun kumula eksplodaĵo, subkalibraj sagaj pafaĵoj kaj pafaĵoj kun elŝira efiko HESH. Dum hidrodinamika trarompo - trabato de blendo per kumula radio aŭ per tre rapida pafaĵo, validiĝas reguloj similaj al movo de lumradio tra medio kun diversa indekso de rompo. La direkto de movo de la kumula radio ŝanĝiĝas kaj trajektorio plilongiĝas, la radio perdas homogenecon kaj disiĝas, pro kio karakterize sinkas ties trabat-kapablo. La ekstera tavolo estas preskaŭ ĉiam el blenda ŝtalo, pluaj tavoloj povas esti el malmola karbonido, sintetika korundo aŭ speciala ceramiko aŭ el kevlaro, karbidaj aŭ aliaj altfirmaj sintetikaj fibroj aŭ pli malmultekostaj el vitraj fibroj. La interna tavolo estadas denove el ŝtalo. La tutaj kunmetaĵoj de la tavoloj povas kelkfoje ripetiĝi. En tiu ĉi principo estas fondita ekzemple blendo Chobham, kiu estis unuafoje uzita sur brita tanko Challenger, ĝi estas uzita ankaŭ sur usona tanko M1 Abrams. La blendo "Chobham" (laŭ esplorcentrejo, kie ĝi estis evoluigita) ĝi estas kunmetita el ŝtalo kaj speciala ceramiko. Tiel ĉi kunmetita blendo estas same rezistema, kiel kelkfoje pli dika homogena ŝtala blendo. Ankaŭ en Sovetunio ili evoluigis kaj enpraktikigis propran version. Por malpli kirasitaj veturiloj estas uzata tavolita blendo, en kiu anstataŭ ŝtalo estas uzita speciala aluminia alojo - tiajn ĉi blendojn havas ekzemple rusaj BMD kaj usonaj M2 Bradley. Kontraŭ la kombinitaj blendoj de tankoj ĉesis esti efikaj kutime uzataj infanteriaj kontraŭtankaj armiloj (kun kumulaj kapoj).

Aktiva ŝirmo redakti

Aktiva neagresiva ŝirmo - Ĵamado redakti

Ĵamado estas malmultekosta kaj efektiva maniero malaltigi la riskon de la neniigo de tanko per telekondukataj kontraŭtankaj misiloj. La plej kutima kaj la plej malmultekosta maniero estas uzo de fumigaj grenadoj. Se detektoroj (aŭ hom-ekipo) sur la tanko ekregistros forpafon de la raketo aŭ radiigon de la tanko per lasera radio, elmetiloj sur la turo elpafos kelke da grenadoj, kiuj kreos ĉirkaŭ la tanko aŭ nur antaŭ ĝi fumkurtenon, kiu estas netrapenetrebla por la radioj, kiuj eluzas kapojn de raketoj kaj telekondukatajn aparatojn, la tanko malantaŭ la fumkurteno ŝanĝos pozicion, do la raketo kutime maltrafos ĝin. Plue ekzistas, simile kiel sur aviadiloj kaj helikopteroj, ankaŭ elmetiloj de iluziaj infraruĝaj celoj, kiuj efikas al raketoj kun infrarĝa telekondukado.

La plej kompleksa sistemo de la aktiva neagresiva ŝirmo estas nuntempe rusa sistemo Ŝtora. Ĝi estas efika kontraŭ kontraŭtankaj raketoj de la 2-a kaj la 2,5-a generacioj kiel estas ekzemple Tow, Fagot, Konkurz kaj aliaj, kiuj observas situon de la propra telekondukata kontraŭtanka misilo laŭ spursignaliloj kaj ili havas aŭtomatan aŭ duonaŭtomatan komandsistemon de telekondukado. La kerno de sistemo estas du infraruĝaj radiiloj. Tiuj kreas infraruĝajn impulsojn, kiuj imitas aŭ ĵamas signalojn elsendataj per spursignaliloj sur la raketoj. La telekondukata sistemo poste surbaze de eraraj informoj pri la situo de la raketo donas malĝustajn komandojn por korekto de trajektorio de la raketo kaj forklinigos la raketon ekster la celo. Krom tiu ĉi aparato la unuo de sistemo Ŝtora direktas forpafon de fumigaj grenadoj.

Aktiva agresiva ŝirmo redakti

Sistemoj de aktiva agresiva ŝirmo neniigas proksimiĝantajn raketojn kaj kontraŭtankaj telekondukatajn misiloj ankoraŭ antaŭ falo sur la tanko, kiel ekzemple rusaj sistemoj Arena, Drozd 1, Drozd 2, Ŝatjor aŭ israela Iron Fist, tiu eĉ kapablas neniigi ankaŭ klasikajn tankajn projektilojn inkluzive de kinetikaj APFSDS. Ĝi konsistas el efika detektilo kaj aparato, kiuj per diversaj manieroj likvidas alflugantajn misilojn. Sistemo Arena uzas ekzemple kontraŭmunicion, kiu estas perprincipe simila al direkta mino. La kontraŭmunicio estas en konvena momento elpafita oblikve supren kaj en alteco de kelke da metroj super la tanko ĝi eksplodas, fluo de splitoj poste neniigas telekondukatajn misilojn, pafaĵoj de permanaj kontraŭtankaj armiloj aŭ eĉ artileriajn obusojn. La agado de sistemo Arena estas dum normala agado plene aŭtomata, sed ekzistas ankaŭ ebleco forpafi la kontraŭmunicion permane, ekzemple dum defendo kontraŭ malamika infanterio en la ĉirkaŭaĵo de tanko (splitoj trafas spacon ĝis distanco 40 m ekde konturo de la tanko). Ujoj kun kontraŭmunicio estas dislokigitaj ringsimile ĉirkaŭ la turo de tanko aŭ batalveturilo de infanterio (sektoroj de agado sufiĉe superkovras unu la alian), radiolokalizilo estas lokigita en korpo portata super la turo kaj en la batalspaco estas lokigita telekondukiga kaj prirega unuo. Pli malnova sistemo Drozd uzas kontraŭmunicion, kies principo eliras el netelekondukataj misiloj. Sur ĉiu flanko de la turo estadas kutime du dufojaj forpaf-aparatoj celitaj oblikve antaŭen. La sistemoj de aktiva agresiva defendo kapablas kapti kaj neniigi kontraŭtankajn raketojn, pafaĵojn el permanaj kontraŭtankaj armiloj, artileriajn obusojn kaj telekondukatajn misilojn forpafitaj el helikoptero kaj moviĝantaj per rapideco ekde 70 ĝis pli ol 700 m/sekundo.

Reaktiva ŝirmo redakti

Tiu ĉi ŝirmo estas nomata ankaŭ dinamika ŝirmo. Blokoj de la dinamika ŝirmo estas kreitaj per metalaj ujoj, en kiuj estas inter du metalaj tabuloj enmetita tavolo de eksplodaĵo. La ujoj estas dislokigitaj sur la turo kaj la trunko de tanko, precipe en la plej endanĝerigitaj lokoj kaj direktoj (kutime ili ne kovras la tutan surfacon de la tanko). Ili povas esti integritaj en la surfacon de tanko aŭ surmuntitaj aldone. La eksplodaĵo en la ujo senpere post trafo per kumula pafaĵo eksplodos (aŭ ĝi estas forpafita per detektila sistemo) kaj prem-ondo de la eksplodo elĵetegos la metalan tabulon kontraŭ kumula kapo de la pafaĵo, kumula radio aŭ per penetrilo de kinetika trabatiga obuso. La metala tabulo moviĝas oblikve rilate al la kumula radio kaj tiu devas tratranĉi ĝin "laŭlonge", plie en nekonvena situo, kio komune kun fumigitaj gasoj de la eksplodo rompas procedon de formado de la kumula radio kaj karakterize malaltigas ties trabatigan kapablon rilate al la blendo de tanko. Kinetika saga pafaĵo estas post trafo rekte neniigita per la metala tabulo rompita, fleksigita, aŭ forklinita tiel, ke ĝi jam ne plu havas bezonatan trabatigan efikon. La reaktiva ŝirmo malaltigas trabatigon de la kumulaj pafaĵoj 1,8 ĝis 2,2 oble, de la kinetikaj pafaĵoj 1,9 ĝis 2,8 oble. Eksperimentoj kun konstruo de la reaktiva ŝirmo komenciĝis en Sovetunio en la 50-aj jaroj, sed dum eksperimento por armea komandantaro trafite okazis akcidento kaj eksplodis ĉiuj ujoj samtempe. La tanko estis neniigita kaj tiu ĉi malsukceso haltigis la esploradon por longaj jaroj. En la 60-aj jaroj okazis simila esplorado en Germanio. La dinamika ŝirmo de tankoj estis unuafoje en la praktiko uzita en Israelo, dum milito en la jaro 1982. La unua generacio de la reaktiva ŝirmo estis efika nur kontraŭ kumulaj pafaĵoj, la dua generacio estas efika ankaŭ kontraŭ kinetikaj sagaj subkalibraj pafaĵoj. Nuntempe estas enpraktikigataj reaktivaj ŝirmoj de la tria generacio.

Okazas ankaŭ esplorlaboroj en alia ol la eksploda maniero de elĵetego de la metala aŭ ceramika tabulo en la sistemo de reaktiva ŝirmo. Unu el eblecoj estas elĵetego de la tabulo kontraŭ pafaĵo helpe de elektromagneta kampo. Aliaj esplor- kaj evoluigaj laboroj celas al sistemoj, kiuj kombinas ecojn de la reaktiva kaj la aktiva ŝirmoj, ekz. sistemoj, kiuj forpafas blokojn de la reaktiva ŝirmo anticipe antaŭ falo de pafaĵo surbaze de komandoj de la detektila sistemo de la aktiva agresiva ŝirmo.

Movumo redakti

Movumo de la tanko devas sekurigi ties altan rapidecon kaj bonan traireblecon en tereno. La movumon de tankoj sekurigas sparkmotoraj kaj dizelmotoraj eksplodmotoroj kaj interna brulig-turbino. Transmisio de movforto el la motoro al raŭpoj estas sekurigita per mekanikajhidraŭlikaj rapidumkestoj kaj direktadon ebligas direktilaj aŭ hidraŭlikaj kluĉiloj kaj bremsoj. Unu el la unuaj tankoj, St. Charmond, havis eĉ movumon de la raŭpoj kun perelektra transmisio, ĝi ne estis tro sukcesa, sed eksperimentoj kun perelektra transmisio de movforto al la raŭpoj senĉese ripetiĝas, kvankam nesukcese.

Motoro redakti

Povumo kaj fidindeco de motoro, transmisia kaj veturiga sistemoj estas ĉefaj por la suma fidindeco de tanko. La unuaj tankoj havis sparkmotorojn, uzante kiel brulmaterialo benzinon. En la intermilita periodo por movumo de tankoj oni eĉ eksperimentis pri uzado de aviadilaj sparkmotoroj por altoktana benzino. Mallongtempe antaŭ komenco de la Dua Mondmilito oni komencis uzi naftajn eksplodmotorojn, kiuj en la bataloj plene pruviĝis kaj ili ankoraŭ estas uzataj ĝis hodiaŭ. Fine de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento aperas kiel motoroj de tankoj brulig-turbinoj, kiuj ebligas atingi altan povumon ĉe relative malgranda volumo de motora unuo. Sed dizelaj motoroj estas senĉese evoluigataj kaj uzataj, en kelkaj landoj tankaj specialistoj preferas ilin antaŭ brulig-turbinoj. Modernaj tankaj dizelaj motoroj atingas povumon 750 - 1500 kW kaj ili estas solvitaj kiel plurbrulmaterialaj. La brulig-turbinoj atingas povumon super 1000 kW. La tankaj eksplodmotoroj kaj precipe brulig-turbinoj havas altan konsumon, tial kelkaj modernaj tankoj estas ekipitaj per aldona motoro de malgranda povumo, kiu movigas la gravajn elektrajn kaj hidraŭlikajn sistemojn en la tempo, kiam la ĉefa motoro de tanko ne laboras.

Grava parametro de la tanka motoro estas specifa kapacito, kiu donas rigardon pri la povumo de motoro kaj la maso de tanko.

Specifa kapacito de motoroj de kelkaj nuntempaj tankoj
Ŝtato Tipo de tanko Batalmaso, tunoj Povumo de motoro, ĈP Specifa kapacito, ĉevalpovo/tuno Tipo de motoro
Francio Leclerc 54,6 1500 27,4 dizela motoro
Rusio T-80U-М1 46,0 1250 27,2 brulig-turbino
Rusio Т-90 46,5  1000 21,5 dizela motoro
Ukrainio Т-84 46,0 1200 26,08 dizela motoro
Usono M1A2 Abrams 62,5 1500 24,0 brulig-turbino
Germanio Leopard 2А5 62,5 1500 24,0 dizela motoro
Israelo Merkava Mk.3 60,0 1200 20,0 dizela motoro
Granda Britio Challenger 2 62,5 1200 19,2 dizela motoro

Ĉenbendoj aŭ raŭpoj redakti

Tanko moviĝas sur raŭpa ĉasio.

Tankaj raŭpoj estas malnova invento - en primitiva aspekto proponis ĝin jam en la jaro 1770 anglo Richard Lovell Edgeworth kaj patenton por raŭpa veturilo (raŭpa traktoro) akiris en la jaro 1836 George Cayley. En simila periodo la raŭpoj kaj la raŭpaj veturiloj estis patentitaj ankaŭ en Francio (1717 raŭpo kaj en la jaro 1818 raŭpa veturilo) kaj en Rusio (1837).

La raŭpo estas kunmetita el metalaj tabuloj (raŭperoj), moviĝeme kunigitaj per metalaj aŭ metal-gumaj kunigiloj. La raŭperoj estas el la ekstera flanko akomoditaj tiel, ke ili havu en tereno kiel eble plej bonan ekigon kaj el la interna flanko ili kreas vojdirekton, sur kiu moviĝas la radoj. En la raŭperoj estas aperturoj, en kiujn enfalas moviga rado. Sur la surfaco de raŭperoj estas iam alfiksitaj gumkorpoj, kiuj malaltigas bruecon de la raŭpoj de tanko dum movo, ili plibonigas risortigon de la tanko, malaltigas vibradon kaj ŝirmas la surfacon de betonaj kaj asfaltaj vojoj antaŭ damaĝigo per la metalaj raŭperoj. Sur la interna flanko de la raŭpo estas kreitaj partoj, kiuj gvidas la raŭpon sur la radoj malhelpante ties elglitiĝon dum la movo aŭ turniĝo. Kutime ili havas formon de rondigitaj triangulojtrapezoj kaj ili estas lokigitaj en unu aŭ du vicoj.

Grava valoro prijuĝante trairivon de tankoj en tereno estas surfaca premo al tereno, do la maso de tanko dismetita sur surfaco de la raŭpoj, kiu havas kontakton kun la surfaco de tereno. Ju pli malalta estas la surfaca premo, tra des malpli portebla tereno (ekzemple malsekigita) la tanko estas kapabla traveturi.

Surfaca premo al surfaco de tereno de kelkaj nuntempaj tankoj
Ŝtato Tipo de tanko Batalmaso, t Surfaca premo, kg/cm2
Francio Leclerc 54,6 1,00
Rusio T-80U-М1 46,0 0,85
Rusio Т-90 46,5 0,85
Ukrainio Т-84 46,0 0,93
Usono M1A2 Abrams 62,5 1,07
Germanio Leopard 2А5 62,5 0,85
Granda Britio Challenger 2 62,5 0,98

Por komparo: homo havas surfacan premon proksimume 1 kg/cm2.

Radoj redakti

Sur la tanka ĉasio estas kelke da tipoj de radoj:

  • portantaj (veturigaj) radoj - ili portas la mason de tanko transprenante ĝin al la raŭpo. Ili povas esti memstaraj aŭ aranĝitaj per diversa maniero en aron. La portigaj radoj estas kutime tegitaj per tavolo de gumo, kio malaltigas ties bruecon kaj malaltigas vibradon.
  • pelantaj radoj - peliga rado movigas la raŭpon kaj tio estas kutime unusola rado en konsisto de la ĉasio, kiu estas movigata de la motoro de tanko (por ĉiu raŭpo unu). Ĝi estas dentigita kaj ties dentoj enfalas en apartenantajn aperturoj en la raŭperoj. Ĝi estas lokigita en la antaŭa aŭ en la malantaŭ parto de la ĉasio tiel, ke kiel eble plej granda parto de ties diametro estu en kontakto kun la raŭpo. Ĝi estas kutime lokigita iom pli alte ol veturigaj radoj, per kio ĝi estas parte ŝirmata antaŭ damaĝigo, parte ĝi ebligas surveturon sur obstaklojn.
  • streĉa rado - ĝi streĉas la raŭpon, por ke ĝi bone ĉirkaŭigu la radojn. Tro libera raŭpo povas el la radoj elglitiĝi dum turniĝado aŭ transsalti sur la peliga rado. La streĉiga rado estas kutime lokigita sur la mala flanko ol la peliga rado kaj ĝi estadas lokigita pli alte ol portigaj radoj, kio parte ŝirmas ĝin antaŭ damaĝigo kaj parte ebligas surveturon sur malhelpaĵojn. Ĝi estas surmuntita tiel, ke ĝi estas permane aŭ aŭtomate reguligebla en konvenan pozicion, per kio estas reguligata la streĉigo de raŭpo.
  • apogaj pulioj - tio estas malgrandaj radetoj, lokigitaj super la portigaj radoj. Ties tasko estas apogi la raŭpon en la supra parto de la ĉasio, por ke ĝi ne estu tro pendiĝanta. Ili ne bezonas esti uzitaj, la raŭpo poste glitas sur la supra flanko de la portigaj radoj.
Risortigo redakti

Tasko de la risortigo de tankoj estas ebligi pli bonan dismeton de la maso de tanko sur tereno kaj malaltigi bruecon kaj vibradojn dum movado. La portigaj radoj estas kutime risortigitaj per diversaj manieroj. La risortigo povas esti:

  • mekanika
    • fleksigitaj aŭ foliaj risortoj
    • torsia stangoj - tre ŝatata ĉe sovetaj tankoj
    • gumaj blokoj
    • gumaj ringoj de radoj aŭ gumaj enmetaĵoj en radkapoj
  • hidraŭlikaj
  • hidropneŭmataj - krom alia ĝi ebligas ŝanĝi la puran altecon de tanko

Rapidumkesto redakti

Ĝi transigas la povumon de motoro tra kluĉilo al la peliga rado. La tankaj rapidumkestoj estas tre penigataj. Kutime ili estas solvataj kiel hidromekanikaj aŭ hidraŭlikaj, en la pasinteco estis uzataj ankaŭ mekanikaj. La tanka rapidumkesto havas kelke da rapidumgradoj por veturado antaŭen kaj malantaŭen.

Kluĉilo redakti

Kluĉilo estas envicigita inter la rapidumkesto kaj la peligaj radoj, kutime ili estas kunigitaj kun bremso. Ili ebligas direktan ŝoforadon de tanko tiel, ke ili malkonektos la movumon aŭ rekte bremsos la peligan radon (kaj per tio ankaŭ la tutan raŭpon) sur tiu flanko de tanko, al kiu ŝoforo volas deflankiĝi. La kluĉiloj estas eksterordinare penigataj (ili funkcias dum ĉiu ŝanĝo de direkto). La kluĉiloj estas kutime solvitaj kiel hidraŭlikaj aŭ hidromekanikaj, pure mekanikaj kluĉiloj estis forlasitaj jam antaŭ longe.

