Charles Lyell

brita geologo

Sir Charles LYELL (naskiĝis la 14-an de novembro 1797, mortis la 22-an de februaro 1875) de Britio estis la plej grava geologo de la 19-a jarcento.

Charles Lyell
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1797 (1797-11-14)
en Angus
Morto 22-an de februaro 1875 (1875-02-22) (77-jaraĝa)
en Londono
Tombo Abatejo Westminster
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Exeter College
Familio
Patro Charles Lyell
Patrino Frances Smith
Frat(in)o Henry Lyell
Edz(in)o Mary Horner Lyell
Okupo
Okupo geologoadvokato • universitata instruisto • paleontologo • verkisto
Verkoj Principles of Geology
vdr

Dum la Dua vojaĝo de la Beagle Darvino legis la libron de Charles Lyell pri la tero, Principles of Geology, kiu profunde influis lin, kaj studis la plantojn kaj bestojn de Sudameriko. Li miris kaj pensis pri la granda varieco de vivo, kiun li renkontis—precipe en la insuloj de Galapagoj, kie ĉiu insulo havas sian propran specon de testudo, fringo kaj marigvano. Darvino pensis pri la varieco laŭ la ideoj de Lyell. Lyell diris ke la nuna Tero estas la sama kiel la antikva Tero: la kaŭzoj kiuj formis la teron, ankoraŭ agas nun, iom post iom, daŭre kaj malrapide tra la epokoj. Kiel rivero formas sian vojon. Ĉi tiu estas la skolo de unuformismo, kontraŭa al la katastrofismo. Tiel laŭ Lyell, se vivo evoluis antaŭe, ĝi ankoraŭ evoluas nun, kvankam tre malrapide kaj per malgrandaj paŝoj.

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1861.