Liu Bang estis la fondinto de la dinastio Okcidenta Han (206 a.K. – 220), kaj ankaŭ unu el la du imperiestroj, kiuj naskiĝis en plebana familio, en la ĉina historio.

Liu Bang
unua imperiestro de la Han dinastio de Ĉinio
unua imperiestro de la Han dinastio de Ĉinio
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 250 a.K.
en (hodiaŭa) Jiangsu, Ĉinio
Morto 1-a de junio 195 a.K.
en Ĉangan
Lingvoj Malnova ĉina
Ŝtataneco Dinastio Qin • Okcidenta Han-Dinastio
Familio
Patro Liu Taigong
Patrino Liu Ao
Frat(in)oj Liu Bo • Liu Zhong • Liu Jiao
Edz(in)o Empress Lü Zhi • Concubine Qi • Empress Dowager Bo • Zhao Ji
Infanoj Princess Yuan of Lu • Liu Fei • Liu Ruyi • Emperor Wen of Han • Emperor Hui of Han • Liu Hui • Liu You • Liu Zhang • Liu Jian
Okupo
Okupo reganto
vdr

Liu Bang naskiĝis en kamparana familio kaj iam estis loka oficisto de la dinastio Qin. Li estis grandanima kaj liberigis krimulojn. Pro tio li forfuĝis aliloken. En 209 antaŭ nia erao Liu Bang en sia hejmloko partoprenis en la kamparana armeo de Chen Sheng kaj Wu Guang. Poste Liu Bang gvidis la armeon kaj atakis Xianyang, tiaman ĉefurbon, kaj finis la regadon de la dinastio Qin. Li abolis la kruelajn leĝojn de la dinastio Qin kaj dekretis, ke “tiuj, kiuj mortigis, estos mortigitaj, kaj tiuj, kiuj rabis, estos punataj”. Pro tio li estis ege bonvenigata de la popolanoj.

Poste Liu Bang kaj alia kontraŭ-Qin-dinastia armeo gvidata de Xiang Yu faris 4-jaran militadon. En 202 antaŭ nia erao Liu Bang gvidis 300 milojn da soldatoj kaj sieĝis la armeon de Xiang Yu. Ĉi lasta sin mortigis. Liu Bang gajnis la finan venkon kaj fariĝis imperiestro en la jaro 202 antaŭ nia erao en la provinco Shandong.

Liu Bang ĉiam metis kapablulojn en gravajn postenojn. Han Xin estis oficiro en la armeo, kiu estis rekomendita de ĉefministro Xiao He al Liu Bang. Ĉi lasta tuj nomumis Han Xin kiel generalon. Poste Han Xin faris grandajn meritojn en la batalado kaj multe kontribuis, tiel ke Liu Bang fine gajnis la imperiestran tronon.

La plej riska evento por Liu Bang antaŭ lia imperiestriĝo estis la bankedo ĉe Hongmen. Tiam la armeo de Xiang Yu estis pli forta ol tiu de Liu Bang. Xiang Yu volis elimini la armeon de Liu Bang kaj mem fariĝi imperiestro. Li do invitis Liu Bang al bankedo ĉe Hongmen, lia bazloko. Fan Zeng, konsilisto de Xiang Yu, proponis al ĉi lasta, ke li kaptu la bonan ŝancon por mortigi Liu Bang. Dum la bankedo Xiang Zhuang, generalo de la armeo de Xiang Yu, ludis glavo-prezentadon por regali la gastojn, tamen celante mortigi Liu Bang. Vidinte tion, Zhang Liang, konsilisto de Liu Bang, tuj ordonis, ke la gardisto de Liu Bang nomata Fan Kuai protektu Liu Bang. Post momento Liu Bang ŝajnigis, ke li iros al necesejo, sed fakte forfuĝis kun la gardisto Fan Kuai. Post tio Zhang Liang, prezentante donacojn, denove eniris la bankedan tendon kaj informis al Xiang Xu, ke Liu Bang jam foriris. Tio ja estas la fama bankedo ĉe Hongmen en la ĉina historio. Kaj Liu Bang kolektis homfortojn, finfine venkis Xiang Xu kaj fondis la dinastion Okcidenta Han.

Post sia imperiestriĝo, Liu Bang prenis serion da rimedoj por restarigi kaj ekspluati produktadon. La multajara militado grandamezure reduktis la nombron de la loĝantaro. Liu Bang do senpekigis krimulojn, liberigis sklavojn kaj sendis soldatojn hejmen. Li daŭre praktikis la sistemon de la dinastio Qin pri disdonado de agroj laŭ militaj meritoj.

Post la renversiĝo de la dinastio Qin, naciminoritataj reĝimoj en la nordo faris agresadon suden. En la komenco de la dinastio Okcidenta Han, la hunoj senĉese agresis la landlimajn guberniojn. En la jaro 200 antaŭ nia erao Liu Bang mem gvidis ekspedicion norden sed estis sieĝata de 300 miloj da hunaj kavalerianoj dum 7 tagoj en Baideng. Sin liberiginte de la sieĝado, Liu Bang devis preni pacigajn politikojn al la hunoj por malstreĉi la rilatojn inter la du flankoj.

En sia juneco Liu Bang estis facilmora kaj malatentis klerulojn. Imperiestriĝinte, li pensis, ke li gajnis la tronon surĉevale, klereco do estis malutilaĵo. Lia altaranga oficisto Lu Gu diris: “Jes via majesto gajnis la tronon surĉevale, tamen ĉu vi regos la imperion surĉevale?”

Aŭdinte tion, Liu Bang ordonis, ke Lu Gu verku libron pri tio, kial la dinastio Qin renversiĝis, por ke li povu tiri lecionojn. En la 12-a jaro post sia imperiestriĝo, en ekspediciado al ribelo de Ying Bu, Liu Bang estis trafita de sago. Poste li mortis pro malsano.