Centra Ameriko

la parto de Ameriko inter Meksiko kaj Kolombio, bordanta Kariban Maron kaj Pacifikon, konsistanta el sep landoj: Belizo, Kostariko, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, Panamo, kaj Salvadoro

Centra Ameriko estas longa istmo, kiu kuras ekde Jukatano en suda Meksiko ĝis la Panama kanalo aŭ la limo de Kolombio, konektante la du kontinentojn de Ameriko. Centra Ameriko estas laŭ geologia mezurilo sufiĉe nova tero, kun multe da vulkana aktivo. Escepte de anglalingva Belizo ĝi entute apartenas al Latin-Ameriko.

Centra Ameriko

Central America (orthographic projection).svg
Mapo de Centra Ameriko.
Areo 522 760 km²
Loĝantoj centramerikanoj
Landoj Flago-de-Belizo.svg Belizo
Flago-de-Kostariko.svg Kostariko
Flago-de-Salvadoro.svg Salvadoro
Flago-de-Gvatemalo.svg Gvatemalo
Real flag of Honduras.svg Honduro
Flago-de-Nikaragvo.svg Nikaragvo
Flago-de-Panamo.svg Panamo
Flago-de-Meksiko.svg Meksiko (parte)
Dependaj teritorioj borde Departemento Sankta Andreo kaj Providenco (apartenanta al
Flago-de-Kolombio.svg Kolombio)
Ĉefaj lingvoj
Horzonoj Belizo Kostariko Salvadoro Gvatemalo Honduro Nikaragvo UTC-6
Panamo Kolombio UTC-5
Plej grandaj urboj laŭ metropola areo[1][2]
Gvatemalo Gvatemalurbo
Salvadoro San-Salvadoro
Honduro Tegucigalpo
Nikaragvo Managvo
Panamo Panamurbo
Kostariko San-Joseo
Honduro San Pedro Sula
Gvatemaoa Kobano
Gvatemalo Ketzaltenango
Information icon.svg
vdr

Landoj, denorde suden:

Ankaŭ troviĝas franca insuleto:

Diversaj difinoj de "Centra Ameriko" ekzistas. En politika geografio, ĝia plej malvasta senco celas la kvin landojn, kiuj apartenis al la Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo kaj sendependiĝis de Hispanio en la 15-a de septembro de 1821. Kutime, ĝi ankaŭ inkludas Panamon kaj Belizon. Por natura geografio, pli konvenas fiksi la limojn de Centra Ameriko pli vaste, ĉe la Tevantepeka Terkolo en Meksiko kaj la Rivero Atrato en Kolombio. Domingo, kvankam ĝi nek nature nek historie estas parto de Centra Ameriko, nuntempe partoprenas en strukturoj kiel la Sistemo pri Integrigo de Centra Ameriko kaj la Traktato pri Libera Komerco inter Usono, Centra Ameriko, kaj Domingo (CAFTA).

HistorioRedakti

AntaŭkoloniaRedakti

 
Piramido de Tikal en Gvatemalo.

La unuaj homoj atingis Centran Amerikon post transiri en Amerikon el norda Azio tra Beringio antaŭ 15 000 jaroj. Antaŭ la alveno de eŭropanoj, diversaj kulturoj evoluis en Centra Ameriko, kiuj havis densan loĝantaron. Ĝi estis zono de kultura transiro, parte koincida kun la suda parto de Mezameriko. La mezamerikaj socioj estis pli malsimplaj ol la pli sudaj. Iuj el la grupoj loĝantaj en Centra Ameriko estis indiĝenaj de la ĉirkaŭkaribaj landoj kaj aliaj enmigrintaj el la nordo. La majaoj estas mezamerika kulturo, kiu dum jam trimiljara historio okupas vastan regionon de suda Meksiko tra Gvatemalo ĝis okcidenta Honduro kaj norda Salvadoro. Inter la aliaj etnoj, kiuj loĝis en Centra Ameriko dum jarmiloj, estas la lenkoj, tuloj, hikakoj, pajoj, nazoj kaj bribrioj. La ĉefaj centramerikoriginaj lingvaroj estas la majaa, la ŝinka, kaj la lenka-misumalpa-ĉibĉa, kiu diversiĝis en la regiono. El centra kaj norda Mezameriko migris la naŭatloj, kiuj parolis jut-aztekajn lingvojn, kaj la ĉorotegoj, kies lingvo apartenis al la otomi-mangea lingvaro.

