Jonigo estas procezo, dum kiu estas forigitaj unu aŭ pliaj elektronoj de atomomolekulo. La restanta atomo aŭ molekulo iĝas pozitive ŝarigita jono. La inversa procezo, dum kiu pozitiva jono kaptas elektronon, nomiĝas rekombiniĝo.

Impulsa jonigo de atomo

Impulsa jonigo[1] okazas, kiam atomoj aŭ molekuloj estas trafitaj de rapidaj elektronoj.

Alia formo de jonigo, kiu gravas precipe en kemio, estas aldono de elektrono al neŭtra atomo aŭ molekulo, kiu tiamaniere iĝas negative ŝargita jono.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 499

Vidu ankaŭ redakti