Anno (nomo)
seksneŭtrala persona nomo
(Alidirektita el Anjo)
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la persona nomo Anno. Pri la japana dolĉaĵo, bonvolu vidi la artikolon anno. |
Anno | |
---|---|
Informoj | |
Originala nomo | Anno |
Eble sama | Ano |
Unu origino de la nomo estas la hebrea nomo Ĥana, kiu troviĝas en la Biblio (1 Sam 1:2). Tamen, la nomo ekzistas ankaŭ en romia mitologio (fratino de Dido kaj la diino Anna Perenna) kaj kiel ina formo de la antikva ĝermana nomo Anno.
La Esperanta formo Anno aperas en la Fundamenta Ekzercaro, en la deka kaj naŭa eldonoj sur la paĝo 126, en la dua frazo de la paragrafo 36. Ankaŭ la formoj Ana kaj Anna[2] kaj la karesformo Anjo[3][2] estas uzataj en Esperanto.
Nacilingvaj formojRedakti
- Per latina alfabeto
- Ana (hispane, kroate, portugale, rumane, slovene)
- Ann angle
- Anna (angle, ĉeĥe, dane, estone, finne, germane, hungare, itale, nederlande, pole, slovake)
- Anne (angle, finne, france, germane)
- Per cirila alfabeto
- Анна (rusa)
- Ганна (ukraina)
- Per aliaj alfabetoj
- Αννα (greka)
Famaj nomportantojRedakti
RegantojRedakti
EsperantistojRedakti
Vira nomoRedakti
La nomo Anne estas plej kutime virina, sed en kelkaj lingvoj povas malofte ankaŭ esti vira. Jen kelkaj viroj nomataj Anne:
- Anne Robert Jacques Turgot, franca politikisto
- Anne de Montmorency, franca militisto
- Anne de Vries, nederlanda verkisto