 
Steleo en Copán, Honduro

Kiel indikas eltrovoj en la Kavernoj de Talgua en Honduro, Centra Ameriko spertis la influon de la ĉavina kulturo, kiu ekzistis de okcidenta Peruo ĝis Ekvadoro en Suda Ameriko, inter la bordoj de la maro kaj de la arbaro, de 1500 a.K. ĝis 500 a.K.. La registrita historio de Ameriko komenciĝis per la evoluo de skribo dum la epoko de pleja malsimpleco de ties civilizoj, ĉefe de la majaoj post la jaro 292. Ili faris valorajn atingojn rilate al sia kalendaro, matematiko, astronomio, geologio, kaj aliaj aferoj. La klasika majaa epoko fermiĝis per la disfalo de la urboj ĉirkaŭ la jaro 900. Tikal, Palenque, kaj Copán estis inter la ĉefaj majaaj urbocivitoj.

KoloniaRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo.
 
Centra Ameriko en 1798.

De la 16-a jarcento ĝis la komenco de la 19-a jarcento, Centra Ameriko estis apartenigita al la Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo, foje nomata Reĝlando de Gvatemalo, kies konsisto kaj interna divido plurfoje aliiĝis. Oficiale ĝi estis parto de la Vicreĝlando Nova Hispanujo, kaj tial regata de la hispana vicreĝo en Meksikurbo. Tamen, ĝi ne estis administrata de la vicreĝo, sed de aŭtonoma Ĝenerala Kapitano, kiu komence havis siajn instalaĵojn en la urbo Gracias Lempira, poste estis transigita al Santiago de los Caballeros de Guatemala, laste al Gvatemalurbo.

Dum tiu epoko la regiono spertis grandajn ŝanĝojn demografiajn, sociajn, ekonomiajn, kaj lingvajn. Venis grandaj populacioj de eŭropdevenaj kolonianoj, kiuj fondis gravajn urbojn, kiel ankaŭ de afrikaj sklavigitoj, krom la indiĝenaj loĝantoj. La hispana iĝis la ĉefa lingvo de la regiono.

Dum la periodo de la Kadiza Konstitucio (1812-1814 kaj 1820-1821), la Reĝlando de Gvatemalo malaperis kaj estis anstataŭigita per du provincoj sendependaj inter si, la Provinco de Gvatemalo kaj la Provinco de Nikaragvo kaj Kostariko. En 1821, tuj antaŭ la sendependiĝo, oni kreis tri pliajn provincojn, Ĉiapason, Salvadoron, kaj Honduron, disigitajn de Gvatemalo.[3]

SendependiĝoRedakti

Influate de la sendependistaj movadoj de la cetera Ameriko, Centra Ameriko deklaris sian sendependecon de Hispanujo sen perforta batalado la 15-an de septembro de 1821. La dato ankoraŭ estas festata kiel tago de sendependiĝo de la centramerikaj landoj krom Panamo kaj Belizo. La hispana ĝenerala kapitano, Gabino Gaínza, rolis kiel intertempa ĉefreganto ĝis nova registaro formiĝis. La unua sendependeco havis mallongan vivon, ĉar Centra Ameriko estis aneksita al la Unua Meksika Imperio de Agustín de Iturbide la 5-an de januaro de 1822. La centramerikiaj liberaluloj protestis prie, sed la armeo de Meksiko estrata de Generalo Vicente Filísola okupis Gvatemalurbon kaj subpremis la malpacon. Post la abdiko de Iturbide, la reprezentantoj de la centramerikaj provincoj deklaris absolutan sendependecon disde Hispanujo, Meksiko, kaj ĉiu alia ekstera lando la 1-an de julio de 1823, kaj oni starigis respublikan regadsistemon en la Unuiĝintaj Provincoj de la Centro de Ameriko. Ĉiapaso tamen decidis per referendumo disiĝi de Gvatemalo kaj resti ŝtato de Meksiko. Centra Ameriko, same kiel ĉiuj latinamerikaj nacioj krom Brazilo, abolis tute kaj definitive la sklavecon post sendependiĝi.

PostkoloniaRedakti

 
Flago de la Federala Respubliko de la Centro de Ameriko.
 
Flago de la Unuiĝintaj Provincoj de la Centro de Ameriko.

Centramerikaj liberaluloj havis grandajn esperojn pri sia nova respubliko (kiu baldaŭ alinomis sin al Federa Respubliko de Centra Ameriko). Ĉar la konservativuloj volis ne cedi la privilegiojn, kiujn ili havis de la kolonia epoko, serio de enlandaj konfliktoj kaj militoj eksplodis, kiuj fine kaŭzis la disfalon de respubliko en la ankoraŭ ekzistantajn naciojn dum 1838 kaj 1839. Oni faris plurajn provojn kaj konferencojn por reunuigi ilin dum la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a, sed neniu sukcesis. Ili tamen starigis militan aliancon por sukcese forpeli invadon fare de la usona filibustro William Walker dum 1856 kaj 1857.

Daŭris disputoj inter Nikaragvo kaj Kolombio pri teritorioj: la Miskita Marbordo, la Departemento Sankta Andreo kaj Providenco, kaj la kontinenta breto inter la du landoj.[4]. Panamo evoluigis rilatojn al siaj centramerikaj najbarlandoj post kiam ĝi disiĝis de Kolombio en 1903. De 1991 funkcias Centramerika Parlamento havanta reprezentantojn de Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, Panamo, kaj Domingo; Kostariko neniam aliĝis. Fine de la 20-a jarcento, efikis al Centra Ameriko ekonomia transformo de agrikultura al subregionskala kapitalisma sistemo.[5]

BiodiversecoRedakti

Ekologie Centra Ameriko ege gravas, ĉar sur tiu ĉi malvasta regiono konsistanta el suda Meksiko kaj sep malgrandaj landoj troviĝas 11 % el la surtera totalo de specioj animalaj kaj vegetalaj. Ĝi estas neanstataŭebla trezoro de biodiverseco. Tial la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) indikis ĝin kiel biodiverseco-riĉaĵejon. Centra Ameriko ankaŭ ampleksas la Centramerikajn pinarojn-kverkarojn, kiu estas tutmondaj 200-regiono signita de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

PolitikoRedakti

 
Mapo de la ŝtatoj de Centra Ameriko kaj iliaj ĉefurboj.

La landoj de Centra Ameriko teorie estas prezidentaj respublikoj, krom Belizo, kiu havas parlamentan sistemon laŭ la brita modelo; tamen la landoj plejparte havis ĥaosan politikan vivon inter la sendependiĝo de Hispanio kaj la nuntempo. Tio inkludis sangoplenajn diktaturojn, enlandajn militojn kaj aliajn perfortaĵojn organizitajn laŭ ideologiaj kriterioj, kie interbatalis armeoj aŭ naciaj gardistaroj kaj revoluciaj gerilistaroj.

  • Gvatemalo kaj Salvadoro estis la landoj, kiuj plej suferis politikojn de vera ekstermo kontraŭ sektoroj de sia loĝantaro dum la enlandaj militoj de la 1970-aj y 1980-aj jaroj, kies vundoj ankoraŭ saniĝas.[6][7]
  • Nikaragvo ankaŭ estis travivanta demokratiĝon kaj alkutimiĝon al kulturo de paco post enlandaj militoj, sed kun daŭraj suspektoj pri balotaj trompoj.[8] Post 2018 ĝi suferas fortan socipolitikan krizon kaj la reganta reĝimo estas konsiderata kiel aŭtoritatista.
  • Honduro ŝajnis esti stabiliganta sian demokration ĝis la puĉo, kiu eksigis la prezidanton Manuel Zelaya la 28-an de junio de 2009.
  • Panamo estas demokratio post la usona invado, kiu finis la diktaturon de Manuel Antonio Noriega en 1989.
  • Kostariko demokratiĝis pli frue ol la aliaj landoj de la regiono. Post la lasta enlanda milito, okazinta en 1948, ĝi abolis sian armeon, kio permisis trankvilan kaj pacan alternon je regopovo inter politikaj partioj.[9]

ReligioRedakti

Laŭ enketo farita de CEPAL en 2010, la plej ofta religio estas kristanismo kun 87 % de la loĝantoj; ĝia plej ofte praktikata eklezio estas katolikismo, kiu estis la sola permesata religio dum la kolonia epoko, kun 49 %, kaj 36 % estas protestantoj, plejparte pentekostanoj. Ĉirkaŭ 11 % deklaris sin senreligiaj, kaj nekristanaj religioj kune sumas 2 %.[10]

