-et-
publikigita versio estis patrolita je 20 feb. 2020. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 20 feb. 2020.
La vortero -et- estas sufikso en la lingvo Esperanto, kiu malgrandigas aŭ malpliigas la signifon de iu vortradiko, al kiu ĝi estas aldonata. Gramatike ĝi plenumas la signifon de diminutivo. La vortero estas oficiala sufikso, antaŭvidita en la Fundamento de Esperanto. Etimologie ĝi devenas de la sufikso -ett- de la itala lingvo (ekz.. libretto ‘libreto’).
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip-, -un- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
Similaĵoj en aliaj lingvoj: italaj -ett- (vidu supre), -in- (letto ‘lito’ - lettino ‘liteto’), hispana -et- (sol ‘suno’ - soleto ‘suneto’), germana -chen (Schwein ‘porko’ - Schweinchen ‘porketo’) kaj -lein (Mann ‘viro’ - Männlein ‘vireto’), nederlanda -je (beet ‘peco’ - beetje ‘peceto’), rumanaj -el (cântec ‘kanto’ - cântecel ‘kanteto’), -iţ- (fată ‘knabino’ - fetiţă ‘knabineto’).
EkzemplojRedakti
dik'et'a
dom'et'o
dorm'et'i
plor'et'i
pord'et'o
Vidu ankaŭRedakti
- la artikolon pri -eg-, la koresponda esperantlingva sufikso pri aŭgmentativo