Fusilo

mana, pulva aŭ pneŭmata pafilo kun longa tubo

Fusilo estas mana, pulva aŭ pneŭmata armilo kun longa tubo. Se ĝi uzas pulvon, ĝi nomiĝas pafilo.

La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) klarigas ke temas pri portebla pafilo aŭ armilo, "konsistanta el ligna afusteto kaj ŝtala tubo, pli longa ol tiu de karabeno".[1]

Specoj de fusiloj redakti

  • Fusilo Dreyse, uzita en la prusa armeo
  • ekzakta aŭ ĉasa fusilo estas fusilo por ĉaso.
  • dutuba fusilo estas fusilo, kiu havas du tubojn. Iam ili servis por havi du pafojn sen reŝargo; alia celo estas havi du malsamajn pafaĵojn, ekzemple kuglojn kaj plumban grajnaĵon.
  • kanelita fusilo estas fusilo, kiu havas kanelojn en la tubo por rotaciigi la kuglon kaj tiel stabiligi ĝian flugon.
  • glata fusilo estas fusilo, kiu ne havas kanelojn en sia tubo.
  • pneŭmata fusilo estas fusilo, kiu ĵetas kuglojn per gaso (ĉefe per karbona dioksido aŭ aero).
  • aŭtomata fusilo reŝargas sin post la pafo kaj eble (tut-aŭtomata pafilo) eĉ aŭtomate ellasas pliajn pafojn (maŝinpafilo).
  • sturmofusilo
  • rapidpafa fusilo
  • kontraŭtanka fusilo
  • karabeno estas malpli longa ol fusilo.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. artikolo fusilo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio - atentu ke la vorto ne enhavas la vortokrean silabon -il- kiel en arm'il'o aŭ paf'il'o, sed en ĝi fusil' estas la vortoradiko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti