Sankta Anna
- Vidu ankaŭ la artikolon pri la biblia personaĵo profetino Anna.
Sankta Anna (respektive Sankta Anno) esta laŭ la katolika eklezio estis patrino de Dipatrino (Virga Maria).
Sankta | ||
Anna | ||
---|---|---|
Patrino de Benita Virgulino Maria | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | nekonata en nekonata | |
Morto | nekonata en nekonata | |
Tombo | Tomb of the Virgin Mary [#] | |
Etno | judoj [#] | |
Familio | ||
Patrino | Emerentia [#] | |
Gefratoj | Sobe [#] | |
Edz(in)o | Sankta Joakimo [#] | |
Infanoj | Maria [#] | |
Sanktulo | ||
Adorita en | Kopta eklezio; Ortodoksa eklezio; Katolika eklezio. | |
Festotago | 26-a de julio (okcidente); 25-a de julio (oriente); | |
Kontraŭdisputoj | Ne estas dokumentoj pri ŝi krom apokrifaj evangelioj | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Laŭ apokrifaĵo de 2-a jarcento patrino de Maria estis Anna, la patro estis Joaĥim.
Laŭ la legendo la gepatroj estis Stolanus kaj Emerencia, ili vivis en Betlehemo sen infanoj. Tiutempe la seninfaneco estis honto. Tial Joaĥim forlasis la urbon kaj iĝis paŝtisto. Poste anĝelo aperis antaŭ li kaj diris, ke Anna naskos inan bebon havantan ankaŭ Sanktan Spiriton. Ŝi nomiĝu Maria.
Anna naskis Maria-n, baldaŭe Joaĥim mortis. Anna elektis novan edzon Kleofas, sekve ŝi denove naskis inan bebon Maria. Baldaŭe Kleofas mortis. Anna denove elektis novan edzon Solomon, sekve ŝi denove naskis inan bebon Maria.
Laŭ la legendo Anna vivis kaj vidis Jesuon, kiam la Sankta Familio revenis el Egiptujo. Poste Anna ĉieliris.
Lingvaj variaĵojRedakti
En multaj lingvoj la persona nomo literumiĝas Anna aŭ Ana, foje malgrandigita al la karesformo Aneta aŭ hispane Anita. En la litova lingvo la noma variaĵo estas Ona, en la germana estas Annette kaj en la latva simile Anete.