Urbo

permanenta homa setlejo kun signifa grandeco kaj loĝdenso
(Alidirektita el Urboj)

Urbo estas vasta aro da domoj, plej ofte aranĝitaj laŭ stratoj, iafoje limita per ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono. Pro sia denseco kaj la vivmaniero de ĝia kunprenita loĝantaro, urbo perdis sian vilaĝan karakteron kaj la senperan kontakton kun la kamparo.[1]

Romo
Toronto
La-Pazo
Kairo
Erevano
Hongkongo
Mumbai
1908 Mapo de Pireo, nome haveno de Ateno, montranta la mapon de la urbo

Alivorte, urbo estas loĝa loko kun precipe grava statuso kiu diferencigas ĝin de vilaĝo. Fojfoje okazas, ke vilaĝo estas pli granda ol urbo. Grava diferenco estas tio, ke ĝenerale en la vilaĝo vivas kamparanoj, en urbo metiistoj, laboristoj, oficistoj. Nuntempaj urboj estas produktoj de la industria revolucio kaj estas ĝenerale distingitaj de lando-areo kaj loĝantar-nombro. Urboj grandaj kaj industriaj ĝenerale havas superajn organizajn sistemojn por la salubrigo, la publikaj servoj, la ter-distribuado, la loĝado, kaj la transporto. La koncentrado de tiu disvolvigo ege faciligas interagadon inter personoj kaj negocoj, kun profito de ambaŭ partoj en la procezo, sed ĝi prezentas ankaŭ defiojn por administrado de la urba kresko.[2] Grandurbo aŭ metropolo kutime havas asociitajn ĉeurbojn kaj eksterurbojn. Tiaj urboj estas kutime asociataj kun la metropolaj areoj kaj urbaj areoj, kreante la novan fakton ke nombraj negocaj pendolanoj vetura ĉiutage al urbaj centroj por sia laboro. Kiam urbo etendiĝas sufiĉe for kaj atingas alian urbon, tiu regiono povas konstitui kunurbaĵonmegalopolon. Laŭ kvanto de loĝantoj, la plej granda urbo propre dirite estas Ŝanhajo, dum la plej rapide kreskanta estas Dubajo.[3]

Urbo estas relative granda kaj konstanta homa setlejo.[4][5] Kvankam ne estas interkonsento pri kiel grandurbo estas distingata el urbo ene de ĝenerala lingvo, multaj grandurboj havas partikularan administran, leĝan aŭ historian statusojn baze sur loka juro.

Difinoj redakti

 
Helsinko, la urbo de Finnlando

Ne ekzistas tutmonde komuna difino pri urbo; tial en vasta senco urbo estas tiu loĝata loko, kiun la ŝtato deklaras urbo. Ĝenerale, "Urbo" estas unuavice uzata por nomi urban lokon kun granda loĝantaro. Ekz-e, en Irano ĉiu pli ol 5000-loĝanta loko nomiĝas urbo. Tamen, urbo povus ankaŭ indiki specialan administracian, laŭleĝan, aŭ historian statuson.

Ĉiu lando havas sian leĝaron por apartenigi loĝlokon al la kategorio "urbo". Tio dependas unue de la nombro de loĝantaro, ankaŭ de la parto de tiu loĝantoj kiuj estas okupitaj en la sferoj ekster agrikulturo. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 1700 urboj kun pli ol 100 mil da loĝantoj, kaj estas 220 urbaj aglomeraĵoj kun 1 miliono da loĝantoj.

Krome ne ĉiuj lingvoj kongruas. Tiele en angla oni uzas du vortojn nome town kaj city, inter kiuj estas diferencoj laŭ grando nome city plej granda. Tiele en Esperanto multaj uzas la vortojn urbo kaj grandurbo respektive.

Laŭ Francisko Azorín urbo estas Granda aro da domoj, dismetitaj laŭ stratoj k. placoj.[6] Li indikas etimologion el la latina urbs. urbis (urbo). Kaj li aldonas rilatajn terminojn kaj difinojn, nome antaŭurbo, por parto de la urbo ekster difinita bariero; ekstercentra kvartalo; suburbo, por kvartalo pli malalta, pli mizera; ĝardenurbo, por urbo, kies domoj staras inter ĝardenoj; ĉefurbo, por ĉefa urbo de regno, de provinco; urbismourbanismo, por scienco pri starigo, ampleksigo k. renovigo de urboj; urbanizi, por plibeligi, plikomfortigi urbon.[7]

Belgio redakti

En Belgio "urbo" estas honortitolo, donacita pro difinitaj meritoj.