EtnojRedakti

La etna konsisto de ĉi tiu regiono de Ameriko estas diversa. La ĉefa grupo, la mestizoj, devenas de mikso inter hispanaj koloniistoj kaj indiĝenaj virinoj. Honduro havas la plej grandan proporcion de mestizoj, pli ol 80%, sed ili estas malpli granda plimulto en Panamo, Nikaragvo, kaj Belizo. Kostariko estas la sola lando kie homoj el eŭropa deveno estas la plimulto, pro tio, ke la indiĝena loĝantaro ĉiam estis maldensa. En Gvatemalo kaj Nikaragvo blankuloj konsistigas pli ol sesonon de la loĝantaro. Kvankam la plimulto el la blankuloj devenas de la kolonianoj el Hispanujo, aliaj devenas de postkoloniaj eŭropaj enmigrintoj.

La indiĝena loĝantaro estas malgranda, krom en Gvatemalo, kie indiĝenoj estas proksimume du kvinonoj de la loĝantoj kaj plejparte apartenas al 24 majaaj etnoj. La plimulto de centramerikaj indiĝenoj loĝas en kamparaj zonoj. Afrikdevenuloj plejparte loĝas en Belizo, Panamo, Nikaragvo, kaj Kostariko. Idoj de aziaj, ĉefe ĉinaj enmigrintoj loĝas en Panamo kaj Kostariko. Estas grave konscii, ke la efektivaj difinoj kaj kriterioj pri aparteno al etno, kiel en la cetera Latina Ameriko, varias de lando al lando kaj havas ecojn pli socikulturajn ol genetikajn.

LingvojRedakti

 
Madrida Kodekso, ekzemplo de majaa skribo.

La oficiala kaj plej ofta lingvo en Centra Ameriko estas la hispana, escepte de Belizo, kie la angla estas la oficiala, kvankam la hispana ankaŭ tie estas grava. La ĉefa komunaĵo de la centramerika hispana dialekto estas la uzado de voseo en variaj gradoj kaj kuntekstoj; la sola escepto estas Panamo, kie oni uzas la karibian hispanan. Kelkaj indiĝenaj lingvoj estas mortintaj post la hispana konkero, sed multaj vivas. La plej grava laŭ nombro de parolantoj estas la majaa lingvaro, kiu konsistas el 26 parencaj lingvoj parolataj en Mezameriko de almenaŭ 6 milionoj da indiĝenoj devenintaj de la antikvaj majaoj. En 1996 Gvatemalo formale kaj nome agnoskis 21 majaajn lingvojn kaj Meksiko 8 pliajn, kiuj ne estas parolataj en Gvatemalo. Laŭ teritorio ankaŭ gravas la lenka-misumalpa-ĉibĉa lingvaro, kiu etendiĝas ĝis Suda Ameriko. Ankaŭ ĉeestas en Centra Ameriko la ŝinkaj lingvoj, kiuj verŝajne originis en la regiono, kaj aliaj alvenintaj el Mezameriko, kiel la ĉiapasaj-mangeaj lingvoj kaj la navata lingvo, kaj verŝajne la tekistla-hikaka lingvaro. La garifunan, apartenantan al la aravaka lingvaro kaj parolatan de 200 mil homoj, oni enportis en Centran Amerikon dum la kolonia epoko.

EkonomioRedakti

 
La insulo Roatán en Honduro estas la loko en Centra Ameriko kien plej multaj krozoŝipoj alvenas.
 
Panamurbo en Panamo, la urbo plej alloga de la istmo por negocado.

La ekonomio de Centra Ameriko baziĝas precipe sur agrikulturo, turismo, kaj iuj malgrandaj industrioj, havante en 2018 malnetan enlandan produkton de 322.533 milionoj da dolaroj.[11] Malgraŭ la gravo de turismo, ĝia kreskado estas malpli ol la tutmonda averaĝo, pro malorganizeco kaj manko de institucioj por reklami turismejojn, krom la neregateco de krimoj en iuj turismejoj.[12]

La eksportaĵoj iras precipe al Usono, al Eŭropo, aŭ inter la landoj de la regiono.[13] Importaĵoj venas precipe inter landoj de la regiono, aŭ de Usono, Meksiko, Brazilo, Kolombio, Venezuelo, kaj Argentino. La Panama Kanalo estas la konektilo inter Centra Ameriko kaj la cetera mondo, per kiu pasas komerco inter Centra Ameriko, Suda Ameriko, Usono, Eŭropo kaj Azio. Nuntempe Centra Ameriko efektivigas kiel bloko traktaton pri libera komerco kun Usono, nomatan CAFTA-RD, kaj negocas alian kun Peruo.

