Terscienco
Terscienco estas fako de sciencoj, kies esplorobjekto estas Tero:
- Ekologio - scienco, kiu studas la rilatojn inter la vivantaj estaĵoj kaj ilia medio.
- Fizika geografio - branĉo de geografio, kiu studas la naturajn aspektoj de la tero, strukturajn partojn de natura teritorio de ĉiuj rangoj. Ĝi inkludas ankaŭ intersciencajn fakojn: Geomorfologio, Klimatologio, Oceanologio, Hidrologio de la Tero, Glaciologio, Biogeografio, k.a.
- Fora perceptado - observi la teran surfacaĵon sen fakte kontaktigi kun ĝi
- Geologio - scienco, kiu studas la solidan ŝelon de la tero kaj la fenomenojn rilatantajn al ĝia konsisto.
- Geofiziko - scienco, pri la fizikaj statoj kaj procezoj de la firma tero, de la teraj oceanoj aŭ de la tera atmosfero.
- Geodezio - scienco, branĉo de la matematiko, celanta difini la formon kaj la grandon de la tero aŭ de sufiĉe granda parto de ĝi, por ke estu necese konsideri ĝian kurbecon.
- Meteologio - scienco pri la atmosferaj fenomenoj.
- Sismologio - scienco pri tertremoj kaj la movo de ondoj tra la tero.
- Mineralogio - scienco pri la mineraloj.
- Paleontologio - scienco pri la elfositaj restaĵoj aŭ postsignoj de praaj bestoj kaj vegetaĵoj.
- Pedologio - scienco pri la grundoj, ilia evoluo, ilia uzado
- Petrologio - scienco pri ŝtonoj/rokoj, ilia konsisto, ilia evoluo
La geosciencoj (derivita de la greka Γεω geo de gē „tero“; tersciencoj) ampleksas la sciencojn, kiuj okupiĝas pri la tero kaj do apartenas al la natursciencoj. Al la natursciencoj oni alkalkulas interalie la fakojn geologio, geografio, geoinformadiko, paleontologio, mineralogio, petrografio, kristalografio, geofiziko, geodezio, glaciologio, kartografio, fotogramometrio, meteorologio kaj grundoscienco.
La geosciencoj uzas la sciojn kaj metodojn de la bazosciencoj fiziko, matematiko, astronomio, kemio kaj biologio.
Ĉar la geosciencoj estas tre interfakaj kaj fakkombinantaj, ekzistas multaj specifaj fakoj, kiuj forte koncernas la medion, ekzemple la aplikata geologio larĝasence, la inĝeniergeologio, hidrogeologio, hidrologio, geokemio (specife la mikrobiologia geokemio), geoekologio, meteorologio, klimatologio, geotermio.
La geosciencoj ludas ĉefan rolon por la provizo je energio kaj je krudmaterialoj en la mondo. Geosciencistoj projektas kaj realigas la esploradon je trinkakvo, karbonoksidoj (nafto, tergaso, karbo), metaloj kaj nemetaloj (ŝtonaĵoj kaj teraĵoj), kiel ekzemple gravelo, konstrusablo, tegol-argilo, kalko, cemento ktp., sed ankaŭ nukleenergiaj krudmaterialoj (urano) kaj tervarmo. Sed la ekstraktado de tiuj krudmaterialoj apartenas prefere al la tereno de la inĝeniersciencoj, precipe de la minado. La aplikataj geosciencoj estas bezonataj ĉe multaj konstruprojektoj (fundamentado) de konstruaĵoj, terkonstruado, fundkonstruado kaj tunelkonstruado). La spacoplanado, la mediprotektado ĝis la rubekonomio (deponejoj) bezonas geosciencajn sciojn.
La difino de la nocio "geosciencoj" ne estas tute klara. La fako geografio estas bona ekzemplo por tio. La supre nomitaj "malmolaj" temoj estas ankaŭ eroj de la "fiziogeografio". Aliflanke ekzistas la branĉo "antropogeografio" kun multnombraj rilatoj al la ja spacorilataj, sed ne senpere "ter"-rilataj temoj. Menciendaj estas ekzemple ekonomigeografio, socigeografio kaj multaj aliaj. Sed ankaŭ tiu supozita kontraŭdiro perdas sian gravecon per la kreskantaj intervenoj de la homo en la sistemon de la geosfero.
La unuopaj sciencobranĉoj
redakti- astrogeodezio
- grundoscienco
- distanca esploro
- fotogramometrio
- geokemio
- kosmokemio
- geodezio
- geografio
- geoinformadiko
- geologio
- geofiziko
- geomorfologio
- geotekniko
- geotermio
- hidrologio
- inĝeniergeologio
- kartografio
- kristalografio
- limnologio
- meteorologio
- mineralogio
- oceanografio
- paleoklimatologio
- paleontologio
- petrologio kaj petrografio
- petrofiziko
- stratigrafio
- tektoniko
- vulkanologio
- ekonomigeologio