Fingringo
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Fingroringo. |
Fingringo (fingr-ing-o) estas ingo, ŝirmilo, ĉapeto, en kiun oni enmetas la ekstremaĵon de fingro por ĝin ŝirmi dum kudrado.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a4/Fingerhut.jpg/220px-Fingerhut.jpg)
Historio
redaktiUnuaj fingringoj el osto aŭ eburo el neolitiko estis trovita apud Moskvo. Ĉe etruskoj fingringoj estis uzitaj jam en -500. En la nuna Germanio fingringoj estis alportitaj de la romianoj. Dum la 15-a jarcento fingringoj estis konstruitaj industrie el latuno. Ĉefaj produktcentroj de fingringoj estis tiam Kolonjo kaj Nurenbergo.
Formo kaj grandeco
redaktiFingringoj ĉiam havas malgrandajn kavetojn, kiuj ebligas neglitigan puŝon de la kudrilo. La grandeco de fingringo dependas de la grandeco de la fingro. La formoj povas esti glasformaj aŭ ankaŭ ring- aŭ tubformaj. Oni kutime portas fingringon sur la meza fingro de la labormano.
Kolektero
redaktiFingringoj estas ŝatataj kolekteroj, ĉar dum la diversaj epokoj ili estis faritaj el metalo, vitro aŭ porcelano. Unu el la plej famaj kolektoj estas tiu el la heredo de la fratoj Gabler en Schorndorf. En 1982 estis malfermita fingringomuzeo en Creglingen, Germanio.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Fingringomuzeo
- La historio de la fingringo Arkivigite je 2005-11-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Amikoj de Fingringo