Vento

fluo de aermaso

La vento estas movado de la aero tra la atmosfero. Tian movadon plejparte kaŭzas la malsama varmigo de la tero kaj la maro fare de la sunradioj. La varmigo malsimilas dum tago kaj nokto, dum somero kaj vintro, kaj dum veteraj sezonoj disde aliaj. Per tio estiĝas regionoj de alta kaj malalta aerpremo. La aero fluas de la alta al la malalta. Tiu fluo estas kurbigita per la Koriolisforto rezultanta de la rotacio de la Tero.

Kial la vento blovas? - Video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Klasika bildo de Eolo, dio en Antikva Grekio de la ventoj.
Eolo de Aleksandre Jakovlef montras Eolon kiel personigo de la vento blovanta super boatoj; ja vento ege gravis por klasikaj velboatoj kiel tiuj kiuj aperas en la pentraĵo.
Pieter Kluyver (1816–1900)

La vento estas ĝenerale konsiderata la fluo de gasoj grandskala. En la tera atmosfero, la vento estas la movado amase de la aero kongrue kun la diferencoj de atmosfera premo. Günter D. Roth difinis ĝin kiel «la kompensado de la diferencoj de atmosfera premo inter du punktoj».[1]

En meteologio, plej ofte oni nomas la ventojn laŭ la forto kaj la direkto el kiu ili blovas. La subitaj pliiĝoj de la rapideco de la vento dum mallonga tempo, la fortaj ventoj de daŭrado intermeza, la ventoj de longa daŭrado havas diversajn nomojn laŭ siaj averaĝaj fortoj kiel por ekzemplo brizo, tempesto, ŝtormo, uraganotajfuno. La vento povas esti okazanta laŭ diversaj skaloj: el ŝtormaj fluoj kiuj daŭras dekojn de minutoj ĝis lokaj brizoj generitaj per la diferenca varmigo de la tera surfaco kaj kiuj daŭras kelkajn horojn, kaj eĉ tutmondaj, kiuj estas la frukto de la diferenco de absorbo de suna energio inter la diversaj zonoj geoastronomiaj de la Tero. La du ĉefaj kaŭzoj de la atmosfera cirkulado grandskala estas la diferenciala varmigo de la tera surfaco depende de la latitudo, la inercio kaj la centrifuga forto produktitaj per la rotacio de la planedo. En la intertropika zono, la diferenco de atmosfera premo inter la oceanoj (amasoj da varma kaj malseka aero) kaj la kontinentoj (amasoj da varma kaj seka aero) dum la somero en la Norda hemisfero, tio estas, inter junio kaj septembro, okazigas la formadon de sezonaj ventoj inter la Hinda Oceano kaj la azia kontinento kaj la temperaturaj depresioj en la interno de la kontinentoj, speciale en Azio kaj malplikvante en Nordameriko, inter la Golfo de Meksiko kaj la interno de Usono (Usona Mezokcidento) konstituas la tialon de la musona cirkulado de la ventoj, kiuj iras dum la epoko de plia varmo, al moviĝo al la interno por peli la cirkuladon de musonoj.

En la marbordaj areoj, la ciklo mar/teraj brizoj povas difini la lokajn ventojn, dum en la zonoj kun varia reliefo la brizoj de valo kaj de montaro povas domini tiujn lokajn ventojn.

En la homa civilizacio, la vento inspiris la mitologion, ludis gravan rolon por la historiaj okazaĵoj, etendis la atingojn de la transporto kaj de la miliarto, kaj havigis fonton de energio por la meĥanika laboro, la produktado de elektro kaj la distro. La vento pelis la veturadon de la velŝipoj tra ĉiuj oceanoj de la Tero. La balonoj uzas venton por mallongaj vojaĝoj, kaj la motorflugo uzas ĝin por generi levoforton kaj malpliigi la konsumon de brulaĵon. La zonoj kun tranĉaĵoj de la vento okazigitaj de variaj meteologiaj fenomenoj povas okazigi danĝerajn situaciojn por la aviadiloj. Kiam la ventoj estas fortaj, la arboj kaj la strukturoj kreitaj de la homoj povas esti ege damaĝitaj aŭ eĉ tute detruitaj.