La armilaro de tankoj redakti

Kanono redakti

Kanonoj aperis jam en la armil-ekipo de la unuaj uzeblaj tankoj. La kanono estas preskaŭ ĉiam lokigita en la turo kaj ĝi prezentas la ĉefan armil-ekipon de tanko. La unuaj tankoj (el la unua mondmilito) havis kanonojn lokigitaj en blendaj aldonaj konstruoj sur flanko de la trunko - en la t.n. barbetoj aŭ sponsonoj. Ekzistis ankaŭ tankoj, kiuj havis en la antaŭa parto de la trunko - el la unua mondmilito St Chamond kaj Schneider CA1 (Francio), A7V (Germanio), el la Dua Mondmilito ekzemple M3 Lee kaj M3 Grant (Usono), tiu ĉi tanko havis ankoraŭ duan kanonon de malpli granda kalibro surmuntita en la turo, el postmilita periodo tio estas sentura tanko (pli precize prefere peza persekutilo de tankoj) Stridsvagn 103 / Strv-103 / S-Tanko (Svedio). Tre rare estadas en la turo de bataltanko uzita pli ol unu kanono. Ĉiuj tiaj eksperimentoj finis en stadio de prototipoj. En la pasinteco ekzistis ankaŭ konstruoj de tankoj, kiuj havis kelke da turnigaj turoj kun diversa armilaro: brita prototipo Vickers A1E1 Independent, sovetaj seriaj T-28 kaj T-35 kaj prototipo T-100, germana Neubaufahrzeug. La plurturaj tankoj entute ne pruviĝis en la praktiko, ili estis tro pezaj, malrapidaj kaj mallertaj.

Per iom-post-ioma evoluo oni venis al konkludo, precipe en Sovetunio kaj iom pli poste ankaŭ en Germanio, ke tanko devas esti armil-ekipita per kontraŭtanka kanono, kiu donas al ĝi kapablon efike batali kontraŭ malamikaj tankoj, nome eĉ por prezo, ke ĝi estas malpli multe konvena por neniigi aliajn speciojn de celoj (ekzemple pro pli malpli granda kalibro). En la mala kazo la tanko estus kontraŭ malamikaj tankoj en la praktiko sendefenda kaj rapide neniigita. Ĝis la Dua Mondmilito enpaŝis tankoj de ĉefaj armeoj armil-ekipitaj per kontraŭtankaj kanonoj de kalibro 35–57 mm, aŭ per malpli efikaj etpaftubaj tankaj kanonoj de kalibro ĝis 100 mm. Escepto estis sovetaj tankoj T-34 kaj KV-1 armil-ekipitaj per efikaj kanonoj de kalibro 76,2 mm, kio donis al ili signifan pafsuperforton super germanaj tankoj, kiuj havis plejparte etpaftubajn kanonojn de kalibro ĝis 75 mm. En la paso de la milito la efikojn de la tankaj kanonoj plialtiĝis kaj la germanaj tankoj ricevis iom post iom longpaftubajn kanonojn de kalibro 75 mm, 88 mm kaj fine ĝis 128 mm, la sovetaj tankoj estis iom post iom armil-ekipataj per plibonigita kanono de kalibro 76,2 mm, 85 mm kaj fine ankaŭ 122 mm. Simile kreskis la kalibro kaj la efiko de kanono ankaŭ ĉe britaj kaj usonaj tankoj.

En la postmilita periodo oni tre eksperimentis en tereno de la tankaj kanonoj, oni esploris diversajn konceptojn, ekzemple tankaj kanonoj de kalibro ĝis 140 mm, aŭtomataj kanonoj de grandaj kalibroj, senrepuŝaj kanonoj kaj simile. Plimulto de tiuj ĉi eksperimentoj finis pro diversaj kaŭzoj sensukcese.

Nuntempe la ĉefa armilo de preskaŭ ĉiuj enpraktikigitaj tankoj estas efika kanono kun glata paftubo de kalibro super 100 mm. En landoj de NATO estas la kalibro de kanono 120 mm, escepto estas brita kanono L7 kun kanelita paftubo de kalibro 105 mm, ĉe modernaj sovetaj, rusaj kaj ukrainiaj tankoj estas uzata glatmura kanono de kalibro 125 mm kun apartigita municio (la obuso kaj la obusingo estas ŝargataj aparte). La glata kanelo de la paftubo de la modernaj tankaj kanonoj estas eldevigita pro uzado de kumula municio, ĉe kiuj la rotacio malaltigas la trabatecon kaj longaj subkalibraj pafaĵoj, kiujn ne eblas stabiligi perrotacie - la pafaĵoj estas stabiligitaj aerodinamike, per aletoj. La tanka kanono estas primare destinita por neniigo de tankoj kaj kirasita tekniko de malamiko, sed danke al diversa municio ĝi estas efike eluzebla ankaŭ kontraŭ infanterio, nekirasita tekniko, pafnestoj, migrantaj kaj daŭraj fortikaĵoj kaj lastatempe ankaŭ kontraŭ helikopteroj. La municio por la tankaj kanonoj ensumigas precipe pafaĵon por batalo kontraŭ kirasitaj celoj, kumulaj pafaĵoj kaj subkalibraj sagaj pafaĵoj (senkerna aŭ kun kerno el peza metalo (volframo, uranio), universalaj estas uzeblaj splitig-erigaj pafaĵoj, konvenaj por uzo kontraŭ infanterio, nekirasita tekniko, pafnestoj, migrantaj aŭ daŭraj fortikaĵoj. La taskon de la splitig-erigaj pafaĵoj kapablas en certa amplekso anstataŭigi kelkaj tipoj de kumula municio kun plialtigita splitiga efiko. Aperas ankaŭ specialaj pafaĵoj por batalo kontraŭ helikopteroj aŭ multcelaj pafaĵoj, indaj por batalo kontraŭ leĝere kirasitaj celoj, infanterio kaj nekirasita tekniko, uzebla ankaŭ kontraŭ malalte flugantaj helikopteroj. Tiaj ĉi pafaĵoj havas proporcie komplikajn programeblajn fuzeojn.

Maŝinpafiloj redakti

Maŝinpafiloj en la tankoj estas destinitaj por batalo kontraŭ infanterio kaj malalte flugantaj aeraj celoj, kiaj estas helikopteroj, aviadiloj kaj senpilotaj rimedoj. En la pasinteco de tempo al tempo maŝinpafiloj kreis unusolan armil-ekipon de tankoj de pli malpli pezaj kategorioj. Estas uzataj maŝinpafiloj de ĉiuj kalibroj, enpraktikigitaj en armilaron de armeoj (5,56 mm 7,62 mm 7,92 mm 12,7 mm 14,5 mm). Konstrue la tankaj maŝinpafiloj eliras el klasikaj maŝinpafiloj enpraktikigitaj en armil-ekipon de apartenanta armeo, kun kelkaj reguligoj por uzado en tankoj – mallongigo, klinado aŭ plena forigo de kolbo, teleregado, forigo de celiloj kaj simile. Unu el maŝinpafiloj estas kutime surmuntita kiel laŭaksa kun la tanka kanono (priservas ĝin pafisto), plia estadis en la malantaŭa parto de la turo (kutime priservis ĝin pafisto aŭ ŝargisto), en la antaŭa parto de la tanka korpo (priservis ĝin radiisto/pafisto) kaj pliaj estas surmuntitaj ekstere sur la turo de tanko (priservis ĝin la komandanto de tanko, pafisto aŭ ŝargisto). Unu el la maŝinpafiloj surmuntitaj sur la turo de tanko estadas destinita por batalo kontraŭ malalte flugantaj celoj kaj ĝi havas ofte pli grandan kalibron ol la ceteraj maŝinpafiloj, kutime ĝi estadas fiksita sur turniga afusto ĉirkaŭ la fermilo de komandanto (de tempo al tempo ĝi estas ekipita ankaŭ per teleregado el la turo de tanko). Plej ofta kombino de la maŝinpafiloj estas 7,62 mm (eventuale 5,56 mm) por la laŭaksa maŝinpafilo kaj 12,7 mm por kontraŭaviadila maŝinpafilo. Tiel ĉi tio estas sur plimulto de sovetaj tankoj (T-55, T-72, T-80, T-90). La usona M1A1 Abrams havas ekstere muntita maŝinpafilon de kalibro 12,7 mm por la komandanto de tanko kaj de 7,62 mm por ŝargisto. La israela Merkava 4 havas simile tri maŝinpafilojn, ĉiuj de kalibro 7,62 mm. La sovetaj pezaj "trabatigaj" tankoj el la senpere postmilita periodo havis kiel laŭaksan surmuntita maŝinpafilon de kalibro 14,5 mm kaj kontraŭaviadila maŝinpafilo havis ankaŭ kalibron de 14,5 mm. De tempo al tempo aperas sur tankoj kiel aldona armilo anstataŭ maŝinpafilo etkalibraj kanonoj. Ekzemple evoluigita slovaka versio de tanko T-72 – T-72M2 Moderna – havas sur flankoj de la turo du 20-mm-ajn aŭtomatajn kanonojn por batalo kontraŭ leĝerblenditaj surteraj kaj aeraj celoj, precipe kontraŭ batalhelikopteroj. La kanonoj estas regataj elinterne de la turo, la municio estas en magazeno sur la malantaŭa parto de la turo.

Minĵetilo redakti

Interesan escepton en la armilaro de tankoj prezentas israelaj tankoj (Merkava 2,3,4, Tiran 4,5). Ili havas en la turo integritan 60-mm-an minĵetilon regata elinterne de la tanko. Ĝi povas pafi eksplodajn kaj lumajn obusojn. Tiun ĉi apartaĵon eldevigis la plej ofta maniero de aktivigo de la israelaj tankoj – batalo en konstruplenaj regionoj kontraŭ infanterio kaj gerilaj grupoj, kie uzo de tanka kanono estas neefika aŭ neebla.

Netelekondukataj raketoj redakti

Netelekondukaj raketoj en la armilaro de tankoj aperas malofte. Kutime temas pri improvizita reguligo, ekzemple kun celo plialtigi moviĝemon de forpaf-ekipaĵo de la netekondukaj raketoj. Ĉi tie ekzemple eblas noti raketĵetilon Calliope sur la usona tanko Sherman el periodo de la fino de la Dua Mondmilito.

Telekondukataj raketoj redakti

De tempo al tempo aperas eksperimento kombini tankon kun dum la plej efika kontraŭtanka rimedo - kontraŭtanka telekonduka raketo. Unusola konata rimedo, en kiu oni sukcesis tian ĉi kunigon venigi al seria produktado kaj meritas nomon "tanko", estas soveta peza raketa persekutilo de tankoj IT-1 "Drakon" sur ĉasio de tanko T-62. Plimulto de ceteraj kirasitaj veturiloj armil-ekipitaj per kontraŭtankaj telekondukaj misiloj falas prefere en kategorion de persekutiloj de tankoj aŭ en batalveturiloj de infanterio.

Grenadoj kaj grenadĵetiloj redakti

La hom-ekipo de ĉiu tanko havas je dispono personajn permanajn armilojn kaj permanajn grenadojn (ĝis kelke da dekoj de pecoj), krom tio ekzistas specialaj splitigaj grenadoj, kiujn eblas ŝargi kaj elpafi el ĵetiloj de fumgrenadoj. Aŭtomata grenadĵetilo kiel improvizita armilaro aperis en armil-ekipo de tankoj dum bataloj en Vjetnamio kaj en Afganujo. Kutime ĝi anstataŭigis kontraŭaviadilan maŝinpafilon, kontraŭ kiu ĝi havas en batalo kontraŭ infanterio kaj pafistoj el permanaj kontraŭtankaj armiloj kelke da avantaĝoj, precipe pli grandan arean efikon.

Hom-ekipo redakti

Hom-ekipon de la tanko kreas kutime tri ĝis kvin soldatoj:

  1. Komandanto - li akceptas ordonojn de komandanto de taĉmento, elektas celojn kaj decidas pri la agado de tanko
  2. Ŝoforo - li ŝoforas la tankon, li zorgas pri ties riparoj
  3. Pafisto - laŭ ordono de la komandanto li ekcelas celojn neniigante ilin, anoncas eblajn celojn alla komandanto
  4. Ŝargisto - li ŝargas la kanonon - nuntempe li estas membro de la hom-ekipo ankaŭ ĉe la modernaj tankoj, sed lian postenon iom post iom anstataŭigas aŭtomata ŝargsistemo
  5. Radiisto - li tenas komunikadon kun ceteraj veturiloj (se li ne estas en la hom-ekipo, lian funkcion transprenas la komandanto de tanko) kaj ofte li priregas maŝinpafilon lokigita en la korpo de tanko

En la Dua Mondmilito la germanaj mezaj kaj pezaj tankoj havis po 5 homojn, eventuale po 6 (du ŝargistoj - ĉe grandaj kalibroj kaj plej ofte en memmovigaj kanonoj) kaj nur escepte la hom-ekipo estis pli granda, precipe ĉe plurturaj tankoj. Gvidi grandan hom-ekipon estas por la komandanto tre komplike.

