-ing-

sufikso en Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La esperantlingva sufikso "-ing-" el vortradiko faras instrumenton kun funkcio de "tenilo, en kiun oni parte aŭ tute metas ion".

Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

Ingo estas objekto, en kiu alia objekto aŭ membro estas enigita kaj fiksita, ordinare per sia ekstremaĵo. Tiu vorto formiĝas per aldono de la finaĵo -o de substantivo al la sufikso kiu tiam iĝas radiko.

Ekzemploj redakti

  • glavoglavingo = tubeca objekto, en kiun oni metas la klingon de glavo
  • cigaredocigaredingo = tubeto, en kiu oni tenas cigaron por fumi ĝin
  • ŝraŭboŝraŭbingo = ringo, en kiun oni ŝraŭbas ŝraŭbon
  • ovo → ovingo = vazeto, en kiun oni metas ovon por ĝin manĝi
  • piedopiedingo = ringo, en kiun oni metas piedon por surĉevaliĝi kaj rajdi
  • fingrofingringo = fingropinta protekta ĉapo uzata dum kudrado[1]

Notoj redakti

  1. ekzemploj cititaj el PMEG

Eksteraj ligiloj redakti