-il-
sufikso en Esperanto
La esperantlingva sufikso "-il-" aldonatas al vortradikoj por indiki uzon kiel instrumento, rimedo, aparato, ĝenerale helpa objekto por plenumi ian agon.
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
Ekzemploj
redakti- muziko → muziki → muzikilo = instrumento por fari muzikon
- fosi → fosilo = instrumento por fosi
- fajfi → fajfilo = instrumento por fajfi
- kudri → kudrilo = pinta instrumenteto por kudri
- tondi → tondilo = instrumento por tondi (kiu konsistas el du klingoj)
- ŝlosi → ŝlosilo = instrumento, kiun oni turnas en seruro por ŝlosi aŭ malŝlosi
- pintigi → pintigilo = instrumento por pintigi (ekz. krajonon)
- manĝi → manĝilo = instrumento por manĝi (telero, kulero, tranĉilo, forko, manĝbastoneto, glaso aŭ simile)
- linio → linii → liniilo = instrumento, kiu helpas en desegnado de linioj
- butero → buteri → buterilo = tranĉileto por ŝmiri buteron sur ekz. panon[1]