Municio estas la tutaĵo, kiu utilas por ŝargi pulvopafilon, tio estas, pafarmilo, kies energio venas de eksplodo. Ĝi konsistas almenaŭ el eksplodaĵo kaj pafaĵo. La pafaĵo povas esti kuglo, obuso aŭ plumberoj (ekzemple en la municioj por ĉasado).

Skemo de municio por fajrarmilo
1 Pafaĵo (kuglo, obuso...)
2 Kartoĉo, aŭ kuglingo
3 Ŝargo (eksplodaĵo)
4 Fundo de la kartoĉo
5 Iniciatilo

La vorto "municio" venas el la franca verbo "munir" (provizi), kaj almontris ĉion, kion oni bezonas. Pli malfrue, ĝi iĝis "Ĉio, kion oni bezonas por la milito", poste, tio, per kio oni provizas la pafarmilojn.

Municio estas grava en milito aŭ simpla interpafado. Sufiĉa provizo de municio povas helpi al venko kaj inverse, kiam finas municio, finas ebloj venki aŭ eĉ rezisti.