Afusto

peco aŭ mekanismo sur kiu oni instalas pafilon por faciligi la pafadon

Afusto[1] estas la peco aŭ mekanismo sur kiu oni instalas pafilon por faciligi la pafadon kiam la ĉefa korpo de la armilo ne facile povas esti rekte subtenita de la faranto(j) de la pafo.

Por ekzemplo, pistoloj, revolveroj kaj fusiloj nek disponas nek bezonas afustojn el kiuj estu pafitaj ĉar tiuj armiloj ne estas tro pezaj kaj povas esti tute subtenitaj kaj manipulitaj fare de siaj pafistoj en la momento de la pafo.

Male, kanonoj de batalo, kanonoj sur ŝipoj, maŝinpafiloj aŭ aŭtomataj kanonoj sur aviadiloj aŭ maŝinpafiloj por la infanterio estas armiloj tro pezaj por esti subtenitaj de siaj pafantoj kaj pro tio ili estas ankaŭ tro pezaj por ke la pafo estu minimume efika. Pro tio ili estas disponitaj sur taŭga afusto, kiel por ekzemplo la bazo de batalkanono, la tureto de ŝipo, la afusto (unupieda, dupieda aŭ tripiedo) de maŝinpafilo, aŭ, ĉe armiloj sur aviadilo, sur konvena afusto.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti