La termino kurteno havas aliajn signifojn, rigardu en Kurteno (apartigilo).

Pentraĵo de ĉambro kun kurtenoj, nome ruĝa por la febestro, verda por spacapartigo (Junulino leganta leteron, ĉ. 1657, de Johannes Vermeer).
Kroĉeta kurteno.

Kurtenoj estas moveblaj pecoj kiuj utilas por kovri fenestrojn, pordojn aŭ aliajn aperturojn, plej ofte el la interno de la konstruaĵoj. Ili estas faritaj ĉefe el tolaĵoj ĉu de allogaj, heligaj aŭ malheligaj koloroj, depende de la neceso. Ili ĉefa celo estas malhelpi ĉu totale aŭ parte la pason de la lumo kaj la videblecon el la ekstero.

La kurtenoj estas metitaj en ajna ĉambro kiu havas fenestrojn, sed ĉefe en dormoĉambroj por eviti lumon en la momento de la dormado. Tre ofte ili estas fajnaj kaj permesas la lumpason, sed ne la enrigardon, ja la elrigardon, kaj tiam ili nomiĝas fenestro-kurtenoj. Alia grava utilo estas ĝia kapablo malpermesi la aliron de malvarmo, ĉar dum ventopluvo, la vitro (kondukanta) permesas la malvarmiĝon kaj tiu povus pasi al la interna etoso malaltigante la temperaturon. Alia uzo estas apartigi spacojn ene de ĉambro sen aperturo nek apartiga muro kiam necesas provizore apartigi ilin.

Laŭ Francisko Azorín kurteno estas Pendanta tuko ĉe aperturo, por reguligi la enlumigon, por kaŝi ion. Lameno similcela.[1] Li indikas etimologion el la latina cortina, el curtis (korto).[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 123.
  2. Azorín, samloke.

Bibliografio redakti

  • Brian D. Coleman (2006). Window Dressings: Beautiful Draperies & Curtains for the Home. ISBN 1-58685-816-5.