Anne Brontë
angla romanistino kaj poetino
Anne BRONTË (naskiĝis la 17an de januaro 1820, mortis la 28an de majo 1849) estis angla verkistino.
Anne Brontë | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Anne Brontë | ||
Naskiĝo | 17-an de januaro 1820 en Thornton, Yorkshire, Anglio | |
Morto | 28-an de majo 1849 en Scarborough, Yorkshire, Anglio | |
Mortis pro | tuberkulozo [#] | |
Tombo | Scarborough [#] | |
Religio | Anglikanismo [#] | |
Nacieco | anglino | |
Etno | Angloj [#] | |
Lingvoj | angla [#] | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Patrick Brontë [#] | |
Patrino | Maria Branwell [#] | |
Gefratoj | Branwell Brontë • Charlotte Brontë • Emily Brontë • Elizabeth Brontë • Maria Brontë [#] | |
Profesio | ||
Alia nomo | Acton Bell [#] | |
Okupo | poeto • romanisto • governess • verkisto [#] | |
Laborkampo | poezio [#] | |
Aktiva en | Jorkŝiro [#] | |
Aktiva dum | 1836–1900 [#] | |
Verkado | ||
Ĝenroj | fantaziaj rakontoj, romanoj | |
Verkoj | The Tenant of Wildfell Hall ❦ Agnes Grey [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi naskiĝis en Thornton (Yorkshire) kiel filino de pastro kaj pasigis sian junaĝon en la soleca etoso de la pastra domo. Kun siaj du fratinoj Charlotte kaj Emily kaj sia frato Branwell ŝi frue elpensis fantaziajn rakontojn.
En la jaro 1846 la tri fratinoj publikigis la poemkolekton: Poems by Currer, Ellis, and Acton Bell. Timante antaŭjuĝojn ili uzis virajn pseŭdonimojn: Anne aperis kiel "Acton Bell".
Krome ŝi verkis la romanojn Agnes Grey (1847) kaj The Tenant of Wildfell Hall (1848).
Brontë mortis en 1849 en Scarborough, Yorkshire.
VerkojRedakti
- The Tenant of Wildfell Hall
- Agnes Grey
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.shef.ac.uk/misc/personal/cs1ma/anne/bronte.html Arkivigite je 2001-08-16 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.gutenberg.net/catalog/world/authrec?fk_authors=404[rompita ligilo]
- http://bronteblog.blogspot.com
- http://wildfell.aking-mahal.net Arkivigite je 2006-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
- http://groups.yahoo.com/group/BronteSistersLinks/ Arkivigite je 2011-05-01 per la retarkivo Wayback Machine