Kromnomo

(Alidirektita el -ĉj-)

Kromnomo laŭ PIV estas kvazaŭ sinonimo de alnomo, kaŝnomo. Temas pri neoficiala nomo de unuopulo kiu uzas ĝin kiel pli facila, familiara, amika nomo. Ties uzado povas respondi al diversaj necesoj aŭ simple emoj.

Historie, ankaŭ laŭ PIV, kromnomo estus la tria aŭ kvara nomo de Roma civitano, esprimanta origine personan distingon.

KaresnomojRedakti

En Esperanto oni povas krei karesnomojn per la sufiksoj -ĉj- por viraj personoj kaj -nj- por inaj personoj. Krome ankaŭ ekzistas la neoficialaj sufiksoj -pj- por neduumuloj kaj la seksneŭtrala -j- por ĉiuj.[1] Antaŭ ĉi tiuj sufiksoj oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Oni kutime konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn.

RetnomojRedakti

Retnomo estas kaŝnomo, kiun oni uzas enrete. Kutime retnomoj estas uzataj je retforumoj, blogoj, babilejoj, ktp. La uzado de retnomoj helpas kuraĝigi partoprenon de malkuraĝuloj aŭ anonimuloj kaj malhelpas la identigon de la retuzantoj, kio povas esti el utila ĝis necesa.

En Vikipedio kelkaj uzantoj uzas retnomojn kiuj absolute kaŝas sian veran identecon dum aliaj metas sian propran nomon tute aŭ parte.

ReferencojRedakti

  1. Bertilo Wennergren (2020-01-01). J° kaj PJ°. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Arkivita el la originalo je 2020-02-09. Alirita 2020-02-09.