Havro
(Alidirektita el Le Havre)
Havro, france Le Havre [le avr], estas unu el la precipaj francaj komerchavenoj. Ĝi kuŝas surborde de Seine-rivera enfluejo. Ĝia nomo origine estis "Le Hâvre de Grâce" (la Dikompata ŝirmejo). Fondis ĝin en jaro 1517 reĝo Francisko la 1-a de Francio, cele anstataŭigi Honfleur-on kaj Harfleur-on.
Havro | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 76351 [+] | ||
Poŝtkodo | 76600 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 165 830 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 3 532 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 30′ N, 0° 6′ O (mapo)49.4941666666670.10805555555555Koordinatoj: 49° 30′ N, 0° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 2 m [+] | ||
Areo | 46,95 km² (4 695 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La urbo estis tute detruita fine de la dua mondmilito kaj rekonstruita tute laŭ la moderna stilo (iom sobrega) de la jaroj 1950. Ĝi ankaŭ posedas katedralon laŭ tiu stilo.
Ĝi estas urbo kie Emile Gasse loĝis.
EdukadoRedakti
Naskitoj de la urboRedakti
- Georges de Scudéry (1601-1667),
- Madeleine de Scudéry (1607-1701),
- Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre (1737-1814), verkisto
- Charles-Alexandre Lesueur (1778-1846), esploristo
- Raoul Dufy (1877-1953) (pentristo)
- Julio Durando (1880-1926) sindikatisto
- René Coty (1882-1962), Prezidento de la franca respubliko (1954-1959)
- Arthur Honegger (1892-1955), komponisto
- Jean Dubuffet (1901-1985), artisto
- Raymond Queneau (1903-1976), poeto kaj enciklopediisto.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo Arkivigite je 2006-01-04 per la retarkivo Wayback Machine (france)
- Businesses and craftsmen (france)