James HUTTON (naskiĝis la 3-an de junio 1726 en Edinburgh, mortis la 26-an de marto 1797 en Edinburgh) estis skota natursciencisto, konata kiel la kreinto de la moderna geologia scienco.

James Hutton
Persona informo
James Hutton
Naskiĝo 3-an de junio 1726 (1726-06-03)
en Edinburgo,  Reĝlando de Granda Britio
Morto 26-an de marto 1797 (1797-03-26) (70-jaraĝa)
en Edinburgo,  Reĝlando de Granda Britio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Greyfriars Kirkyard vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Reĝlando de Granda Britio vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Universitato de Edinburgo • Universitato de Parizo • Universitato de Lejdeno • Reĝa Liceo Edinburgo vd
Memorigilo James Hutton
Familio
Parencoj John Hutton Balfour • Isaac Bayley Balfour vd
Profesio
Okupo geologo • meteologo • terkultivisto • industriisto • kuracisto vd
Laborkampo geologioagrikulturometeologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis kemion kaj medicinon, unue en sia naskiĝurbo kaj ekde 1747 en Parizo. En la jaro 1749 li doktoriĝis en la nederlanda urbo Lejdeno, poste li reiris al Britio. Dum la sekvantaj jaroj li faris migradojn tra Anglio, Skotlando, Nederlando kaj Francio, li okupiĝis pri agrikulturo kaj pli kaj pli dediĉis sin al geologiaj kaj mineralogiaj temoj.

Plej grandajn meritojn James Hutton gajnis per siaj tersciencaj esploroj. Li ekzemple eltrovis, ke la tero estas multe pli aĝa ol ĝis tiam supozata, kaj li pruvis tion laŭ la ekzemplo de antikvaj konstruaĵoj, kiuj travivis plurajn jarmilojn. Li estis reprezentanto de la plutonismo kaj de la aktualismo. Nuntempe li estas rigardata kiel unu el la fondintoj de la moderna geologio.

Hutton staris kontraŭ la skoloj de katastrofismo kaj neptunismo, kiuj diris, ke la Tero estas ŝanĝita per grandaj katastrofoj—ekzemple, la Diluvo de Noah. Hutton anstataŭe kredis, ke la Tero estas ŝanĝita per multaj malgrandaj, ordinaraj ŝanĝoj—ekzemple, per la ĉiutaga ago de vento kaj akvo. Ĉi tiu vidpunkto grave influis Darvinon, kiam li pensis pri la evoluo de vivo sur la tero: Darvino serĉis la kaŭzon de evoluo ne en iu ajn rara, granda okazo, sed en la ordinaraj okazoj de sia mondo.

Hutton mem estis terure teda verkisto. Pro tio, preskaŭ neniu legis lian ĉefan verkon, "Theory of the Earth" ("Teorio de la Tero"), kaj apenaŭ iu el tiuj, kiuj tamen legis ĝin, povis kompreni ĝin. Eĉ Charles Lyell konfesis, ke li ne sukcesis finlegi ĝin. Feliĉe, Hutton havis bonan amikon, John Playfair, kiu ne nur komprenis la ideojn de Hutton, sed ankaŭ estis bona verkisto. Post la morto de Hutton, Playfair en 1802 aŭdacis eldoni sian verkon "Illustrations of the Huttonian Theory of the Earth" ("Ilustraĵoj de la Huttona teorio de la Tero"), kiu sukcese klarigis, kion Hutton provis diri.

Vidu ankaŭ redakti