Atmosfero (tero)

atmosfero de planedo Tero
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Atmosfero

La atmosfero estas la aertavolo, kiu ĉirkaŭas la planedon Tero. La Tera atmosfero konsistas de gasoj kiel nitrogeno (78,09 %), oksigeno (20,95 %), argono (0,93 %), karbona dioksido (0,0333 %) kaj malmulte nobla gaso (heliumo, neono, kriptono, ksenono), enhavas ankaŭ metano, hidrogeno, oksido kaj suboksido de nitrogeno, ozono kaj aliaj. La miksaĵo estas homogena ĝis ĉirkaŭ 80 km da altitudo.

Temperaturo (ruĝa) kaj logaritmo de premo (blua) de norma atmosfero 1976 ĝis 90 km alto
Temperaturo (ruĝa) kaj molmaso (verda) de atmosfero ĝis 600 km alto

La maso de la tera atmosfero estas ĉirkaŭ 5,1015 tunoj.

La meza atmosfera premo ĉe la mara nivelo estas 1013,25 hektopaskaloj (=Normaj kondiĉoj). Supren (altnivelen) la premo malpli-iĝas.

Disdivido de la tera atmosferoRedakti

  1. troposfero (al ĉirkaŭ 12 km), ejo de la gravaj veteraj procezoj, kun lim-tavolo: tropopaŭzo;
  2. stratosfero (12 – 50 km), kemikaj kaj fizikaj ozonaj procezoj, kun lim-tavolo: stratopaŭzo;
  3. mezosfero (50 – 85 km), limiganta tavolo: mezopaŭzo;
  4. termosfero (85 – 500 km)
  5. jonosfero (85 – 1000 km), ejo kie ekestas polusaj lumoj;
  6. eksosfero (500 – 2000 km)
  7. (kosma spaco)

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti