Sturmgewehr 44 (aŭ Sturmgewehr 43) - germana fusilo inventita dum la dua mondmilito.

StG 44
firearm model vd
Dum 1942 - nekonata/nuntempe
vdr
Sturmgewehr 44

Ĝi uzis kartoĉon de 7,92 mm-a “kurz”, havis pistolsimilan pafilkapon, arkan kartoĉujon por 30 municioj, gas-elĵeta funkcia sistemo. Ĝi estis ege preciza kun komplika konstruo.

La avangarda konstrukcio forte influis la postmilitajn armil-planistojn, ekz. la ergonoman formon kopiis ankaŭ AK-47, kvankam la funkcia principo estas tute alia.

Ĝi okazis sufiĉe nova, ĉe ĝi germanoj instalis eĉ noktovidilojn. Ĝia produktado forte malgrandiĝis en 1944-45 pro manko de la alojaj (kun stxalo) materialoj, tial la armilo ne influis finon de la milito. Do StG 44 apartenas al la nesukcesintaj naziaj teknikaj ideoj. Hitler mem nomis ĝin "Sturmgewehr 44", kvankam ĝi estis kreita jam en la 1943a jaro. La ĉefa kreinto estas sinjoro Schmeisser.

StG 44 naskis novan armilan specon Sturmofusilo. Interese, ke nomo por la speco estas sama nomo "Sturmgewehr" ("Fusilo por ataki", "Sturma fusilo"), kiun proponis Hitler. Do "sinjoro 18" estas aŭtoro de nomo de unu el armilaj specoj (unu el okazoj, ke fiuloj pliriĉigis nian vortaron: ekzemple, sinjoro Goebbels inventis la frazon Fera kurteno)!

Ĝian formon prenis la fama AK-47, sed la funkcia principo estas tute alia. Usona M16 malpli similas ekstere, sed tre simila kun Stg.44 interne.