Geosfero
La geosfero estas la regiono de la tersurfaco, en kiu ĉiuj sferoj tuŝas kaj enpenetras unu la alian.
La sferoj (= ŝeloj en la regiono de la Tero) estas:
- atmosfero - gasosfero, konsistanta el unuopaj sferoj: troposfero, stratosfero, mezosfero, termosfero kaj ekzosfero,
- biosfero - flaŭro kaj faŭno,
- litosfero - petra sfero,
- hidrosfero - akva sfero, inkluzive de la kriosfero (glacio).
Aliaj nocioj, ofte en tiu kunteksto uzataj, estas noosfero kaj antroposfero.