Ksiang ĜuXiang Yu (ĉine 項羽, pinjine: xiàng yǔ; 232-202 a.K.) estis elstara generalo dum la falo de la Dinastio Qin. Lia nomo estis Ji (), kaj lia honora nomo estis Yu. Li estis posteulo de la nobelaro de Ĉu. Li ekestris la ribelan armeon el sia onklo post tiu estis mortigita fare de Qin. Lia armeo tuj estis la plej povega el ĉiuj ribelaj. Xiang Yu memproklamiĝis Xi Chu Ba Wang (西楚霸王), tio estas, granda senjoro de la okcidento de Ĉu.

Xiang Yu
Persona informo
Naskiĝo
en Suqian
Morto
en He County
Mortokialo drono
Ŝtataneco Ĉu (ŝtato)Dinastio Qin
Familio
Edz(in)o Consort Yu
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Liu Bang, iom poste fondis la dinastion Han, kaj estis la unua ribelulo kiu konkeris la urbon Ŝjanjango, nome la ĉefurbo de Qin. Sed Liu Bang estis devigita cedi Ŝjanjangon, kaj Ziying, nome la lasta regento de Qin, cedis ĝin al Xiang Yu. Xiang Yu tiam mortigis Ziying kaj bruligis la palacon, tiel ke la unikaj kopioj de la "malpermesitaj libroj" en la reĝa biblioteko perdiĝis porĉiame.

La povega Xiang Yu baldaŭ kontrolis la totalon de Ĉinio, sed mankis al li politika sperto. Li dividis la landon en 18 feûdismaj ŝtatoj por sia propra kontentigo. Ĉar li bazigis sian povon baze sur nepotismo, tio malhelpis ke personoj talentaj partoprenu en lia entrepreno. Kvankam li pensis, ke Liu Bang estas lia ĉefa minaco, li maltrafis kelkajn oportunojn por elimini lin. Post kvin jaroj de la reteno Ĉu-Han kun Liu Bang, li tuj perdis la tutan teritorion. Li suferis sian lastan malvenkon en Kaiksia (垓下), kie li perdis siajn armeojn. Lia amata Yu (虞姬) sekve memmortigis sin. La titolo de la ĉina opero Adiaŭ al mia konkubino, same kiel la samnoma filmo bazata sur la sama opero, baziĝas sur la ario kiun Xiang Yu kantas al la sinjorino Ju en ŝiaj lastaj momentoj.

Menciindas, ke li ĝuis grandan apogon en sia patrio, sed sentis malkapablon fronti la revenon hejmen. Trapasinte iam la riveron Wujiang (烏江口) kun ok mil homoj kaj revenante nun sen ili, sentis ke la honto reveni estis neeltenebla kaj decidis memmortigi sin ĉe la rivero.

Lia heroa memortigo antaŭ fali en skiroj de Liu Bang estis senmortigita de la Registroj de la Granda Historiisto, kiuj konvertis lin en heroo de la historioj de la ĉinaj folkloro kaj poezio.