Britio redakti

En Britio urbo estas loko havanta ĉarton de la krono.

Finnlando redakti

En Finnlando ekde 1996 ne estas jura diferenco inter urbo kaj (alia) municipo; ĉiu municipo rajtas laŭ sia propra decido nomi sin urbo. En situacio de 2012, el la 336 municipoj, 108 uzas la nomon urbo. La finnlanda statistika centro dividas municipojn en tri kategoriojn, "urbecaj municipoj", "dense loĝataj municipoj" kaj "agraraj municipoj". Laŭ tiu kategoriigo estas 61 urbecaj municipoj.

Hispanio redakti

En Hispanio laŭlonge de la historio oni koncedis la diversajn kategoriojn de loĝlokoj laŭ atingo de diversaj niveloj kaj plej ofte ŝanĝe de helpo en la diversaj militoj aŭ politikaj kampanjoj; tamen dum krizaj epokoj (ekzemple el la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj) la reĝoj donis al la loĝlokoj la titolo de urbo kontraŭ pago de altaj monsumoj. Havi tiun kategorion (foje akompanata de honoraj titoloj kiel "fidela", "kuraĝa" ktp.) estis ne nur prestiĝa afero, sed ankaŭ oni povis ricevi precizajn privilegiojn: partopreno en parlamento, impostaj privilegioj, fiskaj aŭ militaj pagesceptoj ktp. Krom la kategorio "urbo" (hispane ciudad) oni uzis en tiu kunteksto plej ofte la kategorion (hispane villa) sen aparta tradukeblo for de "urbo" mem. Tiele en Hispanio estas multaj urboj kun loknomo Villanueva, Villafranca ktp, sed apenaŭ estas urboj kun loknomo hispane ciudad, escepte Ciudad Real.[8]

Irano redakti

En Irano lokoj kun pli ol 5000 loĝantoj nomiĝas urbo.

Japanio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Urboj de Japanio.
 
Tokio.

En Japanio, laŭ loĝanto-nombro, urbetojvilaĝoj kun pli ol kvindek mil loĝantoj povas iĝi urbo. Urbo (市 [ŝi]) estas loka administra unuo en Japanio. Ili estas lokaj registaroj fonditaj laŭ Loka Aŭtonoma Juro, kaj rangas saman nivelon kiel urbeto (町 [maĉi]), vilaĝo (村 [mura]), sed urboj estas ne parto de distrikto (郡 [gun]). Ĝenerale vilaĝo aŭ urbeto povas iĝi urbo kiam ĝia loĝantaro estas super kvindek mil, nombro de familioj en urbocentro estas super ses dekonoj de tutaj familioj, nombro de laborantoj okupiĝantaj komercon aŭ industrion estas super ses dekonoj de tutaj familioj kaj plenumas kondiĉojn difinitajn de prefektujo.

Grandaj urboj povas havi specialajn statusojn, kiel speciala urbo, kerna urboaldifinita urbo, akirante kvalifikon per enketo de kabineto.

Svedio redakti

En Svedio, la nocio "urbo" (stad) perdis sian juran signifon je 1971. Administracie nur pluekzistas komunumoj.

Usono redakti

En Usono, la nocio urbo implicas unuavice laŭleĝan terminon signifantan urbecan lokon kun ioma memstareco, sendepende de ĝia grandeco, sed ne la signifon "urbego, tuta granda loĝo-zono (metropola loko)".

Tipoj de urboj redakti

Ĉefurboj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉefurbo.
 
Madrido estas tipa ĉefurbo en la centro de la Madrida Regiono (en la bildo) siavice en la geografia centro de la lando, de kie eliras ĉiuj ĉefaj komunikvojoj.

Ĉefurbo estas la centro por registaro de lando aŭ landero. Ne ĉiam ĉefurbo estas la plej granda urbo en tiu lando aŭ administracia dividaĵo. Pro historiaj kialoj, ĉefurbo povas esti urbo iam grava. Federacio povas elekti aŭ eĉ krei malgrandan urbon por ne favori iun el la gravaj federacieroj. Ekzemple, Usono fondis Vaŝingtonon kaj Brazilo, Braziljon. Kelkaj landoj kiel ekzemple Svislando, kiu laŭ sia konstitucio ne posedas ĉefurbon, distribuas la ejojn de ŝtataj fakoj al pluraj urboj, kaj simile en Sudafriko.

Ĉirkaŭurboj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antaŭurbo.

Antaŭurbo (ĉeurboĉirkaŭurbo, kelkfoje pli malĝuste suburbo pro imito al nacilingvaj esprimoj) estas relative malgranda urbo situanta proksime de pli granda urbo. Ĝenerale la antaŭurboj estas enkalkulataj en la aglomeraĵo de la plej granda urbo de la regiono. La difinoj de antaŭurboj ŝajne varias laŭ la lando aŭ regiono, laŭ la epoko, laŭ la nacia aŭ loka lingvo, laŭ la individuaj aŭ komunumaj preferoj, ktp.

Dormurboj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dormurbo.

Dormurbo, dormejurbo, pendolurbo, aŭ navedurbo estas urbo kies loĝantoj normale laboras aliloke, plej ofte en plej granda urbo, kvankam ili vivas kaj dormas en tiuj najbarecoj. La nomo ankaŭ indikas ke tiuj komunumoj havas malmulte da komerca aŭ industria agado preter malgranda kvanto de podetala komerco, orientita direkte al servado de la loĝantoj.

Satelitaj urboj redakti

 
Monumento kun nomo "satelito", kiu estas simbolo de distrikto Ciudad Satélite (Sateliturbo) en la municipo Naucalpan apud Meksikurbo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sateliturbo.

Sateliturbo estas urbo kies duarangeco ene de urba aglomeraĵo faras ĝin dependi de ĉefa urbo, al kies influareo ĝi apartenas. Ties loĝantoj kontentigas en la sateliturbo siajn unuarangajn necesojn, dum tiuj de pli alta nivelo devas esti plenumitaj en la centra urbo. Por ekzemplo: en satelitaj urboj estas sanservoj de unua kaj eĉ de dua nivelo, sed ne tre specializitajn servojn; estas vendejoj de difinita baza nivelo, sed por aliaj pli specializitaj necesos iri al pli granda urbo.

Havenurboj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Haveno.

Havenurbo estas urbo kiu posedas havenon, plej ofte ĉemare, sed ne nur, jen tute en la urbo mem (Novjorko) jen tute apude (RomoAteno). Tiaj urboj foje havas la vorton "haveno" en sia nomo, en kelkaj lingvoj apartvorte (hispane Puerto Real), en aliaj sufikse (dane København). Ekzistas urboj, kiuj nomiĝas simple "haveno", ekzemple Porto en Portugalio kaj Le Havre en Francio ktp.

Banurboj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Banurbo.

Banurbo (de bani kaj urbo) estas restadloko situanta plej ofte marborde kaj aranĝita por gastigi feriantojn, kaj pli ĝenerale banloko, organizita por la kuracado de diversaj malsanoj per mineralaj akvoj aŭ ŝlimoj, ne nur marborde. Ekzemple Bath kun la ĝenerala koncepto en la loknmo, en Anglio ktp.

Kampurboj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kampurbo.

Kampurbobazarurbeto[9] estas urbotipo de la historio en multaj landoj, kiam fakte la agrikultura komunumo havis urbajn rajtojn. La kamparurboj situis interne de la lando ĉe la pli trafikaj foirlokoj. La ekonomian gravecon de la kampourbo donis la jura rajto pri bazaro kaj foiro. La kampurbo havis relative grandan loĝantaron kompare al la ĉirkaŭaj komunumoj, pliposte ĝi iĝis centro de la metiindustrio.

Fantomurboj redakti

 
Fantomurbo Bodie, Kalifornio.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fantomurbo.

Oni nomas fantomurbo tiun tute forlasitan iaman setlejon, kiu iam estiĝis pro la proksimaj riĉaj resursoj kaj kiu estis forlasita pro elĉerpiĝo de la resursoj (oro, diamanto, nafto ktp.). Tiuj setlejoj estiĝis abrupte dum kelkaj jaroj kaj ili senhomiĝis post forflugo de la furoro. Tiuj urboj troviĝas ĉefe en Usono, urboj en aliaj mondpartoj estis forlasitaj pro ŝanĝiĝo de la naturaj cirkonstancoj (natura katastrofo, kiel oftaj tertremoj, atomcentra akcidento ĉe Ĉernobilo ktp.). Urbo, en milito detruita kaj poste forlasita, nomiĝas ruinurbo.

Fermitaj urboj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fermita urbo.

La fermitaj urboj (ruse закрытые административно-территориальные образования, mallonge ruse ЗАТО [zato]) estas tiaj komunumoj en Sovetunio (kaj nun en Rusio), kiujn oni povas viziti nur laŭ speciala permesilo, la loĝantoj ne rajtas translokiĝi kaj estas sub rekta federacia direktado. Nun ekzistas 45 tiaj komunumoj, el kiuj 25 havas urban rangon, la pliaj estas malpli grandaj urbosimilaj setlejoj. Ili povas esti setlejoj por atomindustrio, mararmeaj militbazoj (havenoj), lokoj por kosmoesplorado, armoesplorado. Ili estis tiel sekretaj dum la soveta epoko, ke ili ne havis nomojn, nur numerojn apud la nomo de la pli granda urbo (ekz., Zareĉnij portis la nomon Penza-19) kaj oni ne desegnis ilin sur mapoj. Plimulto el la fermitaj urboj (6) troviĝas en la Murmanska provinco, tio estas ĉefe mararmeaj bazoj. Malgraŭ la komplikaĵoj de la vivo en fermitaj urboj, en Sovetunio ili estis pli komfortaj setlejoj pro pli bona liverado de varoj kaj preskaŭ nula krimo.

Malfermaj urboj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malferma urbo.

Malferma urbo estas setlejo kiu dum milito anoncis ke ĝi rezignas siajn defendajn klopodojn, kutime por malhelpi detruon kaj damaĝon al siaj loĝantoj. Post kiam urbo deklaris sin "malferma urbo", estas atendo, ke la kontraŭa armeo kaptos la urbon senperforte kaj sen detruo. Tiu deklaracio estis intencita por protekti la loĝantojn de la urbo kaj ĝiajn kulturajn heredaĵojn de milito kiu eble damaĝos ilin.

Ŝtaturboj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Urboŝtato.

Urboŝtato (ŝtaturbourboregno) estas ŝtato konsistinta el nur unu urbo, kiu estis centra kaj politike sendependa. Ĉi tiu politika strukturo de ŝtatoformo estis tre ofta en antikvaj kaj mezepokaj tempoj. Kutime ili restis malgrandaj kaj la regno regiono konsistis el la ĉirkaŭe situanta kampara regiono. Ĉefe kiam ili estis frontantaj de ekstera minaco de pli granda militforto, tiam ili integriĝis en alianco bazita sur komuna origino, kiu inkluzivis plurajn urbojn kiel kanaanajn urbojn kiel Megiddo aŭ la Peleponeza Ligo en antikva Grekio, sed foje ankaŭ okazis ke urboŝtatoj sukcesis establi grandajn imperiojn kiel Asirio, Romo kaj Kartago.

Originoj kaj historio redakti

 
Jericho, la plej aĝa urbo kaj la plej malalte situanta en la jordana valo, je alteco de -275 sub la marnivelo.

Ne estas klare, kiuj historiaj kondiĉoj kaŭzis la aperon de la unuaj urboj. Kelkaj teoriuloj konjektis pri tio, kiaj povis esti la taŭgaj antaŭkondiĉoj kaj bazaj meĥanismoj, kiuj eventuale estis la gravaj faktoroj por formiĝo de urboj.

La konvencia vidpunkto estas, ke urboj unue formiĝis post la Neolitika revolucio. La Neolitika revolucio alportis agrikulturon, kiu igis ebla pli densan homan setladon, tiel apogante urbokernan evoluon.[10] La apero de terkultivado instigis ĉasist-kolektistojn rezigni pri nomada vivostilo kaj ekloĝi proksime de aliaj, kiuj vivis per agrikultura produktado. La pliigita loĝodenso apogita de pli produktiva agrikulturo kaj la pliigita produktado de manĝaĵoj por terunuo kreis kondiĉojn taŭgajn por urbo-similaj agadoj. En sia libro, Cities and Economic Development, Paul Bairoch alprenas tian ĉi pozicion en sia argumento, ke agrikultura agado prezentiĝas necesa antaŭ ol veraj urboj povas formiĝi.

Laŭ Vere Gordon Childe, por ke loĝloko estu kvalifikita kiel urbo, havendas sufiĉe da plusproduktado de krudaĵoj por ebligi komercon kaj relative grandan loĝantaron[11]. Bairoch indikas ke, pro malabundaj loĝdensoj, kiuj ekzistis en antaŭ-neolitikaj ĉasist-kolektistaj socioj, la kvanto de tero necesa por produkti sufiĉe da manĝaĵo por vivtenado kaj komerco por granda setlejo farus la fluon de komerco neregebla. Por ilustri tiun punkton, Bairoch proponas la ekzemplon de Okcidenta Eŭropo dum la antaŭ-neolitiko, kie la loĝodenso estis malpli ol 0.1 persono je kvadrata kilometro"[12]. Utiligante tiun loĝodenson kiel bazon por kalkulado, asignante 10% de manĝaĵo al plusproduktado por komerco kaj supozante, ke la urbanoj faras nenian terkultivadon, li konkludas, ke "por konservi grandurbon kun loĝantaro de 1 000 sen konsideri la koston de transportado, estus necesa la areo de 100,000 kvadrataj kilometroj. Se la kosto de transporto estas enkalkulita, la takso atingas 200 000 kvadratajn kilometrojn"[12]. Bairoch notas, ke tio estas proksimume la grandeco de Britio. La urba teoriulo Jane Jacobs sugestas, ke la formiĝo de urboj antaŭis la naskiĝon de agrikulturo[13], sed tiu ĉi vidpunkto ne estas vaste akceptita.

 
La Ideala Urbo nomata "de Baltimoro", atribuita al Fra Carnevale, ĉ. 1480-1484 (Walters Art Museum, Baltimoro).

Ideala urbo estas koncepto de plano por urbo kiu estis konceptita en konsento kun aparta racia aŭ morala objektivo. La ideo estas kreita jam en la antikveco kun la celo precizigi la trajtojn, kiujn la urbo devus renkonti por la evoluo de la homo, konsiderante lian fizikan bonfarton kaj sociajn bezonojn.

La kresko de la imperioj ĉu antikvaj ĉu mezepokaj helpis la aperon, ĉe la Mediteranea Maro, de grandaj ĉefurboj kaj sidejoj de la provinca administracio, kiel Babilono, Romo, Antiokio, Aleksandrio, Kartago, Seleŭkio de Tigriso, Konstantinopolo (nuna Istanbulo), kaj, samtempe poste kaj sinsekve, Pataliputra (en la nuna Barato), Ĉangano (en la nuna Ĉinio), kaj aliaj ĉinaj kaj hindiaj urboj. Romo enhavis pli ol unu miliono da loĝantoj en la 1-a jarcento a.n.e., kaj estis konsiderata dumlonge kiel la nurs urbo kiu superis tiun rekordon ĝis la komenco de la Industria Revolucio. En la antikva Romo oni nomis urbon (civitas) la zonon loĝata de civitanoj (civis), kiuj posedis civitanajn rajtojn, sendepende de sia aktiveco aŭ profesio (ĉu industrio, agrikulturo aŭ servoj). Ankaŭ aliaj grandaj administraciaj, komercaj, industriaj kaj ceremoniaj centroj aperis en aliaj areoj, kaj Bagdado estis konsiderita la unua urbo kiu superis la rekordon de la miliono de loĝantoj, kiun ĝis tiam havis nur Romo.

 
Venecio en 1697. Tiu urbo kreis imperion dum pluraj jarcentoj antaŭ la kreo mem de la nuna ŝtato Italio.

Dum la Mezepoko en Eŭropo, urbo estis kaj politik-administracia ento kaj domaro. Ekzemple en la hispana malfrua Mezepoko kaj en la Renesanco, urbo estis la loĝloko kiu ne havis senjoron kaj estis regita rekte de la reĝo. Ĝi havis la privilegion sendi delegitojn al la Kortesoj por negocadi la impostojn kaj gabelojn kiujn ili povis ricevi, kontraŭ pli fasvoran ricevon de foruoj. Tiu kategorio de urbo estis sendependa de la grando, kaj tial, Madrido, ĉefurbo de Hispanio ekde 1561, ne estis urbo sed villa, statuso kiun ĝi ankoraŭ konservas. Kelkaj urboj, escepte, kiaj Venecio, ĜenovoLübeck, iĝis povegaj urbo-ŝtatoj, kiuj ofte ekhavis la kontrolon de proksimaj aŭ nemalproksimaj areoj establante etendajn marimperiojn. Tia fenomeno ne limiĝis al nur Eŭropo, sed tio oakzis ankaŭ ĉe Sakai, kiu posedis konsiderindan gradon de aŭtonomeco en la mezepoka Japanio. En Eŭropo oni konsideris la plej gravaj urboj de tiu epoko Venecion, Roterdamon, Florencon kaj Lisbonon, ĉiuj el kiuj kreskiĝis ĉirkaŭ kaj pro la gravo de siaj havenoj kiuj ludis gravajn rolojn en la komerca interŝanĝo.

Dum la urboŝtatoj de la marbordoj de la Mediteranea Maro kaj de la Balta Maro ekmalaperis ekde la 16-a jarcento, la grandaj eŭropaj ĉefurboj profitis de la pliiĝo de la komerco aperinta kiel rezulto de la koloniigo de Ameriko kaj de la establado de ekonomio transatlantika. Ĉirkaŭ la fino de la 18-a jarcento, Londono estis iĝanta la plej granda urbo de la mondo, kun loĝantaro kiu estis proksima al miliono da enloĝantoj, dum Parizo, Bagdado, Pekino, Istanbulo kaj Kioto estis aliaj grandurboj. Sed fakte la komenco de la Industria Revolucio kaj la kresko de la moderna industrio, fine de la 18-a jarcento, ebligis la amasan urbigon kaj la aperon de multaj novaj grandurboj, dekomence en Eŭropo, kaj poste ankaŭ en aliaj mondojregionoj, laŭlonge de procezo en kiu la novaj oportunoj generitaj en la urboj rezultis en granda nombro de enmigrantoj devenaj de ruraj komunumoj kiuj instaliĝis en urbaj areoj, kiuj definitive tute ŝanĝis la aspekton de la tradiciaj urboj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Poliso (urboŝtato).

Aktualaj urboj redakti

Geografio redakti

 
Tutmonda urbigo ĉirkaŭ 1995.

Aktuale, la grandurboj estas multe pli grandaj kaj multe pli abunde loĝataj ol en la pasinteco. Evidenta ekzemplo estas Parizo, kiu en 1400, havis 225 mil loĝantojn en 8 km² de areo. Nuntempe, la urbo enhavas ĉirkaŭ 2,2 milionojn de loĝantoj kaj 105 km², dum ĝia metropola areo enhavas pli ol 11,2 milionojn de loĝantoj kaj 14 518 km² de areo. Fakte kaj por la loĝantarnombro kaj por la ĝusta etendo de la metropolaj areoj estas debatoj kaj esploroj kiuj trovu ĝustajn kalkulojn.

En Usono kaj en Kanado, la plej ofta modelo de la urbaj vojoj estas la hipodama plano, tio estas, vojaj arterioj paralelaj inter si, kun aliaj paralelaj stratoj kiuj venas perpendikulare. Tiun sistemon oni uzis dum jarmiloj en Ĉinio, kaj fare de la hispanoj kiam ili fondis urbojn en Ameriko. En Eŭropo, ĉar la plej grandan parton de la urboj oni ne planis antaŭvide, ilia sistemo de publikaj vojoj, stratoj kaj avenuoj etendiĝis senorde tra la tuta urbo. Multaj de la muregoj kiuj ĉirkaŭis la antikvajn urbojn de Eŭropo perdis siajn defendajn celojn je la apero de novaj militmetodoj kaj tiukadre ili estis detruitaj por malfermi modernajn publikajn vojojn de pli alta kapablo kaj larĝeco sufiĉa por la novaj vehikloj.

Ĝenerale, la aktualaj grandurboj posedas financan distrikton, en kiu estas la ĉefaj financaj institucioj, sidejoj de grandaj kompanioj kaj komercaj centroj. Loĝantoj de ĉiuj partoj de la urbo (kaj ankaŭ de najbaraj urboj) venas ĉiutage al tiu financa centro por labori pere de navedo. Tiu centro ĝenerale estas de malgranda areo, sed povas esti hejmo de ĉirkaŭ dekoj da miloj de laborpostenoj, pere de la ekzistado de nuboskrapuloj. La regiono de la urbo Londono propre dirita, kiel ekzemplo, financa centro de la metropola regiono de Londono (kaj larĝasence je tutmonda nivelo), posedas 2900 km² kaj 8,6 milionojn de permanentaj loĝantoj, kaj pli ol 300 mil personoj de aliaj lokoj de la metropola regiono iras al la City por labori ĉiutage.

Administracio redakti

Ekonomio redakti

Ekologio de urboj redakti

Ĝenerale la disvastigo kaj ampleksigo de urboj, kiuj fakte okupas areojn iam okupitajn de naturo, restriktis la normalan bonfarton de naturaj specioj. Tamen kontraste kaj aliflanke kelkaj el tiuj specioj kiuj suferis en naturaj areoj pro disvolvigo de industrio, de industria agrikulturo, ĉasado ktp., trovas pli kaj pli rifuĝon en urboj. Tion analizas Loïc Chauveau en artikolo de Unesko Kuriero dediĉita al tiu afero. Unuflanke tiuj specioj normale adaptiĝas (ŝanĝiĝas) por profiti la novan medion. Aliflanke oni proponas, ke urboplanistoj zorgu por aranĝo de taŭgaj kondiĉoj kiuj estu profitataj de tiuj novaj specioj, ekzemple per kreado de verdaj spacoj.[14]

Epitetnomoj de kelkaj urboj redakti

 
August-Bebel-Placo de Berlino kaj la Buddy Bears en Berlino.
 
Satelita nokta bildo de la Granda Bonaero.
 
Panoramo de Ĉikago.
 
Moskeo de Ŝejĥo Lotfolaho en Esfahano.
 
Kupolo de la Roko kaj Muro de lamentadoj de Jerusalemo.
La urbo de la rideto - Arhuzo
La Feniks-Urbo - Atlanto
La urbo, kiu neniam dormas - Berlino
La Reĝino de La-Plata (rivero) - Bonaero
La Eŭropa Ĉefurbo - Bruselo, Strasburgo
La Venta Urbo - Ĉikago
La Motora Urbo - Detrojto
La Duono de la Mondo - Esfahano
La Urbo de Frata Amo - Filadelfio
La Bank-urbo - Frankfurto
La Pordego al la Mondo - Hamburgo
La Esperanto-urbo - Herzberg am Harz
La urbo de Ventkaptiloj - Jazdo
La Sankta Urbo - Jerusalemo
La Taseto el arĝento - Kadizo
La Filio de la Ĉielo - Kalio
La urbo de la parolantaj ŝtonoj - Krakovo
La Urbo de Anĝeloj - Losanĝeleso
La Sankta UrboLa Sankta Martiriĝejo - Maŝhado
La Tria Romo - Moskvo
La Urbo de Akvo - Niigata
La Urbo de kaŝtanarboj - Kievo
La Granda Pomo - Novjorko
La Urbo de Akvo - Osako
La Tigra Urbo - Oslo
La Blanka urbo de Nordio - Oulu
La Lum-urbo - Parizo
La Venecio de la Nordo - Peterburgo kaj Bruĝo
La Urbo de Cent Turoj - La ora Prago
Urbo Mirinda - Rio-de-Ĵanejro
La Eterna Urbo - Romo
La Smeralda Urbo - Seatlo

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
  2. Paul James, Meg Holden, Mary Lewin, Lyndsay Neilson, Christine Oakley, Art Truter, kaj David Wilmoth. (2013) “Managing Metropolises by Negotiating Mega-Urban Growth”, Harald Mieg and Klaus Töpfer: Institutional and Social Innovation for Sustainable Urban Development. Londono: eldonejo Routledge.
  3. The Travel & Tourism Competitiveness Report 2007, Jennifer Blanke, World Economic Forum
  4. Goodall, B. (1987) The Penguin Dictionary of Human Geography. London: Penguin.
  5. Kuper, A. and Kuper, J., eds (1996) The Social Science Encyclopedia. 2nd edition. London: Routledge.
  6. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 207.
  7. Azorín, samloke.
  8. PILLET CAPDEPÓN, Félix (1984) Geografía Urbana de Ciudad Real (1255-1980). Akal. ISBN 84-7339-712-6. 646 pp. Madrid. VILLEGAS DÍAZ, Luis Rafael (1981) Ciudad Real en la Edad Media: la ciudad y sus hombres [(1255-1500)]. ISBN 84-300-4628-3. VILLEGAS DÍAZ, Luis Rafael (1984) Sobre el urbanismo de Ciudad Real en la edad Media. Fondo de Publicaciones del Excmo. Ayuntamiento de Ciudad Real. ISBN 84-398-1644-8
  9. Bazarurbeto troviĝas en NPIV [1]
  10. (Bairoch 1988, pp. 3–4)
  11. (Pacione 2001, p. 16)
  12. 12,0 12,1 (Bairoch 1988, p. 13)
  13. (Jacobs 1969, p. 23)
  14. Loïc Chauveau, "Urboj: Sovaĝa vivo floras en betonaj ĝangaloj" en Unesko Kuriero, numero 3 de Julio-Septembro 2021, eldonita de El Popola Ĉinio, "Restarigo de viv-diverseco, revivigi vivon", 58 pp. pp. 30-31.

Bibliografio redakti

  • Bairoch, Paul (1988). Cities and Economic Development: From the Dawn of History to the Present. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-03465-8.
  • Chandler, T. Four Thousand Years of Urban Growth: An Historical Census. Lewiston, NY: Edwin Mellen Press, 1987.
  • Geddes, Patrick, City Development (1904)
  • Jacobs, Jane (1969). "The Economy of Cities". New York: Random House Inc.
  • Paul James, Meg Holden, Mary Lewin, Lyndsay Neilson, Christine Oakley, Art Truter, and David Wilmoth (2013). "Managing Metropolises by Negotiating Mega-Urban Growth". In Harald Mieg and Klaus Töpfer. Institutional and Social Innovation for Sustainable Urban Development. Routledge. [2]
  • Kemp, Roger L. Managing America's Cities: A Handbook for Local Government Productivity, McFarland and Company, Inc., Publisher, Jefferson, North Carolina, USA, and London, England, UK, 2007. (ISBN 978-0-7864-3151-9).
  • Kemp, Roger L. How American Governments Work: A Handbook of City, County, Regional, State, and Federal Operations, McFarland and Company, Inc., Publisher, Jefferson, North Carolina, USA, and London, England, UK. (ISBN 978-0-7864-3152-6).
  • Kemp, Roger L. "City and Gown Relations: A Handbook of Best Practices," McFarland and Copmpany, Inc., Publisher, Jefferson, North Carolina, USA, and London, England, UK, (2013). (ISBN 978-0-7864-6399-2).
  • Monti, Daniel J., Jr., The American City: A Social and Cultural History. Oxford, England and Malden, Massachusetts: Blackwell Publishers, 1999. 391 pp. ISBN 978-1-55786-918-0.
  • Mumford, Lewis, The City in History (1961)
  • O'Flaherty, Brendan (2005). City Economics. Cambridge Massachusetts: Harvard University Press. ISBN 0-674-01918-0.
  • Pacione, Michael (2001). The City: Critical Concepts in The Social Sciences. New York: Routledge. ISBN 0-415-25270-9.
  • Reader, John (2005) Cities. Vintage, New York.
  • Robson, W.A., and Regan, D.E., ed., Great Cities of the World, (3d ed., 2 vol., 1972)
  • Rybczynski, W., City Life: Urban Expectations in a New World, (1995)
  • Smith, Michael E. (2002) The Earliest Cities. In Urban Life: Readings in Urban Anthropology, eldonita de George Gmelch kaj Walter Zenner, pp. 3–19. 4a eld. Waveland Press, Prospect Heights, IL.
  • Thernstrom, S., and Sennett, R., ed., Nineteenth-Century Cities (1969)
  • Toynbee, Arnold J. (eld), Cities of Destiny, New York: McGraw-Hill, 1967. Pan historical/geographical essays, many images. Starts with "Athens", ends with "The Coming World City-Ecumenopolis".
  • Weber, Max, The City, 1921. (tr. 1958)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ciudad en la hispana Vikipedio.