La ventoj povas krei la formon de la reliefo pere de serio de procezoj eolaj kiel la formado de fekundaj grundoj (por ekzemplo, la leŭso) aŭ la detruo de la grundoj mem pro la erozio. La polvo de grandaj dezertoj povas esti movita al grandaj distancoj de centoj kaj miloj da kilometroj el la devenloko fare de la ventoj kiuj estu dominantaj, kaj la ventoj kiuj estas akcelitaj de kruta topografio kaj estas asociaj kun sabloŝtormoj ricevis regionajn nomojn en diversaj mondopartoj pro ties forta efiko sur tiuj mondoregionoj. La vento influas la etendon de la arbaraj incendioj ĉar ĝi povas haltigi aŭ akceli la incendioj. Ĝi ankaŭ ludas gravajn rolojn en la disigo de la semoj de multaj plantoj, kaj ebligas la survivadon kaj disigon de tiuj vegetalaj specoj, same kiel de la populacioj de flugantaj insektoj. Kombine kun la malvarnaj temperaturoj, la vento havas negativan efikon por la brutaro. La vento tuŝas la rezervojn de manĝaĵoj de la animaloj kaj iliajn strategiojn de predado kaj defendo.

Granda vento, kiu estas malalta aeropremo centra, malpli ol 975 hPa, okazas per koncentrita varmeco sur maro.

Ĝeneralaj kaŭzoj redakti

 
Barometro aneroida kiu montras indikojn de pluvo aŭ bona vetero depende de la pli aŭ malpli alta premo respektive.

La granda atmosfera tavolo estas trapasata de la sunradiado kiu varmigas la grundon, kiu, siavice, varmigas la ĉirkaŭan aeron. Tiel okazas ke tiu ne estas varmigita rekte de la sunradioj kiuj trapasas ĝin, sed malrekte, fare de la varmigo de la grundo kaj de la akvaj surfacoj. Kiam la aero varmiĝas, ĝi ankaŭ dilatiĝas, kiel ajna gaso, tio estas, ĝia volumeno pliiĝas, pro kio ĝi ascendas ĝis ĝia temperaturo egalas kun tiu de la ĉirkaŭa aero aŭ eĉ estas pli varma. Ĝenerale parolante, la aermasoj iras el la tropikoj al Ekvatoro (alizeoj ventoj, kiuj estas konstantaj, tio estas, ili blovas dum la tuta jaro), kie ili sukcesas ascendi kaj pro sia varmiĝo pro la malpliiĝo de la latitudo (en la intertropika zono) kaj pro la forto centrifuga de la propra movado de tera rotacio, kio siavice faras, ke la denseco de la atmosfero en la ekvatora zono estas la plej granda sur la tuta tera surfaco. Ascendinte, ili malvarmiĝas, kaj tra la altaj tavoloj ili revenas al la tropikoj, kien ili descendas pro sia pli granda pezo (malvarma kaj seka aero) kio klarigas la ekziston de la subtropikaj dezertoj kaj la temperaturan enorman amplekson ĉiutagan tiom altan de la dezertoj (en Saharo estas ofta ke temperaturoj de preskaŭ 50º dum la tago, pro sunradio kaj manko de nuboj, estas kontrastaj kun tre malaltaj temperaturoj dum la tuta nokto. Tiel, en tiu dezertaj zonoj, la temperaturoj varias multege de la tago al la nokto pro la malabunda kvanto de akvo kaj akvovaporo, kio kontribuus al pli granda temperatura regulareco).

 
Rapideco de la vento en la surfaco de la Tero dum la someroj kaj nordhemisfera kaj sudhemisfera respektive. La blankaj bendoj, inter la 40° - 50° de latitudo, prezentas la maksimumaj rapidecoj konstantaj de la vento.

La unua scienca priskribo konata pri la vento estas de la itala fizikisto Evangelista Torricelli: ...la ventoi estas produktitaj de diferencoj en la temperaturo de la aero, kaj pro tio de la denseco, inter du regionoj de la Tero.[2]

Aliaj fortoj kiuj movas la venton aŭ influas ĝin estas la forto de la premogradiento, la Koriolisforto, la fortoj de flosebleco kaj de froto kaj la formado de la terenreliefo. Kiam inter du apudaj masoj de aero ekzistas diferenco de denseco, la aero tendencas flui el la regionoj de pli granda premo al tiuj de pli malgranda premon. En planedo submetita al rotacio, tiu aerfluo estos influita, akcelita, plialtigita aŭ transformita per la Koriolisforto en ajna punkto de la tera surfaco. La kredo, ke la Koriolisforto ne funkcias en la Ekvatoro estas erara: kio okazas estas ke la ventoj des pli malpliiĝas ju pli oni alproksimiĝas al la zono de intertropika konverĝo, kaj tiu malpliigo de rapideco estas aŭtomate kompensata per atingo de alto de la aero en la tuta ekvatora zono. Siavice, tiu altakiro okazigas la formadon de nuboj de granda vertikala disvolviĝo kaj de intensaj kaj longaj pluvoj, amplekse disigitaj en la zono de intertropika konverĝo, speciale en tiu ekvatora zono. La surfaca frotado kun la grundo generas malregularecojn en tiuj principoj kaj tio influas la reĝimon de ventoj, kiel por ekzemplo la efiko Föhn.[3]

Se temas pri la tuta mondo, la origina faktoro hegemonia grandskale estas la varmodiferenco inter unu zonoj kaj aliaj kongrue kun difinitaj geografiaj kaj astronomiaj faktoroj, kaj variaĵoj pri la jarsezonoj kaj pro la vetero okazigitaj de la movoj de rotacio kaj translacio de la Tero. Kiam oni parolas pri vento, plej ofte oni referencas al ventoj sur la tera surfaco ĝis ioma alteco, kiu varias laŭ la latitudo, la reliefo kaj aliaj faktoroj. Krome, tiu movado sursurfaca de la aero, nomita vento, havas kompencon en alteco kiu preskaŭ ĉiam sekvas direkton malan al tiu de la veraj ventoj kiuj funkcias sur la surfaco. Tiel, depresio, ciklono aŭ areo de malalta aeropremo sur la surfaco okazigita per la surfaca varmigo de la aero devigas la varman aeron ascendi kaj okazigi zonon de alta premo en alteco en kiu la malvarma kaj seka aero ascendas al la zonoj el kiuj devenis la aeron sur la surfaco: tiel formiĝas la kumulonimbusoj, tornadoj, uraganoj, frontoj kaj aliaj meteologiaj fenomenoj. Kompenso en alteco al la direkto de la ventoj estas la ŝprucfluoj kiuj formiĝas je granda alteco kaj je granda rapideco[4]. La eksterordinara rapideco de tiuj ŝprucfluoj en alteco (ĉirkaŭ 250 km/h) en proksimuma direkto okcidente-orienten okazas pro la malgranda denseco de la aero je la alteco ki ili formiĝas. Fakte, tiuj ventoj kompensas la pasatojn kiuj moviĝas surface inter Eŭropo kaj Sudameriko tra la Atlantiko kaj ankaŭ inter Azio kaj Nordameriko en la sama direkto kaj kun la samaj karakteroj. Ĉar tiuj ŝprucfluoj havas altecon similan al tiu kiun uzas la aviadiloj en siaj transatlantikaj flugoj, la diferenco inter la flugo en una direkto aŭ en la mala direkto povas esti de du horoj aŭ pliaj en la longdistancaj flugoj. Aliflanke, la grandaj rapidecoj de tiuj ŝprucfluoj, kiuj malalte povus esti katastrofaj por la aviadiloj, je pli ol 10 km de alteco ne estas tiom problemigaj por la malgranda aerdenseco.

Oni difinas ventojn kiel sistemo kiu uzas la atmosferon por atingi la meĥanikan ekvilibron de fortoj, kio ebligas malkomponi kaj analizi la karakterojn de tiu. Kutime oni simpligas la ekvacion de atmosfera movado pere de diversaj komponantoj de ventoj kiuj, se sumitaj, rezultas en la ekzistanta vento. La komponanto de la geostrofia vento estas la rezulto realigi la ekvilibron inter la forto de Koriolis kaj la forto de la gradiento de premo. Tiu vento fluas perpendikulare al la izobaroj, kaj oni povas diri, ke la efiko de la frotado en mezaltaj latitudoj estas negekteblaj por la altaj tavoloj de la atmosfero.[5] La "termika vento" ne estas reala vento sed nur praktika koncepto uzata en meteologio por kalkuli la variadon de la vento inter du altecoj kiam oni konas la termikan strukturon de la aermaso, tio estas la diferenco inter di niveloj kiu ekzistas nur en atmosfero kun horizaontalaj gradientoj de temperaturo aŭ "baroklino".[6] La gradienta vento estas simila al la geostrofia vento, sed ĝi inkludas ankaŭ la ekvilibron de la centrifuga forto.[7]

Fizikaj karakteroj de la ventoj redakti

 
Anemometro, sensilo de rapideco kaj direkto de la vento.

La sistema studado de la karakteroj de la vento estas tre grava por jeno:

La mezuradon de la rapideco kaj de la direkto de la vento oni faras per mezurilaj instrumentoj ventoregistrantaj nomitaj anemometroj, kiuj disponas de du sensiloj: nome unu por mezuri la rapidecon kaj unu por mezuri la direkton de la vento. La mezuraĵojn oni registras per anemografoj.

Por ke la mezuradoj estu kompareblaj kun la mezuroj faritaj en aliaj lokoj de la planedo, la turoj subtenantaj la sensiloj de rapideco kaj direkto devas plenumi striktajn regulojn fare de la MOM - Monda Organizaĵo pri Meteologio.

Rapideco de la ventoj redakti

 
Bildo de radaro de la okcidenta duonsfero montranta la modelojn de direkto, rapideco kaj alteco de la ventoj, bazitajn sur la satelita informaro de la 5a de februaro 2013. La koloroj indikas la altecon; la sagoj la direkton, dum la pli malgranda kaj pli granda kvantoj de linioj malantaŭe indikas la pli malgrandan kaj pli grandan rapidecojn respektive.

La plej antikva instrumento cele al la konado de la direktado de la ventoj estas la ventoflago kiu, kun la helpo de la ventorozo, difinas la devenon de la ventoj, tio estas, la direkto el kie ili blovas. La ventosako uzita en la flughavenoj kutime estas sufiĉe granda kaj videbla por esti observebla el la aviadiloj kaj dum la elteriĝo, sed ĉefe dum la alteriĝo. Similaj ventosakoj estas uzataj en precizaj sekcioj de ŝoseoj, kiel ekzemple en viaduktoj, sur montaraj areoj, en zonoj de fortaj ventoj ktp., kaj ili estas ne tiom grandaj, sed sufiĉe videblaj el aŭtoj, al kies ŝoforoj oni avertas pri eblaj fortaj ventoj.

La rapidecon kaj direkton de la ventoj oni mezuras per la anemometro, kiu kutime registras tiujn direkton kaj rapidecon laŭlonge de la tempopaso. La intensecon de la vento oni ordigas laŭ ĝia rapideco uzante la skalon de Beaufort. Tiu skalo dividiĝas en kelkaj sektoroj laŭ la efikoj kaj damaĝoj okazigitaj de la ventoj, el la kalma aero ĝis uraganoj de kategorio 5a kaj la tornadoj.

La rekordo de pli granda rapideco de vento sur la tera surfaco estis de la Monto Washington en Nov-Hampŝiro (Usono), kun 231 mejloj por horo, tio estas, 372 km/h, registrita vespere de la 12a de aprilo 1934.[8] La kaŭzo de tiu tiom granda rapideco de la vento estas en la aparta loka formo de la reliefo, kiu formas specon de mallarĝiĝo de nordo suden kiu devigas la venton venantan el okcidento koncentriĝi en la pasejo kvazaŭ ĝi estus funelo. Gravas rimarkinde indiki, ke tiun enorman rapidecon oni atingas nur en speco de malgranda tuzo, kaj ĝi estas multe pli malgranda proksime de tiu punkto. Ĉiuj montaroj de la planedo havas similajn lokojn, en kiuj la ventoj blovas forte pro la ekzistando de mallarĝejoj, montopasejoj, montetoj kaj simialj areoj en kiuj koncentriĝas kaj akceliĝas la pasado de la vento. En Venezuelo, la transanda ŝoseo pasas tra mallarĝejo de tiu tipo inter la baseno de la rivero Mocotíes kaj la depresio de Táchira kaj kiu havas tre taŭgan nomon, Páramo Zumbador (Zumanta Alta Stepo) pro la forto de la vento.

