-uj-

sufikso en Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

-uj- estas sufikso en Esperanto kun la ĝenerala signifo "io destinita por enhavi ion certan". En la praktiko ĝi havas tri pli precizajn signifojn:

  • X-ujo = Objekto celita por enhavi X-on. Ekzemple "monujo" = saketo por enmeti kaj porti monon, ĉefe monerojn kaj eventuale monbiletojn.
  • X-ujo = Arbo/kreskaĵo kies frukto estas X. Ekzemple "pomujo" = "pomarbo" (nuntempe ofte preferata).
  • X-ujo = Lando de X.
    • Se X estas popolano ĝi signifas "lando de tiu popolo". Ekzemple "Svedujo" = "lando de la Svedoj" = "Svedio" (nuntempe ofte preferata).
    • Se X estas reganto-titolo, ĝi signifas "lando regata de X". Ekzemple "grafujo" = "lando regata de grafo" = "graflando" (nuntempe ofte preferata).
    • Ankaŭ ekzistas "patrujo", "Esperantujo".
Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

Ujo estas elementa vorto kiu signifas objekton, kiu povas enhavi kaj teni aliajn objektojn. Tiel, ujo estas unu el la plej malnovaj iloj, kaj ujoj estas parto de nia ĉiutaga vivo de homoj. Iuj ujoj (kiel boteloj) povas enteni likvaĵojn kaj gasojn, tamen iuj aliaj ujoj (kiel korboj) endas enteni nur grandajn solidajn objektojn. Tiu vorto ujo formiĝas per aldono de la finaĵo -o de substantivo al la sufikso -uj- kiu tiam iĝas radiko.

Vorterklaso: sufikso

Statuso: oficiala, fare de Zamenhof en 1887.

Deveno: ?

Similaĵoj en aliaj lingvoj: ?

Nuna signifo kaj uzado: ?

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti