Departemento Ĉokoo
Departemento Ĉokoo estas departemento de Kolombio, en la okcidento de la lando. La nordokcidenta limo de la departamento estas la limo inter Centra kaj Suda Ameriko. Kiel multaj ŝtatoj de Centra Ameriko, ankaŭ la departemento Ĉokoo havas marbordojn kaj ĉe la Atlantika kaj ĉe la Pacifika Oceanoj.
- La departemento ekestis je la 1-an de januaro 1947
- Ĉefurbo: Quibdo (75 000)
- Areo: 46 530 km²
- Loĝantaro: 411 000 [kiam?]
- Urboj: Istmina (13 000), Riosucio (7 000)
Departemento Ĉokoo | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
Lando | Kolombio | |
Supermara alteco | 167 m [+] | |
Ĉefurbo | Quibdo | |
- koordinatoj | 6° N, 77° U (mapo)6.3166666666667-77Koordinatoj: 6° N, 77° U (mapo) [+] | |
Areo | 46 530 km² (4 653 000 ha) [+] | |
Loĝantaro | 544 767 [+] (2021) | |
Horzono | UTC-05:00 [+] | |
ISO 3166-2 | CO-CHO | |
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
EkologioRedakti
Ĉokoo estas unu el la regionoj plej riĉaj en la mondo pro botanika diverseco. Biogeografie la departemento apartenas al la Centramerika ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la sistemo de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la Humidajn arbarojn de Ĉokoo kaj Darieno, kiuj konstituas ekoregionon de la biomo "Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj".