La vorto ĉielo ordinare nomas la ŝajnan volbon, kiu ĉirkaŭas la Teron super la linio de la horizonto. Ĝi devenas de la greka vorto koilos ("konkava") per la latina caelum, ĉar la ĉielo ŝajnas grandega konkavaĵo.

tipa dumtaga ĉielo
Turbulenta ĉielo
ŝtorma ĉielo
Ĉielo ĉe sunsubiro

Antikvaj ĉinoj opiniis, ke la ĉielo estas plej granda kaj plej alta. Tial, ili konis la ĉielon pere de la alternado de la kvar sezonoj kaj la irado de la steloj. En la prahistorio ĉiuj ŝanĝiĝoj de la naturo, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, kaŭzis maltrankvilon de homoj, ĉar ili havis striktan rilaton kun la homa vivo: Vintre la sunlumo portis al ili varmon, somere pluvego kaŭzis inundon kaj forrabis de ili la loĝejon... La sunlumo, la pluvo kaj la neĝo devenas de la ĉielo, tial ili opiniis, ke la ĉielo estas la reganto de la universo. Ĉio en la universo naskiĝis laŭ la volo de la ĉielo. Tiu, kiun la ĉielo volas fari reganto, estas imperiestro. La imperiestro ja regas la homan socion en la nomo de la ĉielo, tial la popolo devas obei lin senkondiĉe. Ankaŭ la imperiestroj kredis pri la volo de la ĉielo. Foje la unua imperiestro de la Okcidenta Han-dinastio Liu Bang (206-194 a.K. sur la trono) grave malsaniĝis. Lia edzino volis venigi kuraciston, sed Liu diris, ke li suverenas kaj malsanas laŭ la volo de la ĉielo, kaj kontraŭ tio kuracisto povas fari nenion.

Ĉina teorio pri ĉiela volo redakti

La teorio de ĉiela volo naskiĝis en pratempo, tamen ĝi ne estas la unika aserto de la antikvaj ĉinoj pri la ĉielo. Xunzi (313-238 a.K.), granda pensulo de la periodo de la Militantaj Regnoj, opiniis, ke la irado de la suno kaj la luno, la alternado de la kvar sezonoj, la vento, la pluvo kaj la kresko de ĉiuj vegetaĵoj estas naturaj fenomenoj. La ĉielo ne estas dio.

Wang Chong (27-97 p.K.), filozofo de la Orienta Han-dinastio, diris, ke same kiel la tero, ankaŭ la ĉielo estas korpo. Ĝi, je dekoj da miloj da kilometroj super la tero, havas neniun volon kaj ne povas havi spiritan efikon sur la homoj. Laŭ li, se la ĉielo koleras per tondro kaj ĝojas per pluvo, kial do ĝi ofte ĝojas kaj koleras samtempe? Ĉu ĝi estas freneza? Se la ĉielo ofte faras tondron por puni krimulojn sur la tero, kial ĝi ofte tondre fortimigas ŝafojn en arbarojn, sed ne senkompatajn buĉistojn? Ĉu la ŝafoj estas krimaj?

Laŭ Wang Chong la ĉielo havas formon. La konstelacioj en la ĉielo estas ripozejoj por la suno kaj la luno, kiel postiljonaj stacioj sur la tero por poŝtistoj. Poste iuj montris, ke la ĉielo estas senlima kun neniu formo, dum la suno, la luno kaj la steloj ne havas devenon kaj agas ne tute same. Ilia irado kaj halto dependas de la aero. Zhang Zai (1020-1077), filozofo de la Norda Song-dinastio, opiniis, ke la ĉielo ja estas aero kaj la leviĝon de la suno kaj la luno en la oriento kaj ilian malleviĝon en la okcidento kaŭzas ne la rotacio de la ĉielo, sed tiu de la tero. Jen la unua fojo, ke antikvaj ĉinoj metis la tezon pri la rotacio de la tero.

Formo de la ĉielo redakti

Jam antaŭ pli ol 3 000 jaroj antikvaj ĉinoj inventis la ĉaron. Por ŝirmi sin de la pluvo kaj la vento ili tegmentis ĝin. Pro tio iuj opiniis, ke la tero similas al la ĉaro, dum la ĉielo al la tegmento. En iliaj okuloj la ĉiela tegmento estas volba kaj ŝvebas super la tero.

