Ozona tavolo

parto de Tera stratosfero

La ozona tavolo estas parto de la stratosfero, kiu entenas ozonon en grave pli granda kvanto (ĉ. 8 ppm) ol kompare en suba troposfero. Tiu fortenas la ultraviolan sunlumon danĝeran al la plejmulto de vivaĵoj.

Pro la liberigado de fluorklorkarbonhidrogenaĵoj (FKKH) kaj karbona tetraklorido dum la 1970-aj jaroj la ozona tavolo komencis ekde tiam malkreski - precipe super la arkto kaj antarkto (vidu ozontruo).

FormiĝoRedakti

Ultraviolaj radioj de la suno (aŭ aliaj fontoj de ionigo) transformas molekulojn de oksigeno en pozitivajn jonojn. Paralele tiuj radioj disigas oksigenajn molekulojn, t.e. faras el ili du neŭtralajn atomojn. Liberiĝinta dum jonigo elektrono (aŭ iu alia elektrono en ionigita gaso) «gluiĝas» al iu el atomoj. Kaj nun negative ŝarĝita atomo de oksigeno kaj pozitive ŝarĝita molekulo de oksigeno, tiriĝas unu al alia, formante neŭtralan molekulon de ozono. Ĉefe kun oksigeno interagas ultraviolaj radioj aperigante ozonon ĉar oksigeno havas malplejan jonig-energion el la atmosferaj gasoj.

O2 + sunlumo (fotonoj) → O + O , kaj: O + O2 → O3

OzontruoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ozontavola detruo.

Ozontavola detruo konsistas el du rilataj aferoj observataj ekde la fino de la 1970-aj jaroj: konstanta malaltigo de ĉirkaŭ kvar procento en la totala kvanto de ozono en la atmosfero de la Tero (nome ozona tavolo), kaj multe pli granda pliiĝanta malpliigo de la stratosfera ozono ĉirkaŭ la polusaj regionoj de la Tero.[1] Tiu lasta fenomeno estas referencata kiel ozona truoozontavola truo.

BildaroRedakti


Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. "Twenty Questions and Answers About the Ozone Layer" (PDF). Scientific Assessment of Ozone Depletion: 2010. World Meteorological Organization. 2011. Alirita la 29an de marto, 2020.