Anna (patrino de Maria)

patrino de Maria; ne nomata en la Nova Testamento aŭ Korano, sed la nomo Anna estas tradicia en kristanismo kaj islamo
(Alidirektita el Sankta Anna)

Sankta Anna (respektive Sankta Anno) estis laŭ kristana tradicio la patrino de Maria kaj do la avino de Jesuo.

Sankta
Anna
Patrino de Maria
Persona informo
חַנָּה
Ἅna
حنة
Naskiĝo nekonata
en nekonata
Morto nekonata
en nekonata
Tombo Tombo de Maria vd
Religio judismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj aramea vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patrino Emerentia vd
Gefratoj Sobe • Esmeria vd
Edz(in)o Joakimo, patro de Maria vd
Infanoj Maria, patrino de Jesuo vd
Profesio
Okupo mastrumado vd
Sanktulo
Honorata en Kopta eklezio; Ortodoksa eklezio; Katolika eklezio.
Festotago 26-a de julio (okcidente); 25-a de julio (oriente);
Kontraŭdisputoj Ne estas dokumentoj pri ŝi krom apokrifaj evangelioj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jesuo, Maria kaj Anna sur pentraĵo de Caravaggio.

Laŭ apokrifaĵo de 2-a jarcento la patrino de Maria nomiĝis Anna (hebree חַנָּה, Ḥannah) kaj la patro estis Joakimo.

Laŭ la legendo la gepatroj de Anna estis Stolanus kaj Emerencia, ili vivis en Betlehemo sen infanoj. Tiutempe la seninfaneco estis honto. Tial Joakimo forlasis la urbon kaj iĝis paŝtisto. Poste anĝelo aperis antaŭ li kaj diris, ke Anna naskos inan bebon havantan ankaŭ Sanktan Spiriton. Ŝi nomiĝu Maria.

Anna naskis Maria-n, baldaŭe Joakimo mortis. Anna elektis novan edzon Kleofas, sekve ŝi denove naskis inan bebon Maria. Baldaŭe Kleofas mortis. Anna denove elektis novan edzon Solomon, sekve ŝi denove naskis inan bebon Maria.

Laŭ la legendo Anna vivis kaj vidis Jesuon, kiam la Sankta Familio revenis el Egiptujo. Poste Anna ĉieliris.

Lingvaj variaĵoj redakti

En multaj lingvoj la persona nomo literumiĝas Anna aŭ Ana, foje malgrandigita al la karesformo Anetahispane Anita. En la litova lingvo la noma variaĵo estas Ona, en la germana estas Annette kaj en la latva simile Anete.

Vidu ankaŭ redakti