La anktivaj grekoj kaj romioj kredis pri ekzisto de multaj ĉieloj supermetitaj, el solida kaj travidebla materio, formantaj samcentrajn sferojn kun la Tero en la centro. Rivoluante ĉirkaŭ la Tero, tiuj sferoj kuntrenis la astrojn troviĝantaj en ilia volbo.

Laŭ la plej ĝenerala opinio en la antikvo, ekzistis sep ĉieloj; la islamanoj rekonis naŭ ĉielojn. La astronomo Ptolomeo kalkulis dek unu kaj nomis la lastan Empireo (el la greka pyr, fajro) pro la brila lumo en ĝi reganta.

Aliaj popoloj supozis, ke la tero similas al kvadrata ŝaktabulo, dum la ĉielo al ronda kovrilo, tio ja estas la tezo pri la ronda ĉielo kaj la kvadrata tero. Tiu koncepto montriĝas ankaŭ en la formo de la tomboj de la hanoj: La rektangula kavo aludas pri la tero, dum la ronda teramaso pri la ĉielo. Sur iuj ĉerkoj pentriĝis pordo, fenestroj kaj gardistoj; tio montras, ke la hejmo de la mortinto daŭre troviĝas inter la ĉielo kaj la tero. Antikvaj ĉinoj faris rondan teramason altaro por kulti la ĉielon; dum la kulta ceremonio oni portis kostumojn kun broditaj suno, luno kaj steloj por fandiĝi kun la ĉielo. Ili prenis ankaŭ la teramason kiel kultejon de la tero kaj metis ĝin en akvon, opiniante, ke la akvo kaj la tero formas la terglobon. La Ĉiela Altaro en Pekino konstruita antaŭ 400 jaroj ja estas ronda halo kaj la Tera Altaro - kvadrata konstruaĵo. Antaŭe ĉi tiu estis ĉirkaŭita de akvo.

Aliaj opiniis, ke la tuta universo similas al ovo. En la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-25 p.K.) oni faris ĉielglobuson kun signitaj konstelacioj sur ĝi. Oni klarigis per la globuso, ke kiam la suno estas elteriĝanta, tagiĝas kaj dum ĝia enteriĝo noktiĝas. Poste Wang Chong neis tiun ĉi tezon, dirante, ke se la suno vere enteriĝas, do kial oni povas ĉerpi akvon el la tero? Ĉu la suno iras en akvon? Li opiniis, ke la suno rivoluas laŭ difinita direkto, sed ne enteriĝas. Nelonge post Wang, Zhang Heng, alia fama sciencisto, aldonis ion gravan al la teorio de la ĉielo-sfero. Li diris, ke la ĉielo similas al ovoŝelo, dum la tero al ovoflavo, tial la ĉielo rivoluas ĉirkaŭ la tero.

Laŭ la teorio de la ĉielo-sfero en la tuta mondo la tago kaj la nokto ne nur estas samlongaj, sed ankaŭ okazas samtempe. Post la 7-a jc., kiam la armeo de la Tang-dinastio ekspediciis norden, oni trovis ke tie la tagoj estas longaj, dum la noktoj daŭras nur unu aŭ du horojn. Pro tio oni malkovris eraron en la teorio de la ĉielo-sfero.

Kompare kun tiu teorio, la tezo pri la ĉielo kiel tegmento estas preskaŭ scienca. Laŭ tiu tezo la ĉielo estas ronda tegmento kaj la suno iras sur ĝi laŭ certa orbito. Oni supozis, ke sur la ĉielo estas 7 cirkloj kun sama centro. Kiam la suno atingas la ekstreman nordon, la nordo estas en tagmezo, dum la sudo en noktomezo kaj sekve ankaŭ la tago kaj la nokto estas en malsamaj horoj en diversaj lokoj. Kaj kiam la suno atingas la internan sferon plej proksime de la Arkto, estas somera solstico en ĝi kaj la tago estas plej longa kaj varma. Kiam la suno atingas la eksteran sferon plej malproksime de la Arkto, estas vintra solstico en ĝi kaj la tago estas plej malvarma kaj mallonga. Kiam la suno atingas la mezan sferon, la tago estas tiom longa kiom la nokto kaj la vetero estas nek varma nek malvarma. Tiam estas ekvinokso printempa aŭ aŭtuna. Tiu teorio havas ion komunan kun la moderna astronomio. La interna sfero sur la ĉiela tegmento similas al la tropiko de Kankro, dum la ekstera al la tropiko de Kaprikorno kaj la meza al la ekvatoro. Laŭ la tezo pri la ĉielo kiel tegmento, la loko kie la tago daŭras 6 monatojn kaj la nokto ankaŭ tiom longe, kaj somere la glacio ne degelas, ja estas nenio alia ol la Arkto, dum la loko, kie la greno dufoje maturiĝas en la jaro, kaj vintre verdas la herboj, ja estas la tropikaj zonoj proksimaj al la ekvatoro. Modernaj astronomoj opinias, ke tiu tezo ne estas hazardo, sed la rezulto de konoj akiritaj de antikvuloj probable en la Arkto kaj la tropikaj zonoj. Sed kiamaniere ili atingis la lokojn antaŭ miloj da jaroj?

