-an-

sufikso en Esperanto, esprimanta membrecon

La vortero -an- estas sufikso en la lingvo Esperanto, kiu signas ke objekto estas “membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko”[1]. La vortero, kiu staras antaŭ AN, ĉiam montras, al kio la ano apartenas.

Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

Similaĵoj en aliaj lingvoj: -aner (germana, ekzemple Franziskus, Franziskaner - do franciskano), -an- (itale, ekzemple America, americano - do amerikano), -en (france, ekzemple Inde, indien - do hindiano/baratano)

Ekzemploj [2] redakti

  • klubo → klubano = membro de klubo
  • familio → familiano = membro de familio
  • Eŭropo → Eŭropano = loĝanto de Eŭropo
  • Usono → Usonano = loĝanto de Usono
  • vilaĝo → vilaĝano = loĝanto de vilaĝo
  • kamparo → kamparano = loĝanto de kamparo
  • kongreso → kongresano = partoprenanto en kongreso
  • Kristo → Kristano = ano de Kristo, de la religio de Kristo.
  • Budho → Budhano = ano de Budho, de la ideoj de Budho.
  • Islamo → Islamano = kredanto je Islamo
  • respubliko → respublikano = subtenanto de la ideo ke ŝtato estu respubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika
  • ŝipo → ŝipano = homo, kiu servas sur ŝipo
  • civito → civitano = plenrajta membro de ŝtato
  • estraro → estrarano = membro de estraro
  • alia domo → alidomano = loĝanto de alia domo
  • sama lando → samlandano = loĝanto de la sama lando
  • sama religio → samreligiano = kredanto de la sama religio

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • la artikolon pri la parenca sufikso -ist-