-ej-

sufikso en Esperanto, esprimanta specifan lokon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La sufikso -ej- respektive finaĵo -ejo estas uzata por lokoj ĝenerale, ekzemple manĝejo kie oni manĝas, sed plej ofte ĉambro aŭ similaĵo kie oni manĝas.

Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

Vorterklaso: sufikso
Statuso: oficiala, fare de Zamenhof en 1887.
Deveno: probable la germanlingva sufikso -ei (prononco [aj]), ekzemple Bäcker (bakisto) kaj Bäckerei (bakejo), Bücher (libroj) kaj Bücherei (librejo, biblioteko)
Similaĵoj en aliaj lingvoj: En la hispana ĉefe por homaj instalaĵoj por labori aŭ vendi iajn varojn oni uzas la sufikson -ería ekzemple zapatería, kie oni vendas aŭ aranĝas ŝuojn, nome ŝuejo, cervecería, kie oni vendas kaj trinkas bieron, nome bierejo ktp. Similas en la itala lingvo, ekzemple pizza (pico) kaj pizzeria (picejo) aŭ gelato (glaciaĵo) kaj gelateria (glaciaĵejo). En la rusa laŭkontekste similan signifon havas la sufikso -ня, kiel en пека́рня (bakejo) respektive резня́ aŭ бо́йня (viandejo aŭ buĉejo, de поре́з, tranĉo kaj бо́й, buĉo, bato, batalo). En la litova estas du koncernaj silaboj: -ykla, ekzemple kepti (baki) kaj kepykla (bakejo), aŭ kirpti (tondi, aparte tondi harojn) kaj kirpykla (hartondejo kaj frizejo), kaj -inė, ekzemple mėsa (viando) kaj mėsinė (viandejo), aŭ kava (kafo) kaj kavinė (kafejo).

Ekzemploj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti