Neptunismo estas eksmoda scienca teorio de geologio proponita de Abraham Gottlob Werner (1749–1817) fine de la 18a jarcento, proponanta ke la rokoj formiĝis el la kristaligo de mineraloj en la fruaj oceanoj de la Tero.

Abraham Gottlob Werner (1749–1817), fondinto de neptunismo.

La teorio prenis sian nomon el Neptuno, la antikva roma dio de maroj. Estis konsiderinda debato inter ties proponantoj (neptunistoj) kaj tiuj kiuj favoris la rivalan teorion konatan kiel plutonismo kiu donis gravan rolon al la vulkanaj originoj, kaj kiu laŭ modifita formo anstataŭis neptunismon komence de la 19a jarcento ĉar la principo de unuformismo estis montrita por kongrui kun la geologiaj faktoj kiam ili iĝis plej bone konata.

Moderna geologio agnoskas multajn diferencajn formojn de roko-formado, kaj klarigas la formadon de sedimentaj rokaĵoj pere de procezoj tre similaj al tiuj priskribitaj de neptunismo.

Bibliografio redakti