La regiono estas aparte alloga por entreprenoj (speciale fabrikaj) pro sia geografia proksimeco al Usono, siaj malaltegaj salajroj, kaj siaj notindaj fiskaj avantaĝoj. Cetere, la falo de prezoj de kafo kaj aliaj eksportaĵoj kaj la rimedoj de struktura ĝustigo antaŭenigitaj de internaciaj financaj institucioj parte ruinigis la agrikulturon, favorante la kreskon de maquiladoras (entreprenoj, kiuj importas materialon el Usono kaj eksportas la fabrikitajn produktojn al tiu sama lando). Tiu sektoro konsistigas 42% el la totala eksportado de Salvadoro, 55% el tiu de Gvatemalo, kaj 65% el tiu de Honduro.

Tamen, la kontribuo de maquiladoras al la ekonomioj de tiuj landoj estas kritikata; la materialoj estas importataj, la dungoj estas malsekuraj kaj malbone pagataj, kaj la fiskaj favoresceptoj damaĝas la ŝtatan financon.[14] Dungitoj spertas insultojn kaj perfortan konduton, maljustajn eksigojn (aparte de gravedaj laboristoj), longajn laborprogramojn, kaj nepagon de ekstra deĵortempo. Laŭ Lucrecia Bautista, kunordiganto pri maquilas de la kontrolista entrepreno Coverco, "la normoj de labora juro estas regule marespektataj en la maquilas kaj politika volo ne estas por aplikigi ilin". Laborinspektistoj indulgas la entreprenojn por ke la investintoj ne malkontentiĝu. "La sindikatanoj estas celataj per premado, kaj foje forkaptoj aŭ murdoj. En iuj kazoj, entreprenestroj uzis la servojn de maras. Lastloke, en entreprenistaj ejoj cirkulas 'nigraj listoj' de la nomoj de sindikatistoj aŭ politikaj aktivistoj."[14]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. http://world-gazetteer.com/wg.php?x=&men=gcis&lng=en&des=wg&geo=-2&srt=pnan&col=adhoq&msz=1500&va=&pt=a. Arkivita el la originalo je 18-an de majo de 2013.
  2. Población por ciudad y área metropolitana en el año 2020. www.ine.gob.gt (2020). Alirita 22-an de julio de 2020.
  3. Rieu-Millan 1990, p. 43
  4. Fallo Colombia y Nicaragua”, Territorial and maritime dispute Colombia and Nicaragua. Alirita 20-an de septembro de 2019.. 
  5. Abelardo., Morales Gamboa,. (2000) La diáspora de la posguerra : regionalismo de los migrantes y dinámicas territoriales en América Central.. ISBN 9789977681429. OCLC 950220886.
  6. http://www.adnmundo.com/contenidos/politica/asesinan_candidatos_rigoberta_menchu_guatemala_elecciones_.html.
  7. http://www.diariocolatino.com/es/20130213/nacionales/112687/%E2%80%9CEl-Salvador-est%C3%A1-madurando-y-va-por-el-camino-de-la-democracia%E2%80%9D-Luis-Narv%C3%A1ez.htm. Arkivita el la originalo je 16 de febrero de 2013.
  8. http://www.eltiempo.com/mundo/latinoamerica/home/fraude-colosal-en-elecciones-de-nicaragua-denuncia-ex-vicepresidente-sergio-ramirez_4659900-1.
  9. http://www.elespiritudel48.org/docu/h013.htm.
  10. Clifton L. Holland (2001-2010). Religion in Central America. Alirita 18-an de septembro, 2014.
  11. https://datosmacro.expansion.com/paises/grupos/sistema-integracion-centroamericana
  12. Turismo centroamericano crece menos que promedio mundial.
  13. http://www.radiolaprimerisima.com/noticias/21375. Arkivita el la originalo je 2020-08-18. Alirita 2021-12-09.
  14. 14,0 14,1 Las “maquilas” no admiten sindicalistas | El Dipló. www.insumisos.com. Arkivita el la originalo je 2012-04-15. Alirita 26-an de junio, 2019.

Eksteraj ligilojRedakti