Origino de la ĉielo redakti

En la komenco oni opiniis, ke la ĉielo estis kreita de dioj. Antaŭ la naskiĝo de la ĉielo, en la tuta universo regis granda ĥaoso, kaj poste aperis du dioj, kiuj malfermis la ĉielon kaj la teron. Poste cirkulis alia mito, ke la universo estis ovoforma kun la dio Pan Gu ene. Li faris la klaran aeron supran, tio ja estis la ĉielo, kaj la malklaran malsupran, tio ja estis la tero. Jen la ĉielo apartiĝis de la tero. Kaj poste la korpo de Pan Gu kreskis kun leviĝo de la ĉielo kaj dikiĝo de la tero. Tiamaniere forpasis 18 000 jaroj, La ĉielo fariĝis ekstreme alta kaj la tero ekstreme dika. Tiam mortis Pan Gu. Sed lia dekstra okulo fariĝis la luno, lia maldekstra - la suno, liaj dentoj - steloj, liaj kvar membroj - altaj montoj, lia sango - rivero kaj maro, liaj haroj - arboj kaj herboj.

En la periodo de la Militantaj Regnoj naskiĝis granda filozofo Zhuangzi (369-286 a.K.). Li opiniis, ke la ĉielo, la tero kaj la homoj devenis de la aero, origino de la tuta universo. Post kelkaj jarcentoj iuj metis jenan tezon: la aero devenis de la akvo, origino de la tuta universo kaj kompreneble, la ĉielo, la suno, la luno kaj ĉiuj steloj devenis de la akvo. Wang Chong opiniis, ke la ĉielo kaj la tero ne havas naskiĝon nek morton. La ĉielo ĉiam restas la sama estinte, estante kaj estonte. Laŭ li la ĉielo estas neŝanĝiĝa. Tamen multaj opiniis, ke la ĉielo kaj la tero havas sian originon kaj pereon. En Ĉinio cirkulas jena fablo: iu timas disfalon de la ĉielo kaj rompiĝon de la tero. Ĉar tiaokaze li povas nenie vivi, li do maltrankvilas tuttage. Lia amiko diris, ke la ĉielo estas akumulita aero, kiu ne povas fali teren, tamen la maltrankvilanto kontraŭdiris: "Ĉu la steloj povas ne fali, se la ĉielo estas el aero?" La amiko respondis, ke la steloj estas lumantaj objektoj, kiuj ne vundus la homojn, eĉ se ili falus. La maltrankvilanto diris, ke la ĉielo kaj la tero ja povas detruiĝi, sed pro sia grandeco ili detruiĝas malrapide kaj oni certe maltrankviliĝos ĉe ilia detruiĝo. La fablisto opiniis, ke la detruiĝo de la ĉielo kaj la tero ja ne estas malbona afero, ĉar kiam pereos la nuna mondo, naskiĝos la nova kaj la homoj eble vivos pli feliĉe en la nova mondo.

Laŭdindas, ke jam antaŭ pli ol 2 000 jaroj la homoj havis tian koncepton pri la ĉielo kaj la tero. En la 1-a jc. sciencisto Zhang Heng montris, ke la universo estas senlima. En la 13-a jc. laŭ makroskopa vidpunkto iu erudiciulo eksplikis la koncepton pri la universo. Li diris, ke en la patrina ventro oni ne scias, ke ekstere estas granda mondo kun multege da homoj. Laŭ li en la senlima universo estas multaj mondoj, en ĉiu el ili la homoj naskiĝas kaj mortas kaj ankaŭ la ĉielo kaj la tero naskiĝas kaj mortas, sed en malsamaj tempoj, ili ŝanĝiĝas senfine.

Modernaj sciencistoj observas stelojn per teleskopo kaj sciiĝas, ke ekster la suna sistemo estas aliaj sistemoj en nia Galaksio kaj ekster nia Galaksio estas aliaj similaj kosmaj unuoj. Tio ja konformas al la supozo de niaj antikvuloj. Kompreneble antikvaj ĉinoj multe esploris la ĉielon.

Ĉiela paradizo redakti

Preskaŭ ĉiuj popoloj metis siajn diojn en la ĉielon, kaj la divido de ĉielo en sferojn, faris el ili stumpojn de feliĉo: la lasta el ili estis ŝirmejo de la superega feliĉo.

La kristana teologio agnoskis tri ĉielojn: la unuan, kiu estas la regiono de aero kaj nuboj; la duan, kiu estas la spaco, en kiu ĉirkaŭiras la astroj; kaj, trans la dua, la trian, kiu estas la loĝejo de la Dio, la restadejo de tiuj kiuj vidalvide Lin rigardas. Tiel Sankta Paŭlo diris ke li (ĉu en la korpo, ĉu ekster la korpo) estis eklevita ĝis en la trian ĉielon.[1]

Tia fizika konceptado pri la mondo estas komuna al ĉiuj kristanaj familioj. Necesas paroli ne pri teologio (kaj eĉ malpli pri dogmo), ĉar tiu ĉiela vizio interesas pli la fantazion por literaturumi pri aferoj altaj kaj superaj ol koheran fizikan mondformon: la ĉiela empireo, ekzemple, pli ol loka restadejo de Dio, estis simbolo de la nekaptiteco aŭ transcendo de Dio.

La kreiteco de la ĉielo estas, laŭ antropologoj kaj esploristoj pri la origino de religioj, kvazaŭ apartaĵo aŭ “singularaĵo” de la Biblio.

La esenca koncepto (ne vizio, kiu tamen respektas la unuan) pri la ĉielo, en kristanismo estas ripetata kaj konfermita tiu de la hebrea Biblio. Se preskaŭ ĉiuj antikvaj praaj kulturoj imagis la ĉielon diaĵo aŭ io dia, la biblia kulturo tuj, ekdekomence, deklaris ĝin kreaĵo de Dio (vidu Gn 1[1], kaj psalmaron): tio okazis kvankam la najbaraj kulturoj (aramea, egipta ktp, kaj ankaŭ la foraj kiel la greka kaj ĉina) preferis al ĝi adorkliniĝi. Kaj, do, la "biblia" ĉielo ekestiĝis en la tempo, ne daŭras laŭeternece. Ankaŭ por la biblia kulturo la ĉielo estas la loĝejo de Dio kaj de ties kortego, sed samtempe la psalmisto kontentas trovi Dion ĉiuloke eĉ en Adeso. Foje la ĉielo estas ĝuata kiel poezia fonto (psalmo 19). En la evangelio estas preĝate “Patro nia kiu estas en la ĉielo”, sed ĉi tie la ĉielo estas nur simbolo de transcendo ĉar estas ankaŭ dirate, ke la dia regno identiĝas kun Dio mem kiu estas ĉie; en la Apokalipso (21,1) kaj 2Pt (3) estas skribate pri “novaj ĉieloj kaj nova tero”, kie la novaj ĉieloj estas metaforo de la nova vivo ĉe Dio mem kiu estas la vera, neloka paradizo. Ofte en la Nova Testamento oni uzas la esprimon “regno de ĉieloj” (latine: regnun coelorum) (vidu Mateon), sed per ĝi estas aludata la regno de Dio en la homaj koroj kaj strukturoj, ne la superaj spacoj.

Foje, sed ne tute korekte, oni opinias ke: koncerne la ĉielan paradizon, la diversaj doktrinoj apogas sin sur la duobla eraro rigardi la Teron kiel la centron de la Universo, kaj kiel limigitan la regionon de la astroj. Trans tiun imagan limon ĉiuj ja lokis la feliĉajn loĝejojn kaj la restadejo de Dio.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri ĉielo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  •  
     Aliloka ĉielo estas sama ĉielo. 
  •  
     Ne gutas mielo el la ĉielo. 
  •  
     Pura ĉielo fulmon ne timas. 

Referencoj redakti

  1. La Sankta Biblio (esperante). Arkivita el la originalo je 2020-09-21. Alirita 2024-03-18. “2 Korintanoj 12:2 Mi konas viron en Kristo, antaŭ dek kvar jaroj (ĉu en la korpo, mi ne scias, ĉu ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan ĝis en la trian ĉielon;”.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.