Mezurado de la ventoj redakti

La direkto de la vento estas la punkto el kiu oni originiĝas tiu mezurita per la ventoflago. Por ekzemplo, la elnorda vento venas evidente el la nordo kaj direktas ĝin al la sudo.[9] En la flughavenoj oni uzas la ventosakojn por indiki la direkton de la vento kaj ĉirkaŭkalkuli la rapidecon konsiderante el la angulo formita de la ventosako kun la grundo.[10] La ventoflagoj indikas en la malsupra parto la direktojn de la ventoj kun la kompasdirektoj kaj la intermezaj punktoj, formante tiel tion kion oni konas kiel ventorozo, uzata per kompaso en la meĥanismoj de navigado de la ŝipoj ekde antaŭ multaj jarcentoj. La rapidecon de la vento oni mezuras per anemometroj, rekte pere de rotaciantaj padeloj aŭ nerekte pere de diferencoj de premo aŭ de rapideco en la transmisio de ultrasonoj.[11] Alia tipo de anemometro estas la tubo Pitot kiu determinas la rapidecon de la vento el la premodiferenco de tubo submetita al la dinamika premo kaj kontraste kun la atmosfera premo.[12]

Ĝenerala cirkulado de la ventoj redakti

 
Ventorozo apud la Turo de Herkulo, en la Provinco Korunjo.

La movado de la aero en la troposfero, kiu estas tiu kiu havas pli grandan gravon por la homoj, ĉiam havas jenajn du komponantojn: tiu horizontala, kiu estas kiu plej gravas (centoj kaj ĝis miloj de km) kaj tiu vertikala (10 km aŭ plie) kiu ĉiam kompensas, jen pere de la ascendo aŭ la descendo de la aero, la horizontala movado de tiu. La ekzemplo de la tornadoj utilas por identigi la procezon de kompensado inter la horizontala antaŭeniro de la moviĝanta aero kaj ĝia ascendo: la dekomenca kirlado de tornado giras je granda rapideco levante kaj detruante domojn kaj aliajn objektojn, sed dum la vento ascendas, la giranta konuso de la tornado plilarĝiĝas, pro kio malpliiĝas ĝia girorapideco. Tiu ekzemplo de la tornadoj estas tre utila ĉar oni sukcesis akiri tre gravan informaron, de unuaranga fonto kaj bone studi ĉiujn ĝeneralajn procezojn kiuj okazas en ajna tipo de vento. Sed speciale, la transformadon de la linia movado de la surfaca vento en girmovado de ĝia vertikala ascendo oni povas vidi en ajna kirlaĵo aŭ tornado facile kaj eĉ en ajna nubo de vertikala disvolviĝo kiel ekzemple ĉe kumulonimbuso aŭ uragano: varias la grando aŭ etendo, sed la procezo estas la sama.

 
Planeda cirkulado. Oni observu la ŝveladon de la atmosfero en la ekvatora zono (sekcio desegnita dekstre).

Kaj en tipoj de ventoj kiuj trairas grandajn distancojn okazas la sama procezo. Tiel okazas ĉe la pasataj ventoj, kiuj cirkulas inter la tropikoj kaj la Ekvatoro, ili trairas grandajn distancojn laŭ direkto nordoriento-sudokcidenten en la norda hemisfero kaj laŭ direkto nordokcidento-sudorienten en la suda hemisfero. Sed tiuj ventoj kiam venas proksime de la Ekvatoro devige ascendas, ne tiom pro la intertropika konverĝo, sed pro la ekvatora ŝvelado, kiu estas multe pli rimarkinda pro tialoj de denseco en la oceanoj ol en la kontinentoj, kaj estas eĉ pli rimarkinda en la atmosfero ol en la oceanoj kaj je la ascendo pro la centrifuga forto de la movado de tera rotacio, okazigas nubojn de vertikala disvolviĝo kaj intensajn pluvojn, pro kio ilia rapideco de translacio malpliiĝas rapide. Kiam malvarmiĝas la ascendantaj aeroj kaj ili perdas la humidecon kiujn ili kunportis pro la kondensiĝo kaj posta precipitado formiĝas malvarma kaj seka aero. Ĉar la tre malvarma aero estas pli peza, ĝi tendencos malsupreniri al la surfaco formante specon de klina ebenaĵo kiu iras el la Ekvatoro ĝis la tropikoj, estante ĝia direkto la mala al tiu de la pasatoj. Tiu ŝprucfluo aŭ vento en la supra kaj meza zonoj de la troposfero malsupreniras kaj devojiĝas dekstren ĝis kompletigi la ciklon de la pasatoj. Tiel la principo de konservado de la materio (kaj sekve, de la energio) kiun formulis Lavoisier en la 18-a jarcento plenumiĝas perfekte tiukadre kaj la pasatoj kompensiĝas preskaŭ perfekte pere de la ventoj en alteco kiuj estis nomitaj kontraŭpasatoj, kvankam fakte tiu nomo ne multe sukcesis. Nombraj studoj kiuj temas pri la kontraŭpasatoj malakceptas ilian ekzistadon, eble ĉar tiu reveno de seka kaj malvarma aero okazas sennube, pro kio oni ne povas vidi ilian itineron. Sed la eksperimenta konstatado de tiuj kontraŭpasatoj videblas fakte en la manko de nuboj en la Antila maro: la alta premo okazigita de la revenaj ventoj nomitaj kontraŭpasatoj rezultas en la descendo de seka kaj malvarma aero kaj la klimatoj de la insuloj en kiuj tiu procezo okazas (nederlandaj kaj venezuelaj Antiloj, por ekzemplo, kun jara precipitado en Arubo aŭ en Orchila de iom pli ol 100 mm) rezultas en klimato malkutime seka, tre bone klarigita de Glenn T. Trewartha pri la sekaj klimatoj de la Kariba marbordo de Kolombio kaj Venezuelo.[13] La sama procezo videblas en la grandaj dezertoj, en kiuj la noktoj estas ege malvarmaj kaj la tagoj estas ege varmaj, en kiuj povas okazi enormaj ĉiutagaj temperaturaj amplitudoj de 30 kaj ĝis 40 .

Specialaj specoj de vento redakti

Maurice Lewin, fondito de la Veterana Esperantista Klubo, listigis en Meteologia Terminaro, publikigita en la Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio en 1961, la jenajn ventojn:

Bagujo - Brizo - Blizardo - Borao - Burasko - Burano - Burko - Burstero - Doktoro (Harmatano) - Etezio - Foeno - Gregalo - Haaro - Habubo - Harmatano - Helmo - Kamsino - Konao - Lesteo - Levanto - Leveĉo - Maestro - Mistralo - Nortero - Pampero - Poniento - Purgo - Rebato - Reŝabaro - Sejstano - Simuno - Siroko - Skualo - Solano - Suestado - Ŝamalo - Ŝinuko - Termalo - Tifono - Tempesto - Tornado - Tramontano - Uragano - Vendavalo - Verano - Veranilo - Vili-Vili - Virazono - Virgalo - Zefiro

Specialaj ventoj ofte havas diversajn aŭ similajn nomojn (variantojn) laŭ regiono kaj dialekto.

Boforta skalo de ventofortecoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Boforta skalo.

La skalo pri ventoj estis fiksita de F. Beaufort, brita mara oficisto, 1774 - 1857

0 = kalmo.

1 = zefireto.

2 = zefiro.

3 = brizeto.

4 = brizo.

5 = brizego.

6 = fortventeto.

7 = fortvento.

8 = fortventego.

9 = ŝtormo.

10 = ŝtormego.

11 = tempesto.

12 = uragano.

Konceptoj redakti

Vento kaj homoj redakti

Profito redakti

Ventoenergio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ventoenergio.
 
Ventoturbinaro de la montaro Tehachapi en Kalifornio.

Ventoenergioventenergio konvertas kinetan energion de moviĝanta aero (vento) al pli uzebla formo por homaro. La plej malnova ilo kreito de homoj por uzi la ventenergion estas la velo: la ventenergia utilas al la movado de boatoj tra la maro. Poste la homaro eklernis uzi la ventenergion per ventomuelejoj, rekte transformante ĝin en meĥanikan laboron. La unuaj ventomuelejoj aperis verŝajne en Azio, eble 2000 aŭ eĉ 3000 jarojn a.K.

Velboatoj kaj aliaj uzoj de la ventenergio sen turneblaj partoj ankoraŭ ekzistas, sed estas malpli gravaj ol en la pasinteco. Nuntempe per la vorto ventenergio oni plej ofte celas elektran energion kiu estas produktita per ventoturbinoj, ankaŭ nomataj ventelektrigilojventoelektrigiloj.

La plej gravaj avantaĝoj de ventoenergio estas la malpliigo de la medipoluado pro fosiliaj brulaĵoj kaj la malpli forta dependo de la nafto. La plej gravaj malavantaĝoj estas la alta prezo (pli malpli 1,5 ĝis 3-oble pli multe kostas ol "griza kurento"), la varieco en la disponeblo de vento kaj la bezono je spaco.

En religioj kaj mitologioj redakti

En diversaj religioj estas diversaj kredoj, sanktuloj kaj dioj kiuj estis rilatitaj al la ventoj. Ekzemple Njórðr, esperantigite Njordo, estas en nord-ĝermana mitologio unu el la vanioj, dio de la vento kaj de la vetero, ĉefe se temas pri maristoj.

Eolo (antikve-greke Αἴολος, Aíolos [ǎi̯olos], latine Aeolus) en la greka mitologio estis dio de la vento. Dum la vagadoj de Odiseo li helpis al li foje, havigante al li sakon, en kiun estis enigitaj ĉiuj ventoj, krom tiu kiu gvidu Odiseon hejmen. Sed dum dormadis Odiseo, liaj kamaradoj, kiuj supozis ke li tenas siajn trezorojn nur por si mem, malligis la sakon. Rezultis uragano neniel kontrolebla, kaj ili ree estis pelataj dumlonge trans la marojn. Boreo, Eŭro, Zefiro kaj Noto estis apartaj dioj pri ventoj.

Ilmarinen, la Eterna Martelisto, forĝisto kaj inventisto en la Kalevala, estas dio de la finna mitologio pri vento kaj vetero.

Vaĝo, VaĝuoVayu (sanskrita prononco [|ʋaːjʊ], sanskrite वायु, IAST Vāyu) estas unuaranga Hindua diaĵo, nome senjoro de la ventoj same kiel diaĵo de spiro kaj spirita patro de Hanumano kaj Bimo. Li estas konata ankaŭ kiel Anila ('aero, vento'), Vyāna ('aero'), Vāta ('aera elemento'), Tanuna ('la vento'), Pavana ('la puriganto'),[16] kaj foje Prāṇa ('vivoforto').

En arto redakti

 
Kontraŭvente, 1990.

En literaturo redakti

Con el viento solano (Je la vento "solano") estas romano de 1956 de la hispana verkisto Ignacio Aldecoa. La protagonisto estas juna cigano kiu ĵus mortigis policanon dum festa kverelo kaj fuĝas laŭ andaluza pejzaĝo de olivarbaroj frapita de varmega vento. Prie estas samnoma filmo de 1966 reĝisorita de Mario Camus.

La sombra del viento (La umbro de la vento) estas romano de la hispana verkisto Carlos Ruiz Zafón publikigita en 2001, nome la unua libro de sagao Cementerio de los libros olvidados (Tombejo de la forgesitaj libroj) kaj tutmonda furorlibro, kun elementoj de magia realismo kaj trilero, kaj pli ol dek kvin milionoj da ekzempleroj venditaj en 36 diferencaj lingvoj.[17]

Los aires difíciles (La malfacilaj ventoj) estas romano de la hispana verkistino Almudena Grandes de la jaro 2002. En ĝi la protagonistoj sekvas malfacilajn vivopartojn frapitaj de la sudaj ventoj "poniente" kaj "levante". Prie estas samnoma filmo de 2006 reĝisorita de Gerardo Herrero.

En popola kulturo redakti

Forigita per la vento (angle: "Gone with the Wind") estas unu de la plej popularaj filmoj iame ajn, kaj daŭra simbolo de la ora epoko de Hollywood. Ĝi estis farita en 1939 bazita de la 1936-a romano de la sama nomo. La rakonto okazas dum la Usona Enlanda Milito kaj sekvas Scarlett O'hara (Vivien Leigh) kaj la du amantojn de ŝia vivo, nome Ashley Wilkes kaj Rhett Butler.

Blowin' in the Wind estas kanto de la usona muzikisto Bob Dylan, lanĉita kiel "unuopaĵo" en 1962 kaj poste inkludita en lia studialbumo The Freewheelin' Bob Dylan en 1963. Kvankam ĝi estis priskribita kiel protesta kanto, ĝi enhavas serion de retorikaj demandoj pri temoj kiel paco, milito kaj libereco. La verso «The answer, my friend, is blowin' in the wind» —traduke: «La respondo, mia amiko, estas en la ventoblovo»— estis priskribita kiel «nepenetrebla kaj ambigua: ĉu la respondo estas tiom evidenta ke ĝi estas ĝuste antaŭ via vizaĝo, ĉu la respondo estas tiom netuŝebla kiel la vento».[18] La temo eble estis inspirita de fragmento de la libro Bound for Glory, en kiu Woody Guthrie komparas sian politikan sintenon kun gazetofolioj flugantaj pro la vento en la stratoj de Novjorko.

Proverboj redakti

 
Ĉerizarbo ricevanta ventoblovon de ĉirkaŭ 22 m/sek (ĉirkaŭ 79 km/h aŭ 49 mph).

Ekzistas pluraj proverboj pri vento en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[19]:

  •  
     Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj. 
  •  
     Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon. 
  •  
     Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj. 

Ventoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Günter D. Roth Meteorología. Formaciones nubosas y otros fenómenos meteorológicos. Situaciones meteorológicas generales. Pronósticos del tiempo. Barcelona: Ediciones Omega, 2003 (originala germana eldono: Munkeno, 2002)
  2. O'Connor, J. J.; Robertson, E. F. (2002). «Evangelista Torricelli». MacTutor History of Mathematics and Science. Konsultita la 12an de junio 2020.
  3. JetStream (2008). «Origin of Wind». National Weather Service Southern Region Headquarters. Arkivita el [/synoptic/wind.htm] originalo en la 16a de februaro 2009. Konsultita la 12an de junio 2020.
  4. John P. Stimac Air pressure and wind Eastern Illinois University, 2003, alirita la 8an de majo 2008.
  5. En Glossary of Meteorology, vidu "Geostrophic wind", ĉe American Meteorological Society, 2009, alirita la 18an de marto 2009; arkivita en [1] la 16an de oktobro 2007.
  6. En Glossary of Meteorology, vidu "Thermal wind", ĉe American Meteorological Society, 2009, alirita la 18an de marto 2009; arkivita en [https://web.archive.org/web/20110717205424/http://amsglossary.allenpress.com/glossary/search?p=1&query=thermal+wind&submit=Search la 17an de julio 2011.
  7. En Glossary of Meteorology, vidu Gradient wind, ĉe American Meteorological Society, 2009, alirita la 18an de marto 2009; arkivita en [2] la 28an de majo 2008.
  8. La historio de la monda rekordo de vento [3] Arkivigite je 2012-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
  9. En Glossary of Meteorology, 2009 Wind vane el American Meteorological Society, alirita la 17an de marto 2009; arkivita en [4] la 18an de oktobro 2007.
  10. En Glossary of Meteorology, 2009 Wind sock el American Meteorological Society, alirita la 17an de marto 2009; arkivita en la 22an de junio 2007.
  11. En Glossary of Meteorology, 2009 Anemometer el American Meteorological Society, alirita la 17an de marto 2009; arkivita en [5] la 6an de junio 2011.
  12. En Glossary of Meteorology, 2009 Pitot tube el American Meteorological Society, alirita la 17an de marto 2009; arkivita en la 22an de junio 2012.
  13. Glenn T. Trewartha. The Earth Problem Climates. Madison: The University of Wisconsin Press, 1961
  14. skual/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  15. burask/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  16. Eva Rudy Jansen; Tony Langham (1993), The book of Hindu imagery: The Gods and their Symbols, Binkey Kok Publications, (ISBN 978-90-74597-07-4), https://books.google.com/books?id=1iASyoae8cMC, "God of the wind ... also known as Vata or Pavan ... exceptional beauty ... moves on noisily in his shining coach ... white banner ..." 
  17. Irish Times (13a de junio 2009): Creating a fiction that's real angle
  18. Gold, Mick (2002). "Life and Life Only: Dylan at 60". Judas! magazine, Aprilo 2002. p. 43.
  19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-08.

Bibliografio redakti

  • Friedrich Kluge: Etymologisches Wörterbuch der deutschen Sprache. 20. Auflage. Berlin/New York 1967, pp. 860 (Wind) kaj 843 (wehen)
  • GIL OLCINA, Climatología. En: Vicente Bielza de Ory, Editor. Geografía General I. Introducción y Geografía física. Madrid: Taurus Ediciones, 1984, 3a eldono, 1993.
  • STRAHLER, Arthur N. Physical Geography. Nueva York: John Wiley & Sons, 1960 (Tria eldono).

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Viento en la hispana Vikipedio.