-on-

sufikso en Esperanto

La sufikso -on- devas esti postemetita al nombro. Ĝi indikas ĉiun egalan parton en kiu estas dividata unuo.[1]

Kvar kvaronoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

La noma sufikso -ono estas la rezulto de divido.

  • Duono estas unu dividata en du, aŭ .
  • Triono estas unu dividata en tri.
  • Kvarono estas unu dividata en kvar.
  • Kvinono estas unu dividata en kvin.
  • Kaj tiel plu.
  • Tri okonoj estas .
  • Tridek du centonoj estas .

La adjektiva sufikso -ona kvalifikas parton el tuto, kiu estas egale dividata.

Komunaj uzoj redakti

  • Duona horo = 30 minutoj
  • Kvarona horo = 15 minutoj
  • Duona tago = 12 horoj
  • Duona vokalo aŭ duonvokalo = j kaj ŭ

Referencoj redakti

  1. Vortfarado: on. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.