La atmosfera premo estas la forto por area unuo praktikata kontraŭ surfaco fare de la pezo de la aero super tiu surfaco en iu ajn donita punkto en la Tera atmosfero. Plej ofte la atmosfera premo estas sufiĉe bone proksimumigita per la hidrostatika premo kiun kaŭzas la pezo de la aero super la mezurata punkto. Malaltpremaj regionoj havas malpli da atmosfera amaso super iliaj pozicioj, dum altpremaj regionoj havas pli da atmosfera amaso super iliaj pozicioj. Simile, ĉar kiam alteco pliiĝas estas malpli da surkuŝanta atmosfera amaso, premo malkreskas je pliiĝanta alteco. Kolumno de aero de 1 m2 da baza sekco, mezurota de marnivelo ĝis la supron de la atmosfero, pezus 101 kiloneŭtonoj (kio ekvivalentas al amaso de proksimume 10,3 tunoj ĉe la surfaco).

Meznombra premo ĉe marnivelo en Junio-Julio-Aŭgusto (supre) kaj en Decembro-Januaro-Februaro (sube).

Norma atmosfera premo redakti

La norma atmosfero (simbolo: atm) estas unuo de premo kaj estas difinita kiel egala je 101,325 kPa. Tiuj aliaj unuoj estas ekvivalentaj: 760 mmHg (Torr), 1 013,25 milibaroj.

Vidu ankaŭ redakti