Tertremoscienco

studfako de geologio pri tertremoj (seismoj)
(Alidirektita el Sismologio)

Tertremoscienco, seismologiosismologio [1], estas la scienco de tertremoj kaj la movo de ondoj tra la tero. La fako ankaŭ inkluzivas la studadon de variaĵoj kiel martremoj, kaŭzoj kiel vulkanoj kaj tektoniko, kaj sekvoj kiel cunamoj.

Priskribo redakti

Tertremoj (kaj aliaj teraj moviĝoj) produktas malsamajn specojn de tertremaj ondoj. Tiuj ondoj trairas rokon, kaj provizas efikan metodon por "vidi" okazojn kaj strukturojn profunde en la tero.

Unu el la plej fruaj eltrovaĵoj estis ke la centro de la tero estas likva. Premaj ondoj trairas la kernon, dum transversaj ondoj (ondoj kiuj balanciĝas flank-al-flanke), bezonantaj rigidan materialon, ne povas.

La proceso de mapado de subsupraĵa strukturo estas fako nomata sismografio. Tertremaj ondoj produktataj per eksplodoj uziĝas por mapi salajn duonsferojn kaj aliajn petrolfontajn rokojn, faŭltojn (rompiĝojn en profunda roko), rokajn specojn, kaj longe enterigitajn meteorajn kraterojn. Ekzemple, oni deduktis ke Chicxulub, la meteoro kiu supozeble kunkaŭzis la formortiĝon de la dinosaŭroj, lokiĝas en Centra Ameriko per analizado de elĵetaĵoj en la Kretaca limo, kaj poste fizike pruvis ke ĝi ekzistas per tertremaj mapoj de petrola esplorado.

Per tertrema tomografio kun tertremaj ondoj, la interno de la tero mapiĝis kun resolucio de kelkaj centoj da kilometroj. Tiu procezo ebligas ke sciencistoj identigu konvektajn ĉelojn, magmajn plumojn kaj aliajn grandajn elstaraĵojn en la intera tero.

En seismologio, la seismografo estas scienca instrumento, kiu respondas kaj registras movojn de la grundo kaj la tempon, kiam tiaj movoj okazis.

Famaj fakuloj redakti

Fotaro redakti


Notoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1015 mencias : seismo (kaj sinonimo :sismo) = tertremo, seismografo, seismogramo, seismologo, seismologio

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti