Claude Monet

franca pentristo

Claude MONET, (naskiĝis la 14-an de novembro 1840 en Parizo, mortis la 5-an de decembro 1926 en Giverny, departemento Eure), estas franca impresionisma pentristo.

Claude Monet
Naskiĝo 14-an de novembro 1840 (1840-11-14)
en Parizo
Morto 5-an de decembro 1926 (1926-12-05) (86-jaraĝa)
en Giverny
Persona informo
Naskonomo Oscar-Claude Monet
Mortokialo pulma kancero
Tombo Giverny Churchyard
Lingvoj franca
Loĝloko Giverny • Villa Saint-Louis • ArgenteuilVétheuil
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Subskribo Claude Monet
Familio
Frat(in)o Léon Monet
Edz(in)o Camille Doncieux • Alice Hoschedé
Infanoj Jean Monet • Michel Monet
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
Verkoj Impreso, Sunleviĝo
Garden at Sainte-Adresse
Houses of Parliament serie
La Corniche near Monaco
Water Lilies
Rouen Cathedral Series
vdr
Virino en la ĝardeno, 1867, Muzeo Ermitejo, Sankt-Petersburgo studo pri la lumo kaj ombro
Virino en la ĝardeno, 1866–1867, Musée d'Orsay, Parizo
Monet
Monet
Vido de Argenteuil, vintre

Biografio redakti

Kiam li estis kvinjara, lia familio translokiĝis al Havro. Lia patro intencis por li transprenon de la familia nutraĵvendejo, sed la knabo emis je pentrado. En 1856 pentristo Eugène Boudin, kiu multe pentris subĉiele sur la plaĝoj de Normandio, instruis al la junulo kelkajn teknikojn.

En 1861/62 Monet devis militservi en Alĝerio. Lia onklino Lecadre helpis al li eliri el la armeo je la kondiĉo, ke li ekstudu arton ĉe universitato. (Laŭ aliaj li estis eksigita pro anemio; eble tio estas alia priskribo de la sama fakto.) Sed la tradiciaj stiloj instruataj universitate ne plaĉis al li.

En 1862, studante arton ĉe Charles Gleyre en Parizo, li renkontis Pierre-Auguste Renoir kaj kun li fondis la impresionisman movadon. Ili pentris kune kaj dum la tuta vivo restis amikoj.

Monet uzis ankaŭ studion, en kiu li pentris modelojn je modesta prezo. Li pentris Camille Doncieux, kiun li edzinigis kelkajn jarojn poste. Ŝi plurfoje servis al li kiel modelo, precipe por la pentraĵo virinoj en la ĝardeno (fine de la 1860-aj jaroj). Ili ekloĝis en domo en Argenteuil, proksime de Sejno, post naskiĝo de ilia unua ido. Tie ili vivis ses jarojn ĝis la morto de Camille; li ŝin pentris sur la mortolito. Monet tiam transloĝiĝis al domo en Giverny en Haute-Normandie kaj tie kreis grandan ĝardenon.

En 1872 li pentris pejzaĝon ĉe Havro: "Impreso, sunleviĝo", kiu nun estas en Muzeo Marmottan Monet en Parizo. Tiu pentraĵo estis prezentita al publiko okaze de la unua impresionisma ekspozicio en 1874. Tiu ekspozicio ne estis la granda sukceso atendata de la pentristoj, multaj raportoj estis sufiĉe malamikecaj, precipe tiuj de kritikisto Louis Leroy de revuo Le Charivari, kiu, inspirite de la titolo de la bildo de Monet, uzis la vorton impression (france, impreso) por moki pri la stilo. Okaze de sia tria ekspozicio en 1876 la pentristoj mem uzis la terminon impresionismo por identigi sian stilon.

En 1892 Monet edzinigis Alice Hoschede, kun kiu li jam havis aventureton dum sia unua edzeco kun Camille, kaj kies eks-edzo estis subteninta lin.

En la 1880-aj kaj 1890-aj jaroj Monet pentris serion da pentraĵoj pri la katedralo de Rouen, el diversaj anguloj kaj je diversaj tempoj de la tago. En 1895 dudek vidoj de la katedralo estis ekspoziciitaj en la galerio Durand-Ruel. Tiutempe li kreis ankaŭ serion da bildoj pri fojn-stakoj.

Dum sia unua restado en Anglio en 1870, por eskapi la francan-prusian militon, li povis admiri la verkojn de la angla pentristo William Turner (1775-1851) kaj estis impresita de lia maniero trakti la lumon, precipe sur bildoj pri nebulo ĉe Tamizo. Tiuokaze li renkontis la usonan pentriston James McNeil Whistler, same influatan de Turner.

Kion li vidis en Londono instigis lin plurfone tien reveni. Kaj dum sia restado de 1899 al 1901 kaj poste, ĝis 1904, en sia studio li kreis propran serion da bildoj, preskaŭ cent, pri la temo de la londona nebulo sur Tamizo. Unu el ili estis vendita je 15,8 milionoj da eŭroj (inkluzive kotizojn) ĉe aŭkciejo Christie's en Novjorko.

Ek de la 1890-aj jaroj Monet havis ekonomie solidan vivbazon kaj povis permesi al si multajn vojaĝojn kun sia edzino; malgraŭ malboniĝo de sia vidkapablo li daŭris pentri. Kiam lia edzino mortis en 1904, li decidis ne plu foriri de sia domo.

Monet precipe ŝatis pentri la regatan naturon: sian ĝardenon, siajn nimfeojn, sian lageton kaj sian ponteton. Lia ĝardeno konsistis el herbejo plantita per salikoj kaj marĉeto. Li pentris ankaŭ la bordojn de Sejno. En 1914 Monet komencis novan serion de pentraĵoj pri nimfeoj, instigite de sia amiko, la politikisto Georges Clemenceau.

La brita okulkuracisto Patrick Trevor-Roper raportis, ke Monet estis miopa kaj rifuzis okulvitrojn, ĉar li ne deziris tro akran vidon de la mondo. Post operacio pro katarakto li miris pri la fortaj koloroj de la realo kaj plifortigis ankaŭ la kolorojn de siaj bildoj.

La tombo de Monet estas en la tombejo de la kirko de Giverny.

Verkoj redakti

La Muzeo de la Oranĝerio estas fama pro la fakto, ke ĝi havas pentraĵojn de Monet La Nimfeoj. La verko konsistas el ok partoj kaj okupas apartan ĉambron de la galerio. Oni ofte nomas ĝin la ovala ĉambro pro la foresto de anguloj. Meze estas malgranda divano por vizitantoj. La Muzeo de la Oranĝerio situas ĉe la okcidenta fino de la parko Tuileries, ne malproksime de Luvro kaj Musée d'Orsay en Parizo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti