Sainte-Adresse

komunumo en la departemento Seine-Maritime de Francio

Sainte-Adresse - prononco laŭ sistemo IFA [sɛ̃tadʁˈɛs] - estas marborda, banloka kaj havena komunumo de Francio, nordokcidente de la urbo Havro (Le Havre). Ĝi situas en la departemento Seine-Maritime - jen france, prononco [sɛn maʁitim] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, borde de la Manika Markolo - kaj en la regiono Normandio (france Normandie [normãdi]). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 7 116 loĝantoj sur areo de 2,26 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 149 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Le Havre kaj al la kantono Havro-6.

Sainte-Adresse
komunumo
la katolika kirko sankta Denizo de Parizo
la katolika kirko sankta Denizo de Parizo
la katolika kirko sankta Denizo de Parizo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Normandio
Departemento Seine-Maritime
Arondismento Le Havre
Kantono Havro-6
INSEE kodo 76552 [+]
Poŝtkodo 76310
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 116  (2021) [+]
Loĝdenso 3 149 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 30′ N, 0° 5′ O (mapo)49.5063888888890.083333333333343Koordinatoj: 49° 30′ N, 0° 5′ O (mapo) [+]
Areo 2,26 km² ( 226 ha) [+]
Sainte-Adresse (Seine-Maritime)
Sainte-Adresse (Seine-Maritime)
DEC
Sainte-Adresse
Sainte-Adresse
Situo de Sainte-Adresse
Sainte-Adresse (Francio)
Sainte-Adresse (Francio)
DEC
Sainte-Adresse
Sainte-Adresse
Situo de Sainte-Adresse

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sainte-Adresse [+]
vdr

La teritorio havas komunan limon kun Havro. Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas Dionysiens - pro la loĝloka katolika kirko sankta Denizo de Parizo, bildigita informkeste.

Dum la Centjara Milito, la angla reĝo Henriko la 5-a alteriĝis kun sia floto ĉe Sainte-Addresse. La pli posta evoluo de la loĝloko estis proksime ligita al la vastiĝo de la haveno de Havro, nur 3 kilometrojn fore. Komence, enmigrintoj el Hispanio, el Eŭskio kaj Gaskonio ekloĝis en la urbo kaj trovis dungadon en la haveno de Havro.

En la 19-a jarcento, Sainte-Addresse transformis en vilaan antaŭurbon de Havro. Post kiam Havro estis ligita al la franca fervoja reto en 1847 kaj konstruiĝis tramlinio inter Havro kaj Sainte-Addresse en la 1870-aj jaroj, Sainte-Addresse evoluis en popularan ĉemaran feriurbon. Unu el la plej famaj feriaj gastoj estis la aktorino Sarah Bernhardt, kiu konstruis vilaon en la urbo en 1879 por pasigi la somerajn monatojn ĉi tie. Pluraj gravaj pentristoj ankaŭ venis al Sainte-Address kaj elektis la lokon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon kiel motivon por siaj bildoj. Tiuj artistoj inkludis Jean-Baptiste Camille Corot, Albert Marquet kaj Raoul Dufy. Unu el la plej famaj pentraĵoj kreitaj en Sainte-Addresse estas la bildo la ĝardeno de Sainte-Addresse de Claude Monet, kiu montriĝas sube.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
la pentraĵo "ĝardeno en Sainte-Adresse" de Claude Monet (1867)


 
iuj optimistoj, porinfanaj velŝipoj, en la jaĥta haveno