Meĥanismo
(Alidirektita el Mekanismo)
En meĥaniko, meĥanismo aŭ mekanismo nomiĝas tutaĵo el rigidaj eroj (interrilate) moveblaj kaj ne moveblaj, kies celo estas la transporto de movoj kaj fortoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/1/14/Gears_animation.gif)
Meĥanismo kaj motoro estas la esencaj partoj de maŝino.
Ĝenerale, meĥanismo estas strukturo de kunaranĝitaj elementoj kaj ilia maniero de funkciado (PIV2).