Elektroniko redakti

Komunikado redakti

Se tankaj soldataroj estas en plimulto de armeoj idoj de rajdistaro, ekde la komenco de sia aktivigo estis uzataj dum la komunikado flagoj, radiostaciojn havis de komence nur kelkaj komandantaj tankoj. La sistemo de signalado per flagoj ne estas ankoraŭ hodiaŭ superita, krom alia ĝi estas rompebla kaj nur malfacile subaŭskultebla, plie ĝi ne havas kamufligajn signojn de la agado. Sed la plej grava elemento de la komunikado de tankoj fariĝis radiostacio. En la moderna tanko povas esti eĉ kelke da radiostacioj, laborantaj en diversaj radiaj zonoj kaj en diversa destino. Ili estas uzataj por transpreno de komandoj kaj ordonoj, lastatempe ankaŭ por transpreno de aliaj datumoj, ofte ankaŭ en cifereca formo. Aktivigo de nukleaj armiloj kaj sekva elektromagneta impulso povas neniigi la elektronikon, kiu funkcias surbaze de duonkondukilaj elementoj. Ĉi tie denove havas sian principigon "arkaikaj" elektronlampoj, kiuj estas rilate al tio tre imunaj. Hodiaŭ estas jam ankaŭ altteknikaj informaj sistemoj, kie la komandanto de tanko aŭ taĉmento vidas sur ekrano de komputilo ankaŭ celojn, kiujn anoncas aliaj tankoj en la trupo en la komunan reton, reliefon de tereno, celojn malantaŭ montetoj, koordinatan mapon ktp., transpreno de la datoj estas denove sekurigita ĉefe per la radia komuniko.

Labormedio de la tanko estas brua, precipe dum movo kaj kanonado, do signifan taskon havas ankaŭ rimedoj de la reciproka komunikado inter la membroj de la tanko - ili nomiĝas tankaj paroligaj servicoj. Ili konsistas el interkonekta sistemo kaj tankistaj kaskoj kun aŭdiloj kaj mikrofonoj. La mikrofonoj estas ofte anstataŭigitaj per laringofonoj, kiuj prenas la voĉon rekte en la gorĝo - per tio signife malaltiĝas ĵamado per la bruego en la tanko.

Gvataparatoj redakti

En la plej malnovaj tankoj la hom-ekipo gvatis la ĉirkaŭaĵon de tanko per fendoj en la blendo. Tia ĉi maniero de la gvatado estis memkompreneble mallerta, la fendoj donis nur malgrandan vidon ebligante trafi la hom-ekipon per pafado aŭ per splitoj. Plibonigo estis fendoj ŝirmataj per blenda vitro kaj precipe periskopoj. De komence la periskopoj estis simplaj, nemoviĝemaj, pli malfrue aperis turnigaj, ebligantaj ankaŭ vidon malantaŭen, iom post iom ili estis ekipitaj ankaŭ per binokloj. La modernaj periskopoj enhavas ankaŭ aparatojn por nokta rigardado. La ŝoforo de tanko havas senĉese firmajn periskopojn.

Bezono de la hom-ekipoj de tankoj observi la ĉirkaŭaĵon kaj la batalkampon senĉese kreskas, por supervivi sur batalejo la tanko devas esti kapabla malkovri aliajn tankojn kaj ankaŭ unuopajn pafistojn kaj postenojn de kontraŭtankaj armiloj. Samtempe ĝi devas esti kapabla fari agadon kaj pafadon nokte aŭ dum malaltigita videbleco, en fumo kaj polvo. Tial la tankoj estas ekipataj per tre kvalitaj televidaj, infraruĝaj kaj termaj kameraoj.

Specoj de tankoj redakti

Divido laŭ maso redakti

Pli malnova maniero de la divido de tankoj eliris el ties batalmaso:

  1. Eta tanko - kun la maso malpli multe ol 3 tunoj, kun unu aŭ du membra hom-ekipo, armilekipita per maŝinpafilo. Ili servis kiel esplor kaj komunikig-veturiloj. Nuntempe apartenis ĉi tien la plej malpezaj raŭpaj kirasitaj transportiloj, ekzemple la germana Wiesel. Tiu ĉi kategorio de tankoj troviĝis en la 20-aj jaroj kaj la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj ĝi perdis sian signifon ankoraŭ antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito. Kutime tiuj ĉi etaj tankoj ne havis turon.
  2. Malgranda tanko - tanketo kun la maso ĝis 5 tunoj. Ĝi estadis armilekipita per unu aŭ per kelke da maŝinpafiloj kaj la tanketo estis uzata precipe por esploro. Multaj tipoj de povis esti ekipitaj per naĝiloj kaj ili povis esti uzitaj dum bataloj je antaŭpontejoj dum superado de akvaj obstakloj. Tiu ĉi kategorio de tankoj troviĝis en la 20-aj jaroj ĝis la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj ĝi perdis sian signifon dum la Dua Mondmilito. Nuntempe tiu ĉi kategorio pereis, iliajn taktikajn taskojn transprenis reguligitaj batalveturiloj de infanterio kaj diversaj versioj de raŭpaj aŭ radaj kirasitaj veturiloj.
 
la malpeza tanko AMC 35 de Renault el la 1930-aj jaroj
  1. Malpeza tanko - kun la maso malpli multe ol 15 tunoj (pli poste 20 tunoj). Ĝi estas armilekipita per kanono de malgranda kalibro kaj per unu aŭ per kelke da maŝinpafiloj aŭ nur per maŝinpafiloj. Ili estis destinitaj por subteni infanterion aŭ rajdistaron en sturm- kaj defend-bataloj, esplorado kaj atakoj aŭ patrolado. Nuntempe tiu ĉi kategorio de tankoj preskaŭ pereis (en Usono okazas evoluo por eksporto), iliajn taktikajn taskojn transprenis reguligitaj batalveturiloj de infanterio kaj diversaj versioj de raŭpaj aŭ radaj kirasitaj veturiloj.
  2. Meza tanko - kun la maso 15 ĝis 30 tunoj (pli poste ĝis 40 tunoj). Ili estas armilekipitaj per kanono de meza aŭ granda kalibro kaj per maŝinpafiloj. La ĉefa tasko estas subteno de infanterio dum sturmo kontraŭ fortikigitaj pozicioj de kontraŭulo. Ili havas ekvilibritan proporcion de la moviĝemo kaj la blendo. La mezaj tankoj estas kutime armilekipitaj per kanono, kapabla efike neniigi la malamikajn tankojn. La hodiaŭaj ĉefaj bataltankoj estas ties rektaj sekvantoj, kvankam ilia maso iom post iom kreis kaj la hodiaŭaj tankoj, ekz. AbramsLeopard, pro siaj masoj falas jam en kategorion de pezaj tankoj.
  3. Peza tanko - kun la maso super 30 tunoj (pli poste super 40 tunoj). Tiuj ĉi tankoj estas tankoj kun peza blendo, kun po unu aŭ po kelke da kanonoj de meza kaj granda kalibro kaj maŝinpafiloj. Ili estis destinitaj por trarompi profundan malamikan defendon, por subteni signifajn atak-operacojn kaj por batalo kontraŭ daŭraj fortikaĵoj de malamiko. Ili estis kapablaj neniigi ĉiujn aŭ almenaŭ plimulton de malamikaj tankoj je grandaj distancoj.

Divido laŭ destino redakti

En la periodo post la Dua Mondmilito estiĝas iom post iom nova divido de la tankoj:

  1. Ĉefa bataltanko - Ĝi estiĝis iom post iom pro evoluo de la mezaj kaj la pezaj tankoj post la Dua Mondmilito. En tiun ĉi kategorion apartenas preskaŭ ĉiuj tankoj de la nuntempaj armeoj.
  2. La kategorio malpeza tanko estis dividita en du signifajn grupojn:
    1. Infanteria batalveturilo - kie falas rimedoj de transporto kaj pafsubteno de infanterio kiel estas kirasitaj transportiloj kaj batalveturiloj de infanterio.
    2. Batalveturilo - tankoj (aŭ prefere raŭpaj kirasitaj veturiloj) estas specialigitaj por certa agado - apartenas ĉi tien ekzemple memmovaj kontraŭaviadilaj sistemoj kun kanona aŭ raketa armilaro, persekutiloj de tankoj kun kontraŭtankaj telekondukaj pafaĵoj.
  3. La kategorio peza tanko en la origina aspekto pereis kaj ties taskon transprenis memmovaj artileriaj sistemoj, konstruita kutime sur la tanka ĉasio kaj armilekipita per haŭbizoj aŭ per kanonaj haŭbizoj de granda kalibro en grandampleksa turniga turo.

En Sovetunio kaj Rusio estiĝis kaj estis enpraktikigitaj en armilaron ankaŭ du entute unikaj tankaj konstruoj. La unua estas raketa persekutilo de tankoj IT-1 Drakon, konstruita iam fine de la 60-aj jaroj sur ĉasio de tanko kaj armilekipita per tre efika sistemo de kontraŭtankaj telekondukaj pafaĵoj. Ĝi prezentis propre veran raketan tankon. La alia konstruo estas batalveturilo por subteni tankojn - denove temas pri konstruo sur tanka ĉasio. La veturilo estas armilekipita per kvar kontraŭtankaj telekondukaj pafaĵoj, per du aŭtomataj kanonoj de kalibro 30 mm, per kelke da maŝinpafiloj kaj per aŭtomata grenatĵetilo. Ĝi estas destinita por batalo kontraŭ malamikaj tankoj je grandaj distancoj, por batalo kontraŭ batalhelikopteroj, por batalo kontraŭ malamikaj pozicioj de kontraŭtankaj telekondukaj pafaĵoj kaj kontraŭ pafistoj el permanaj kontraŭtankaj armiloj, samkiel kontraŭ aliaj rimedoj prezentantaj altigitan minacon por la propraj tankoj.

De la bataltankoj estas derivitaj ankaŭ diversaj subtenigaj veturiloj, kiuj sekurigas agadon de tankaj taĉmentoj sur batalkampo aŭ en ties senpera proksimeco. Ili estas ofte konstruitaj sur la sama aŭ simila ĉasio kiel bataltankoj.

  1. Sav-haŭliga tanko - ĝi ne havas klasikan turon, ĝi estas destinita por retirado de enfalintaj aŭ difektitaj tankoj sur batalkampo aŭ en ties proksimeco, ĝi helpas dum riparoj de la bataltankoj en batalkondiĉoj. Ĝi estas ekipita per fortaj vinĉoj kaj argana levilo kun tonaro sufiĉa por levi la tankan motoron aŭ la tutan tankan turon. Ĝi estas ekipita per bezona ilaro, agregatoj kaj rezervaj konsisteroj por riparoj de la damaĝitaj ĉasioj de bataltankoj.
  2. Pionirara tanko - tasko de la pioniraraj tankoj estas reguligo de tereno kaj forigo aŭ transpontigo de obstakloj, kiuj malhelpas la movon aŭ limigas la movon de la bataltankoj. Ofte ili kunlaboras kun sav-haŭligaj tankoj. Plua el la taskoj estas preparo de paf- kaj defendpozicioj. La pioniraraj tankoj estas ekipitaj per buldoza lamenego kaj ofte ankaŭ per elkavatora levilo por teraj laboroj.

Al la pioniraraj tankoj apartenas ankaŭ:

  • pontotanko - ĝi ne havas turon, anstataŭ tio ĝi portas ponton aŭ pontan konsisteron kun sufiĉa portebleco kaj ĝi estas ekipita per ekipaĵaro por ties senpriserva meto en batalkondiĉoj. Ili ebligas per tio al la bataltankoj superi kontraŭtankajn tranĉeojn, pli malgrandajn riverojn, ravinojn kaj aliajn profundajn obstaklojn. La pontero estas uzebla ankaŭ por plialtigo de portebleco de normala ponto.
  • deminiga tanko - ĝi kreas trairejojn en minkampoj. Ĝi likvidas minojn per tio, ke ĝi anticipe eksplodigos ilin, disbatos aŭ forigos el la vojo. La deminigaj tankoj ne estas kutime specialigitaj, tio estas plimulte klasikaj bataltankoj plenigitaj per deminiga aparato, sed ekzistas ankaŭ specialaj konstruoj, kies ĉefa diferenco estas ebleco de teleprirego.
  • deminiga aparato povas esti de diversa konstruo: ekzemple pezaj (ofte dentigitaj) metalaj diskoj aŭ cilindroj, kiujn la tanko puŝas sur pendigiloj antaŭ si, eksplodigos la minojn anticipe, ekturnigita bobeno kun peziloj sur ĉenoj neniigas la enfositajn minojn per tio, ke ĝi dispecigos ilin aŭ eksplodigos ilin, antaŭe surmuntitaj lamenegoj elplugas la minojn forviŝante ilin flanken, sur la elplugitajn minojn (kaj teraĵon) estas metita perkuta eksplodigaĵo kaj tiu sekve eksplodigita, pro kio la elplugitaj minoj estas eksplodigitaj.

Speciala speco de pioniraraj plenigiloj de tanko estas ekzemple:

  • buldoza lamenego - surmuntita antaŭ la tanko aldone aŭ kiel daŭra ekipaĵo, ĝi ebligas rapide elfosi tranĉeon por tanko aŭ alian teknikon, ĝi karakterize mallongigas tempon bezonatan por preparo de defendposteno.
  • tranĉea plugilego - plugilego tirata malantaŭ tanko, per kiu estas kreita dum unu veturo klasika tranĉeo por infanterio.

De la bataltankoj estas derivitaj pluaj diversaj kirasitaj batalveturiloj kaj derivaĵoj de tankoj:

  1. Flamĵetila tanko - tanko armilekipita per flamĵetilo.
  2. Kontraŭaviadila tanko - tanko armilekipita per kontraŭaviadilaj kanonoj de malgranda kaj meza kalibroj.
  3. memmoviga kanono

Memmoviga kanono redakti

Memmovigaj kanonoj estas uzataj kiel anstataŭo anstataŭ klasika tirata artilerio. Plimulto de modernaj tipoj havas ŝargaŭtomaton kaj pafdistancon pli ol 30 kilometroj. Laŭ taktika destino eblas la memmovigajn kanonojn dividi jene:

  1. Memmoviga haŭbizo / Memmoviga kanona haŭbizo / Memmoviga kanono / Memmoviga minĵetilo - ili pafas plejparte per nerekta kanonado.
  2. Ataka kanono - ĝi pafas per rekta kanonado kaj ĝi estas precipe destinita por rekta subteno de la infanterio kaj la tankoj. Siamaniere ĝi kreas ian intergradon inter la memovigaj kanonoj kaj tankoj. Hodiaŭ oni jam preskaŭ ne uzas ĝin, sian plej grandan kreskon tiu ĉi branĉo de kirasita tekniko ekregistris en la Dua Mondmilito.
  3. Persekutilo de tankoj
     
    Kanona persekutilo de tankoj en sentura aspekto
    - kirasita veturilo specialigita por neniigado de tankoj, la kanono povas esti en moviĝema turo aŭ en la korpo de sentura veturilo, poste ĝi celas senĉese antaŭen kaj ties movo estas limigita.

Kunlaborado kun aliaj armiloj redakti

La tankoj ne povas kaj eĉ ne povos batali solaj kontraŭ ĉiuj specoj de armiloj. La tanko devas esti kiel eble plej forta en sia primara funkcio - ataki surpinte de siaj soldataroj. Sed okaze de savo ĝi devas esti kapabla minimume mallongtempe, operaci memstare aŭ gvidi defendon.

Ĉiu armilo havas siajn malfortajn lokojn, tial la tankoj devas kunlabori:

  • kun aliaj batalveturiloj
    • Migrantaj kontraŭaviadilaj sistemoj - ili akompanas tankojn dum transŝovoj aŭ ankaŭ rekte sur batalkampo, en konsisto de tankaj taĉmentoj. Ili estas lokigitaj sur rada aŭ pli ofte, sur raŭpaj ĉasioj. Ili estas armilekipitaj per kontraŭaviadilaj raketoj kaj aŭ per aŭtomataj kontaŭaviadilaj kanonoj. Per la raketoj ili nenigas militaviadilojn kaj helikopterojn je distanco pli ol 10 km, per kanonoj je distanco ĝis 3–4 km. Ili donas per tio al tankaj taĉmentoj ŝirmon konraŭ flugatakoj.
    • Memmovigaj kanonoj - ili havas grandan kalibron kaj kapablas efektive neniigi areajn celojn, al kiuj la tanko konsumus tre multe da obusoj aŭ fortan kontraŭtankan defendon. Por neniigi moviĝemajn etdimensiaj celoj ili tro ne taŭgas, kvankam ili kapablas gvidi ankaŭ rektan kanonadon kontraŭ malamikaj tankoj, tio ne estas ties ĉefa tasko. Sturmante ili antaŭenveturas en la dua aŭ la tria sinsekvo kaj ili gvidas la kanonadon dumhalte kontraŭ celoj, kiujn markos al ili gvatistoj aŭ la tankoj en la unua sinsekvo.
    • Kontraŭtankaj rimedoj - tankaj kanonoj havas al pli granda distanco sole limigitan precizecon, tial dum certaj cirkonstancoj estas konvene uzi, por neniigi malamikajn tankojn, kontraŭtankajn telekondukatajn pafaĵojn kaj kontraŭtankajn kanonojn, tio validas precipe en la defendo, sed veturiloj kun kontraŭtankaj raketoj estas uzeblaj ankaŭ en atakoj.
    • Esplorveturiloj - tanko ne devas enveturi en kaptilon, tiuj ĉi veturiloj estas iliaj okuloj kaj oreloj. Esploron kapablas fari ankaŭ helikopteroj kaj aviadiloj, sed de supre ne estas videbla tio, kio de sur la tero kaj male.
  • kun infanterio kaj motopafistoj
    • Dum bataloj kontraŭ malamika infanterio estas subteno de la propra infanterio por la tankoj netaksebla. La infanterio kaj la motopafistoj, kun siaj kirasitaj transportiloj kaj batalveturiloj de infanterio, kapablas efike batali kontraŭ la malamikaj pafistoj kun permanaj kontraŭtankaj armiloj kaj kontraŭ la priservoj de kontraŭtankaj raketaj sistemoj. La tankoj denove donas al la infanterio ŝirmon kaj pafsubtenon.
  • kun artilerio
    • la artilerio kaj raketĵetiloj estas efika rimedo kontraŭ areaj kaj punktceloj, per sia kanonado kaj pafado ili rompas la defendon de kontraŭulo neniigante iliajn defendpoziciojn kaj pafrimedojn, same bone ili kapablas rompi ankaŭ konsistojn de de sturmantaj soldataroj kaj per tio malfortigi ilian batforton. Subtenaj rimedoj de la tankaj taĉmentoj, precipe la kontraŭaviadilaj kaj la kontraŭtankaj sistemoj estas kutime malpli multe rezistemaj ol la tankoj, do eĉ nerekta artileria kanonado kapablas elimini aŭ neniigi ilin.
  • kun aviadilaro
    • esploro - havi ĝustatempajn kaj precizajn informojn pri dislokigo de la fortoj de malamiko estas unu el principaj konsisteroj de la efika defendo kaj la efektiva atako
    • batalo - aviadiloj kaj helikopteroj estas unu el la plej efikaj armiloj dum batalo kontraŭ la tankoj kaj tial estas bone la aviadilaron de malamiko, se ne jam neniigi, do almenaŭ laborigi kaj limigi la eblecojn de ĝia agado por la propraj taĉmentoj.

Modernaj tankoj redakti

 
Leclerc

La armeo de Usono estas komplete armilekipita per tanko M1A2 Abrams. Sed pro okazo de endanĝerigo troviĝas ĉi tie ankaŭ miloj da tankoj M60. Germanio fabrikas kaj uzas tankojn Leopard kaj Leopard 2. Francio havas en la armilaro eminentan Leclerc-on. La brita armeo havas en la armilaro kiel klasikan tankon Chalenger IIChieftain. La plej moderna rusa tanko estas T-90, eventuale la modernigita T-72B. Nuntempe Rusio havas prototipon de tanko de la 4-a generacio T-95. Sed super ties seria fabrikado pendas demando.

Modeloj redakti

Vidu ankaŭ redakti