Anjo Amika
Anjo Amika estas la artistnomo de Anna Bartek, kantistino el Hungario. Ŝia repertuaro ampleksas modernajn, klasikajn kaj ekleziajn kantojn. Ŝiaj diskoj estas eldonitaj de Kooperativo de Literatura Foiro, el Svislando.[1]
Anjo Amika | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Anjo Amika |
Naskiĝo | 19-an de junio 1955 (69-jaraĝa) en Kaposvár |
Lingvoj | hungara • Esperanto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kantisto esperantisto |
Biografio
redaktiŜi naskiĝis la 19-an de junio 1955 kaj esperantiĝis en 1971. Post la muziklernejo de la Infankoruso de Hungara Radio kaj Televido, unu jaron ŝi studis en la Gimnazio Vasvári Pál, en la muzikfaka klaso. En la sama jaro 1970, ŝi estis selektita al la Konservatorio Béla Bartók kie ŝi estis en la fako: klasika kanto.
Post la abiturientiĝo, ŝi vizitis dum jaroj paralele du studiojn: la centran leĝermuzikan kaj la t.n. Pop metiejon de la Hungara Radio. En 1971 unue ŝi eklernis Esperanton en la vilaĝo Agárd, poste ŝi daŭrigis la lernadon de la lingvo en Budapeŝto ĉe s-ino Pechan. En 1985 ŝi partoprenis kvintagan superintensivan Esperanto-kurson, gviditan de Péter András Rados. Li tradukis la plej multajn el ŝiaj kantoj en Esperanton. En 1986, li donis la artistan nomon Anjo Amika al ŝi.
Pliaj trejnadoj, formadoj sekvis ekde 1995 en Kultura Centro Esperantista, kun partoprenado de Plurnivelaj Internaciaj Kursaroj, en 1996 en du partoj ŝi partoprenis Projekton Kleran, gviditan de Katalin Smidéliusz nun Katalin Kováts. Poste en Kultura Centro Esperantista, en La Chaux-de-Fonds, pli kaj pli maturiĝis en ŝi, ke ŝi volas helpi al novlernantoj de Esperanto. Al tio, ŝi ricevis ĉiun bezonatan helpon kaj en KCE, en Budapeŝto, kie en 2004 ŝi komencis instrui la lingvon por komencantoj, foje laŭ tradicia metodo, uzante lernolibron, ĉefe tiun de Oszkar Princz, aŭ iom post iom per rekta metodo. Gvidis ankaŭ intensivan kurson de 40 horoj dum unu semajno. Ŝi ekhavis multe da spertoj dum tiuj lingvokursoj kaj la sento post sukcesaj lingvoekzamenoj de ŝiaj gelernantoj pli inspiris ŝin okupiĝi pri ĉi tiu por ŝi tre grava afero.
Transdoni lingvokonon al aliaj, kiuj volas ne nur lerni Esperanton, sed ankaŭ aktivi en Esperanto-organizoj, estas la celo allogi ilin por realigi tiun celon. Por pli altigi ŝian lingvoinstruan nivelon, partoprenis - kvankam nur unu semestron – la Instruistan Trejnadon en la Universitato Adam Miczkiewicz, kie de Katalin ili havis informojn pri la projekto „Ekparolu!”, kiu tuj ekplaĉis al ŝi. Post hejmeniro pasis eble du semajnoj kaj ŝi aliĝis al la projekto, kiu jam laŭ ŝi estas programo de la 12a de decembro 2016, kiam estis preta la definitiva paĝaro por unue en la agendo indiki la horaron, laŭ kiu eblas akcepti mendojn de parolsesioj. Nur la unua parolsesio estis iomete malfacila, sed ju pli da parolsesioj estis realigitaj de ŝi des pli da spertoj ŝi ekhavis ankaŭ dum tiuj parolsesioj. Inspiris ŝin la helpemo al la genevoj por plibonigi iliajn parolkapablojn.
