Kudrado signifas kunligon de du (aŭ pli da) partoj de teksaĵo aŭ alia materialo per kudrofadenoj. Tio okazas permane, per kudrilo kaj unu fadeno, aŭ per kudromaŝino kun du fadenoj, supra kaj suba.

Kudrado. Pentraĵo de William-Adolphe Bouguereau, 1898.

La kudrado estas uzata por produkti vestaĵojn, ŝuojn,teksaĵojn por la domo (littukoj, kusenkovriloj, mantukoj, tablotukoj, kurtenoj, ktp), kaj ankaŭ ledaĵojn (valizoj, poŝoj, sakoj, monujoj, ktp), ktp.

Kudrado povas esti laboro (privata, familiaindustria) aŭ ŝatokupo.

La plej grava kampo de aplikado por kudrado estas la teksa industrio.

Krom kudrilo oni povas uzi fingringon, por protekti la mezan fingron de la dekstra mano, kiu puŝas la kudrilon.

Historio redakti

La historio de kudrado datiĝas de la Paleolitiko. Kudrado kutime estis uzata por ligi je punkto por punkto haŭtojn de bestoj por produkti veston aŭ ŝirmejon. Ĉe la glacimumio Ötzi, kiu vivis antaŭ pli ol 5000 jaroj, estis trovitaj profesie kudritaj vestaĵoj el kaprofelo kaj bovoledo. La indiĝenaj popoloj de la amerikaj ebenaĵoj uzis kompleksajn metodojn de kudrado por kunigi la pecojn de la tipioj. La kudrado estas asociita al teksado de folioj en Afriko por krei korbojn. La produktado de vesto farita el naturaj fibroj devenas de la Meza Oriento ĉirkaŭ 4000 AC.

En la Mezepoko, eŭropanoj dungis kudristinojn kaj tajlorojn . Tiutempe, la kudrado estis farita ĉefe de virinoj. Por la plej multaj homoj, la vesto estis multekosta kaj la virinoj estis devigitaj tiam kudri ilin por plilongigi ilian vivodaŭron. Kudrado estis uzata ankaŭ por vivtenado.

Apartaj formoj redakti

  • Specifa formo de la kudrado estas la ĉenpiko, kiam oni uzas nur unu fadenon por alkroĉi la materialon. Tiuj kudroj poste estas facile malligeblaj.
  • Ĉe malimo, la kudrado servas ne la interligon de materialoj, sed produktadon de teksaĵo mem.
  • Kudrado de la randoj de vundoj kaj tranĉoj en kirurgio kontribuas al la rapidigo kaj plibonigo de resaniĝo.
  • Se kudrado utilas por beligi ŝtofon, oni povas paroli pri brodado.
  • Se kudrado utilas por ripari ŝtofon, veston, oni povas paroli pri flikado.
  • Por reuzi eluzitan veston oni povas ĝin reversi.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En Esperanto redakti

Alilingve redakti