Por ŝi ĉiam estas tre grave, ke la parolsesioj disvolviĝu en bona, amika etoso, ke la genevoj povu sen timo ekparoli jam ĉe la unua fojo. Ŝi konscias, ke por gvidi bonan parolsesion estas bezonata multe da antaŭa laboro, preparo de modelfrazoj por utiligi en kazo de gramatikaj demandoj. Havi ĉemane afiŝojn por montri al la nevo/nevino. Alia grava afero estas la reala informo pri la lingvo mem, kaj pri ties historio, kiam la lernanto atingas tiun nivelon, ke komencas interesiĝi ankaŭ pri tio. Se konsili legotajn librojn, spektindajn filmojn en Esperanto, ŝi ofte mencias la katalogon, la filmejon, proponante aŭskulti esperantlingvajn kantojn, la ekzercaron de Edukado.net. Jes ja foj-foje estas malkovrita ŝia artisteco, kiel kantistino, ĉu de la nevo/nevino mem, kiu jam aŭdis unu kanton de ŝi, ĉu de ŝi.
Gravas emfazi, ke Esperanto havas literaturan, muzikan, teatran kaj filman kulturojn, aldone ankaŭ la sciencan. Plej ofte la interesiĝo estas pli literaturo, sed ne mankas informadika, scienca scivolemo de la genevoj. Estas inde doni informojn pri Esperanto-kluboj en la proksimecoj de la genevoj, kie ankaŭ eblas praktiki la paroladon de la lingvo. Ŝi havas kelkajn eksajn nevojn, kun kiuj pere de skajpo ankoraŭ foje korespondante, foje parolante ili traktas tiklajn gramatikajn demandojn. Konklude, ŝi ne nur ekŝatis helpi al genevoj ene de Ekparolu, sed ekamis. Kiam ŝi legas informon, ke iu eksa nevo/nevino akceptis esti onklo/onklino por ŝi estas plej kortuŝa, bona novaĵo. Ankaŭ ĉi tio estas la celo, ke el inter genevoj, ili havu novajn geonklojn.
Diskaro
redaktiBela Revo
redaktiEldonita en 2002:
- Bela revo
- Nasku min, Panjo
- Ino de l' am
- Amaras vundo de dolor'
- Falas flaviĝinta frond'
- La Sunfilino
- Restu kun mi
- Ave Maria Péter Wolf/Kámlán Fülöp/Perlo Miela
- Trovis mi patrujon
- Por vid' via
- Se mi estus rozo
- Ŝipo de l' pac' *
- Por vidi la mondon
- Jen mia preĝo
- Ave Maria Bach/Gounod
- Ho bebo, ekdormu jam
- Napolo tute alias
- Napolo, koro de la mondo
- Rumor' de nenio
Dimanĉa koncerto
redakti- 1994/2002 reeldono Kooperativo de Literatura Foiro
- Ho venu vi, Immanuel
- Psalmo Hungara
- Venkos ni en gloro
- Jen mia preĝo
- Ho manojn miajn
- Ĥoralo de Bach
- Ave Maria
- Te Deum laudamus
- Psalmo centa
- Kiam vekas nin aŭroro
- Venu kredantoj
- Restu kun ni, subiras jam la sun'
- Ĥoralo de Bach
- Ho bebo ekdormu jam
Kasedo
redakti- Ho bebo ekdormu jam - La 1a kasedo: Por vidi la mondon - proprakoste eldonita en 1992.
Notoj/referencoj
redakti- ↑ Ano de Hungaria Esperanto-Asocio
Fontoj
redakti- Suso Moinhos: Anjo Amika: muziko kiel vivotakto
- Beletra Almanako (24), oktobro 2015. pp. 94-97.
Eksteraj ligiloj
redakti- Anjo AMIKA Arkivigite je 2005-02-15 per la retarkivo Wayback Machine - Biografieto kaj MP3-dosieroj ĉe MusicExpress
- Anjo AMIKA - Ŝia retejo ĉe ipernity - mp3-dosieroj el "Bela Revo"
- Anjo AMIKA - You Tube
- MusicBrainz - Anjo Amika
- Niaj atingoj kaj malsukcesoj
- Beszámoló a 2016. december 18-i Közgyűlésről és Zamenhof ünnepségről - hungare Arkivigite je 2018-01-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Anjo Amika - Trovis Mi Patrujon
- Anjo Amika - Ave Maria
- Anjo Amika - Anna Bartek repertoárja - muziko, zene